Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

MKR - Sillian

Korsiko

Bradlo

Olimpo

Musala

Ĉantoryja

Verda kanuado

Inovec

Kobyla

Inovec

2014 Inovec

Inovec estas la plej alta montopinto de montaro Považský Inovec. Oni nomas ĝin laŭ prujno, slovake inovať – Ino – vec, esperante Prujn – aĵo. Prujno estas vetera fenomeno, kutime aŭtune prujnblanka montopinto kontrastas kun diverskoloraj arbaroj kaj montoj.

Je la 18.4.2014 okazis ekskurson sur montopinto Inovec, deksepa montgrimpado kadre de la projekto "La plej altaj slovakaj montaroj". Nia vojdirekto komencis en loka parto de la vilaĝo Mníchova Lehota, daŭrigis al la kabano sub Inovec kaj krude sur montopinton. Vetero estis suna kaj varma, ni renkontiĝis ne nur turistojn sed ankaŭ biciklistojn. Survoje ni admiris belajn elrigardojn al proksima urbo Trenčín kaj al la valo de la rivero Váh. Interesa elrigardo estis sub la montopinto, kiu oni nomas laŭ la loka turista entuziasmulo kaj doktoro Bundala. Revenante, sub kabano staris pruntodonejo de trotiloj. Johano kaj Majka prunteprenis trotilojn kaj revenis suben sur du radoj. La ceteraj partoprenantoj uzis proprajn gambojn.

Ekskurson partoprenis kvin turistoj el kontraŭaj partoj de la Slovakio, el norda parto I. Morgošová, R. Staňová kaj tri el sudo S. Krno, M. Minichová kaj J. Vajs.

Renáta Staňová