Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx BENELUKSO

Benelukso 2012Enkadre de la projekto „La plej altaj montopintoj de EU“ ni komence de novembro 2012 vizitis la ŝtatojn de Benelukso. Malgraŭ ke ili laŭ sia supermara alteco de la pintoj apartenas al la dua duono de la tabelo de Eŭropa Unio, dum ilia serĉado ni ekŝvitis.

 

Nederlando – Vaalserberg (324,62 m super la maro)

Frumatene, ankoraŭ dum la malhelo, ni haltas malantaŭ la vilaĝo Vaals kaj ni revenas al la montpiedo. Survoje ni renkontas kelkajn solecajn kurantojn, kiuj surprizitaj gapas al ni. Tiel frumatene tiom multnombran grupon ili verŝajne ankoraŭ neniam vidis. Ni deflankiĝas al la arbara pado kaj post momento ni staras ĉe la ŝtata limo. Sed kie troviĝas la plej alta pinto? La informtabulo kun mapo helpas al ni orientiĝi. Nia vojo gvidas apud la ĝardena restoracio, aŭtorestadejo kaj amuz-parko, kie ĵus okazas ĝia rekonstruado. Fine ni ekstaras sur la plej alta pinto de Nederlando. Tuj apude estas tre interesa loko – ĉi tie renkontiĝas limoj de tri landoj: Nederlando, Germanio kaj Belgio. Ĉirkaŭ tiu ĉi loko estas lokigitaj benkoj sur reloj. Por momento ni povas ripozi en Germanio, por alia en Nederlando kaj fine ankoraŭ en Belgio. En la pasinta jarcento ni estus povintaj sidante ripozi ankaŭ sur la teritorio de neŭtrala ŝtato Moresnet (1830-1919), en kiu oni uzis Esperanton kiel oficialan lingvon. Sed la plej granda surprizo por ni estus, se ni renkontus la loĝanton de tiu teritorio kaj povus kun li interparoli per Esperanto. Apud la ĝarden-restoracio staras la elrigardturo (353 m). El ĝia plej alta punkto ni povas admiri ne nur la ĉirkaŭaĵon, sed ankaŭ la rigardon suben – la travidebla planko estas el vitro.

Maastricht

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Limburg, antikva urbo, urbo de studentoj kaj biciklantoj, urbo, kie estis subskribita la eŭropunia Kontrakto de Maastricht. Ni tranoktas en Esperanto-domo de Hans-Adriaanse, kie ni en lia kuirejo super liaj vojaĝ-taglibroj pasas agrablan vesperon. En Maastricht ni vizitis la natursciencan muzeon, kie estas lokigitaj ostoj de mamuto, kiuj estis trovitaj en la provinco Limburg. Dum la trarigardo de la urbo ĉefe kaptis nian atenton la nuntempa eluzado de la religiaj konstruaĵoj. En la preĝejo estas la librovendejo kaj kafejo. Pri la sankteco de la loko atestas grandega tablo en formo de kruco en la kafejo, kiun ni malkovras nur dum la rigardo suben el la dua etaĝo de la librovendejo. Mi komparas la Templon de Literaturo en Hanojo kaj la novepokan templon de libroj en Maastricht. Ĉu tra la interesa, nekutima pordo ni eniras en la hotelon aŭ en la preĝejon? La interno de la hotelo estas ege moderna, sed sufiĉas levi la kapon kaj la rigardo tuŝas la gotikan valbon. Interesa estis ankaŭ la vizito de katakomboj (Grotoj de Sankta Petro). Dum la dua mondmilito ĉi tie estis kaŝitaj la nederlandaj artaĵoj, inter ili ankaŭ la fama Nokta Patrolo de Rembrant. La trarigardon de ĉi grandega labirinto (200 km) ni faras kun la lumigiloj enmane, prilumante la vojon sub niaj piedoj.

Belgio – Signal de Botrange (694 m super la maro)

La plej alta montopinto de Belgio troviĝas en la plej granda naturrezervejo de la provinco Liege. Ĝi estas la torfeja plataĵo Hautes Fagnes, kiu estas parto de la dulanda (germana kaj belgia) nacia parko Parc National des Hautes Fagnes - Eifel. Signal de Botrange estas kaŝita malantaŭ la restoracio kun la elrigardturo (718 m) kaj informejo. Interesaĵo estas, ke surpinte en la jaro 1923 estis alkonstruita sesmetra altaĵo kun ŝtonega ŝtuparo, helpe de kiu nuntempe Signal de Botrange havas la altecon 700 m. Pluvas, blovas malagrabla malvarma vento – malgraŭ tio ni entreprenas mallongan promenon en la torfejon laŭ la inform-pado. Mirigis nin, ke la vojetoj estis faritaj plene el ligno.

Luksemburgio – Burrigplatz (560 m super la maro)

Dum la serĉado de la lasta plej alta pinto de nia vojaĝo eĉ la GPS-navigaciilo ne helpis al ni. Mi denove konvinkiĝis, ke blinde kredi al la tekniko ne valoras.

Tian intereson pri nia vizito ni vere ne atendis! Malgraŭ la pluvo kaj vento surpinte scivole atendas nin la bovin-grego, kiujn allogis nekutima aktivado ĉirkaŭ la ligna tabulo apud la vojo. Mankas nek la ŝtona turo, kiu, bedaŭrinde, estas ŝlosita. Ĉe la vilaĝeto Ouren renkontiĝas la limoj de tri landoj – Luksemburgio, Belgio kaj Germanio. Tie estis la 22-an de oktobro 1977 malfermita Monumento de Eŭropo. La iniciinto de tiu ĉi projekto estas Georges Wagner. Lian nomon portas la ponto trans la proksima rivereto. Sur la bordoj de ĝi estas veraj limŝtonoj. Sur ĉi loko kuniĝas la limoj, kiuj kutime la landojn disigas.

La partoprenantoj:
Júlia Koller (AT – Ebergassing), Wolfgang Koller (AT – Ebergassing), Elena Kublová (SK – Bratislava), Mária Minichová (SK – Bratislava), Iveta Morgošová (SK – Žilina),  Miroslav Papaj (SK – Liptovská Porúbka), Renáta Staňová (SK – Žilina), Jano Vajs (SK – Liptovský Mikuláš).

 

L.R.:M.F.
Aŭtoro: Renáta Staňová