Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Vyšehrad

La 26-MKR

EMaKaRo

Kneiff

Triglav

Vredesroute

UK Lille (EO)

UK Lille (SK)

UK Lille (HU)

Skotlando kaj Anglujo

Tra Irlando

Pupov

Scafell Pike

E@I grimpas

Ben Nevis

Carrauntoohil

Kľak

Skikuro al inspiro

Dubeň

Dunajec

Neĝtabulumado

E@I grimpas sur pintoj

2015 E@I grimpas sur pintoj

Lastan semajnfinon de majo oficejanoj de E@I planis grimpi sur Kriváň. Tamen neatenditaj okazaĵoj devigis nin ŝanĝi planojn. Jen kelkaj spertoj de nia plena de surprizoj ekskurso.

Matene ĉiuj renkontiĝis pensante, ke sabate ni atingos la faman pinton. Atendis nin tamen multaj surprizoj. Unue – ambaŭ aŭtoj per kiuj ni volis veturi, devis resti en riparejo, do ni prunteprenis aliajn. Due – ni ne povis grimpi sur Kriváň, ĉar vojo por turistoj estas fermita ĝis duono de junio. Trie – anstataŭ dormi apud Kriváň ni tranoktis en Malaltaj Tatroj kaj grimpis sur la plej altaj pintoj de tiu montaro - Ďumbier kaj Chopok.

Nian ekskurson ni komencis vendrede per vizito en subĉiela Muzeo de Liptova Vilaĝo en Pribylina. Promemante ni rigardis kaj fotis gotikan preĝejon, kastelon kaj historiajn domojn kun ekipaĵoj de antaŭaj jarcentoj. Krom konstruaĵoj en muzeo eblas vidi ankaŭ vivajn bestojn – ŝafojn, ĉevalojn, azenon.

Sabate matene ni per telferoj veturis sur Chopok, de kie ni marŝis al Ďumbier. En altaj partoj de la montoj videblis ankoraŭ neĝo, do dum la tuta vojo ni povis spekti pitoreskajn pejzaĝojn. Sur pinto ni festis naskiĝtagon de unu el E@I-volontulino - Alberto. Post komuna kantado kaj bondeziroj ni revenis al Chopok por atingi ankaŭ tiun-ĉi faman pinton de Malaltaj Tatroj. Vespere ni ripozis en naĝejo kaj saŭno.

Lasta tago ne estis jam tiom laciga. Celo de nia ekskurso estis Štrbské Pleso en Altaj Tatroj. Ni ĉirkaŭigis tutan lagon, ĝuante belan, sunan veteron. Al Partizánske ĉiuj revenis kun ruĝaj, iom tro sunbruniĝitaj vizaĝoj, sed ĝojaj kaj kontentaj. Kaj Kriváň – originan celon de nia ekskurso ni espereble atingos en aŭgusto.


Ania Liszewska

E@I-volontulino