Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

MKR - Sillian

Korsiko

Bradlo

Olimpo

Musala

Ĉantoryja

Verda kanuado

Inovec

Kobyla

Musala

2014 Musala

La plej alta montopinto en Bulgario estas Musala (2 925,40 m s.m.). Krom tio ĝi estas la plej alta monto en tuta Balkano. Nia grimpado al Musala komenciĝis posttagmeze la 7-an de julio 2014 en altmontara turisma kaj skicentro Borovec, kiu situas en supermara alteco 1 315 m en 60 km distanco sude de la bulgara ĉefurbo Sofio. Same kiel somere en slovakaj altmontaraj centroj ankaŭ ĉi tie estis malmulte da vizitantoj. Komence de nia supreniro ni iris sur asfalta vojo en Borovec apud hoteloj, kabanoj kaj restoracioj. Sub la telfero ni flankiĝis al arbara vojo laŭ ruĝkolora turisma signo. La larĝa vojo, kiu vintre servas kiel skiejo, gvidas apud la rivereto Muselanska Bistrica. Vetero estis akceptebla, estis varme sed suno estas malantaŭ la nuboj. Laŭ prognozo hodiaŭ kaj morgaŭ pluvegos, pro tio ni ofte rigardis al ĉielo. Meze de la valo estas skicentro kun skiistaj trenliftoj kaj skiejoj. De tie ni supreniris per mallarĝa vojeto inter montaraj pinoj. De tempo al tempo aperis montaraj riveretoj kaj herbejoj kun belaj floroj. Al la monkabano „Musala“ ni alvenis vespere post la 19-a horo. La kabano estas malnova ligna, sed ene estis bona etoso, en kameno fajris fajro kaj el kuirejo bonodoris manĝaĵo. En enirĉambro de la kabano estas eta unusola lavujo kun ĉiam fluanta malvarma akvo. Sur etaĵo estas kelkaj dormoĉambroj. Seka necesejo estas ekster la kabano. La kabano staras apud la montara lago, ĉirkaŭ kiu estas pluaj konstruaĵoj, kiuj ne estas finkonstruitaj. En la kabano nin atendis bulgara esperantisto Radi Radev el la urbo Galabovo, kiu dum la supreniro estis por ni gvidanto kun turismaj spertoj kaj profundaj scioj pri naturo, pri bulgara historio kaj literaturo. Li estas prezidanto de la Esperanto-Societo „Kolombo de la paco“ en Galabovo, kiu kun 40 membroj estas la plej granda en Bulgario. Antaŭ vespermanĝo ni banis en malvarma lageto. El nia dormoĉambro ni vidis pinton de Musala sur kiu lumvibris eta lumo. Estis videblaj steloj, kio signifis, ke vetero estos bona.

Marde la 8-an de julio ni frumatene foriris el la kabano. Proksime de ĝi la vojeto serpentis kaj rapide progresis altece. Ĉirkaŭaĵo estas simila al la Tatramontaro. La montaro Rila estas konata kiel montaro plena da lagetoj kaj riveretoj. La lago kaj apuda pinto nomiĝas laŭ la bulgara verkisto Aleko. Sur bordo floris belega Primula Deorum, kiu estas endemito. Naturprotektantoj lokigis apud ĝi tabelon kun klariga teksto. Antaŭ ni sur alta rokego pozis juna ĉamo. Per ŝtona vojeto ni supreniris al Glacia lageto sur kiu restas parte glacio dum tuta jaro. Apud la lageto staras piramidforma altmontara kabano Zaslon Ledeno ozero. Bela, pura kaj bone ekipita kabano estis sen vizitantoj, nur en bufedo sidis majunulino. De la kabano ni krute supreniris sur flanka montodorso, kiu estis „ornamita“ per malnovaj rustaj ferostangoj, kiuj jam longe ne servas por telefonlinioj. Post oka horo ni staris sur la pinto Musala. La pinto estas urbanizita per du meteorologia stacioj, unu apartenas al Bulgara sciencakademio kaj la dua al Meterologia instituto. Sur la pinto estas betona pilono kun fera piramido. Ĉi tie nia grupo fotografiĝis kun multaj flagetoj, ĉar krom la flago de Esperanto kaj Eŭropa Unio ni havis naciajn flagetojn, kiuj reprezentis unuopajn partoprenantojn – aŭstra, bulgara, pola kaj slovaka. Je la 10-a horo ni komencis malsupreniri en du grupoj. Triopo Pavel kun du Petroj elektis pli longan kaj malfacilan vojon, aliaj malsupreniris per sama vojo kiel ni supreniris. Vetero estis belega kaj nia reveno al la kabano estis rapida. Post tagmanĝa paŭzo ni malsupreniris al Borovec. En agrabla restoracio ni taksis la supreniron kaj konstatis, ke ĝi estis sukcesa. Sur Musala supreniris 9 turistoj el 4 landoj: Peter Abaffy (Slovakio), Peter Kapri (Slovakio), Silvia Koller (Aŭstrio), Mária Minichová (Slovakio), Pavel Procházka (Slovakio), Radi Radev (Bulgario), Renáta Staňová (Slovakio), Ján Vajs (Slovakio), Beata Vajsová (Slovakio) kaj Adam Wilkus (Pollando). Musala estas 17-a pinto, kiun esperantistoj atingis kadre de la programo "La plej altaj pintoj de Eŭropa Unio".

Post Musala ni vizitis belegan Rilan monaĥejon, kiu ravis nin per interesa arkitekturo kaj ne kutimaj koloraj bildoj kaj ornamaĵoj. En la monaĥejo renkontiĝas du kontraŭstarantaj mondoj – turisma kun multaj homoj, kiuj parolas, krias kaj rigardas en ĉiuj anguloj kaj monaĥa kun silento kaj medito. Do la monaĥejo estas enskribita en Monda heredaĵo kaj pagas imposton de mondkonateco.

J. Vajs