Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

MKR - Sillian

Korsiko

Bradlo

Olimpo

Musala

Ĉantoryja

Verda kanuado

Inovec

Kobyla

Olimpo

2014 Olimpo

En ĉemare situanta tendaro antaŭtagmeze ĵaŭde la 10-an de julio 2014 nia turisma grupo prepariĝis al supreniro en la faman grekan montaron Olimpo. Ni malrapide manĝis, multe trinkis kaj refreŝiĝis en Thermaa golfo de Egea Maro. Tagmeze ni forveturis tra la urbeto Litochoro per tre kruta kaj serpentuma vojeto al Priónio, turisma loko, kiu situas apud la rivereto Enipeas. De tie ni supreniris, pli precize dirite supreniris per ŝtupoj, ĉar la vojeto kondukas sur deklivo kaj grandparte ĝi estas ŝtuparo. Ĉielo estis pura kaj suno brilis. Dank´ al arbaro la vojeto estas grandparte en ombro, kie estis akcepta varmeco. Ni renkontiĝis multe da turistoj, kiuj jam revenas el la montaro. Inter ili estis slovakoj, ĉeĥoj, rusoj kaj ukrainanoj. Kun kelkaj el ili ni konsultis vojon. La informoj estis diversaj kaj dependis de tio, ĉu informis turisto aŭ unufoja vizitanto de montaro. La vojon uzis karavanoj de mulinoj. Ĉiam fronte iranta mulino portis sur kolo grandan sonorilon, kiu jam longe antaŭ renkontiĝo anoncis, ke alvenis karavano.

Nia grupo estis dividita je grupetoj laŭ rapideco. La plej rapidaj estis Petro, Beata kaj Pavel. La lasta iris Adam, kiu dumvoje fotografis kaj studis ĉiujn birdojn. Post kelkhora paŝado ni alvenas al balkonforma rokego, sur kiu staras altmontara kabano nomata Spilios Agapitos aŭ simple Refúgio A, kiu estas en alteco 2 100 m s.m. La montkabano kaptas atenton pro pureco kaj ordo, kiu ne estas karakteriza por Balkano. Laŭ informoj la kabanon posedas germanoj, tial ĉi tie regas germana ordo. En la kabano ni dormis ĝis frua mateno, kiu estis por ni tre surpriza. Ĵaŭde estis bela vetero sed vendrede je la 4-a horo ĉio estis male. Blovis forta vento, ĉie estis nuboj kaj de tempo al tempo pluvis. Kelkaj kunloĝantoj decidis supreniri, sed ni restis en kabano. Ĝis la 8-a horo ni estis en la kabano kaj poste ni komencis supreniri. Kiam ni paŝis en kanjono, la vento estis eltenebla, sed sur montodorso malkvieta vento estis tiel forta, ke ni havis problemojn stari sur piedoj. Turistoj, kiuj frumatene decidis supreniri jam renkontis kun ni kaj parolis pri infero sur montoj. Ilia supreniro estis malsukcesa kaj angle konstatis: "Much wind!" Forta vento malbone sonis kaj pluvo eĉ estis delikata, por nia vestaĵo estis problemo. Kiam ni paŝis estis sufiĉe varme sed dum etaj paŭzoj ni tremis de malvarmo. En tiuj kondiĉoj ni supreniris al pinto SKALA, kiu estas en alteco 2 866 m s.m. Ĝi apartenas al sep la plej altaj pintoj de la montaro OLIMPO: Stefani (2911 m), Skolios (2903 m), Agios Antonis (2815 m), Profitis Ilias (2803 m), Toumba (2785 m) kaj Mytikas (2917 m), kiu estas la plej alta pinto en la montaro kaj en Greklando. Triopo Peter, Pavol kaj Adam decidis daŭrigi en supreniro malgraŭ malbona vetero kaj aliaj revenis al la montkabano. La pinton atingis la triopo je la 11-a horo. Malsupreniro estis pli ĝoja ol supreniro, ĉar ĉesis pluvi kaj post unu horo nuboj disŝiriĝis kaj ni vidis kelkajn pluajn pintojn de la bela montaro. Post reveno al Priónio ni vizitis monaĥejon de Sankta Dionizo.

Al Olimpo supreniris P. Abaffy (SK), P. Kapri (SK), S. Koller (A), M. Minichová (SK), P. Procházka (SK), R. Staňová (SK), J. Vajs (SK), B. Vajsová (SK), A. Wilkus (PL).

La montopinto Mytikas en la montaro Olimpo estas nia 18 pinto, kiun ni atingis kadre de la programo "La plej altaj pinoj de Eŭropa Unio". Ĝis nun la projekton partoprenis 38 esperantistoj kaj simpatiantoj el 8 landoj. En la tabelo estas trarigardo de atingitaj pintoj:

 

Monto

Montaro

Lando

Alteco

Elir

punkto

Relativa

 alteco

Kiam

Parto

prenis

1.

Pico de Teide

Tenerife

Hispanio

3 718

2 399

1 319

2011

5

2.

Zugspitze

Wetterstein

Germanio

2 962
(2 209)

1 228

1 734
(981)

2010

9

3.

Musala

Rila

Bulgario

2 925

1 315

1 610

2014

9

4.

Mytikas

Olimpo

Grekio

2 917
(2 866)

1 100

1 817
(1 766)

2014

8

5.

Moldoveanu

Fagaraš

Rumanio

2 544

650

1 894

2011

4

6.

Rysy

Altaj Tatroj

Pollando

2 499

970

1 529
(1 089)

2009

9

7.

Pico

Azoraj insuloj

Portugalio

2 351

1 223

1 128

2013

5

8.

Chionistra

Troodos

Kipro

1 952

1 600

   352

2010

5

9.

Sinjal

Dinara

Kroatio

1 831

530

1 301

2013

9

10.

Sněžka

Krkonoše

Ĉeĥio

1 602

812

   790

2009

9

11.

Kékes

Mátra

Madjarujo

1 014

700

   314

2009

11

12.

Signal de Botrange

Le Haut Pays des Fagnes

Belgio

   694

694

       6

2012

8

13.

Burrigplatz (Kneiff)

Naturpark Our

Luksemburgio

   560

560

       5

2012

8

14.

Vaalserberg

Limburga provinco

Nederlando

   322

282

     40

2012

8

15.

Suur Munamägi

Haanja kõrgustik

Estonio

318,1

263

     55

2010

5

16.

Gaizinkalns

Vidzemes augstiene

Latvio

312

282

     30

2010

5

17.

Aukštojas

Migunaj arbaro

Litovio

293,84  

282

     10

2010

8

18.

Ta Žuta

Malto

Malto

 230

70

   160

2008

5

 

Por venontaj jaroj restas jenaj 9 pintoj:

  Lando Monto Alteco Montaro
1. Aŭstrio Großglockner 3 798 Hohe Tauern
2. Britujo Ben Nevis 1 344 Grampiany
3. Danlando Møllehøj 170,86 Ejerbjerge
4. Finlando Halti 1 365 Skandit
5. Francio Mont Blanc 4 807 Masiv Mont Blanc
6. Irlando Carrauntoohil 1 041 Macgillycuddy´s Reeks
7. Italio Mont Blanc 4 807 Masiv Mont Blanc
8. Slovakio Gerlach 2 654,4 Vysoké Tatry
9. Slovenio Triglav 2 864 Julijske Alpe
10. Svedio Kebnekaise 2 103 Skanderna

 

J. Vajs