Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Busov

2016 Busov

La montaro Busov apartenas al malmulte konataj montaroj de Slovakio. Kialo estas eble en ĝia situo kaj en ĝia alteco. La montaro etendiĝas en nordorienta parto de Slovakio, apud la slovak-pola landlimo. Ĝia la plej alta pinto estas samnoma Busov kun alteco 1 002 m s. m. Tio signi-fas, ke ĝi estas la plej malalta monto, kiu estas envicigita en la programo "Slovakaj montaroj".

Nia unua plano estis komenci supreniradon en la vilaĝo Cígeľka. Post alveno al la vilaĝo ni eksciis, ke turisma vojeto komenciĝas rekte apud cigana domaro kaj forlasi ĉi tie aŭtomobilon estus risko. Kun unu simpatia cigano ni mallonge babilis pri vivo de ciganoj. Li diris, ke en la vilaĝo vivas gaĝoj (cigana nomo por blankuloj) kaj ciganoj kun bonaj rilatoj. Ciganoj estas pli ol 300 kaj gaĝoj malpli ol 100. La vilaĝestro estas blankulo kaj ĉiuj deputitoj estas ciganoj. Ciganoj vivas el ŝtataj subvencioj kaj neniu el ili konstante laboras. La dua surprizo estis mineralaj fontoj. La kuracakvo ĉi tie estis uzata de komenco de la 18-a jarcento. Dum la unua Ĉeĥoslovaka respubliko ĉi tie estis banloko en kiu per la akvo kuracis stomakon, pulmon kaj koron. Nun restis nur trivita plenumejo de minerala akvo kaj publike alirebla unu fonto. Do, laborlokoj mankas kaj donacon de naturo oni ne kapablas eluzi.

Post la terena inspektado ni decidis reveni al la vilaĝo Gaboltovo kaj tie komenci supreniron. La turisma vojeto komencas en mezo de la vilaĝo apud la eta katolika preĝejo. Ĝi kondukas laŭlonge de kruciĝvojo. La deklivo estas kruta kaj por kreduloj la kruciĝvojo estas malfacila. Inter la vilaĝo kaj arbaroj estas herbejoj, kie mankas turismaj markoj kaj oni devas paŝi laŭ intuicio aŭ komputila kapo de Ivetka. Same en arbaro estas malnovaj kaj malbonaj turismaj signoj. Malgraŭ tio ni atingis la pinton de Busov, kie staras granda kruco. Apud ĝi estas nova bona informtabulo kaj elrigarda disko kun priskribo de ĉirkaŭaĵo. Bedaŭrinde oni povas vidi nur parton de la lando, ĉar surpinte estas arbaro. Per sama vojo mi rapide malsupreniris. Dum la supreniro ni renkontis nur unu bicikliston. En la vilaĝo Gaboltovo ni trarigardis supran pli grandan preĝejon, kiu estas uzata por liturgaĵoj dum semajnfino kaj festotagoj. Por labortagoj servas eta malsupra preĝejo. Gaboltovo estas bela simpatia vilaĝo, kie estas novaj domoj, puraj stratoj kaj agrablaj homoj.

Busov estis 19-a pinto, kiun ni atingis 29. 6. 2016 kadre de la programo  "Slovakaj montaroj". La supreniron partoprenis I. Morgošová, P. Rybín, R. Staňová, J. Vajs kaj B. Vajsová.

J. Vajs