Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Eta, sed bela

Sedielková kopa 2012(gravaj vortoj: Sedielková kopa, Altaj Tatroj, „Ekkonu Altajn Tatrojn“)

En Altaj Tatroj apud slovaka nacia monto Kriváň (2 494,7 m) situas kelkaj interesaj montoj kaj valoj. Sudoriente kondukas Važecká – valo kun altmontara lago Kriváňske zelené. Al la valo apartenas neokulfrapa Suchá voda- valeto. Super ĝi staras monteto Sedielková kopa (2 062,4 m). Ĝi estis celo de nia ekskurso, kiun ni realigis triope (Z. Jurík, V. Škuta, J. Vajs) kadre de la programo „Ekkonu Altajn Tatrojn“.

Frua mateno la 1-an de decembro 2012 en Štrbské pleso estis dormema. Homoj estis nevideblaj, restoracioj kaj butikoj fermitaj, vojoj kovritaj per freŝa neĝtavolo kaj ĉio estis vualita en densa nebulo. La lando aspektis kiel ensorĉita reĝlando el fabelo. Nur averiinta aŭtomobilo sur serpentuma vojo signalis, ke sabata tago vekiĝas. La vojo estis glita kaj ni malrapide kondukis aŭtomobilon apud malfeliĉa ŝoforo. Sen tio, ke ni haltus, ni kriis al ŝoforo:

- Ĉu ni povas helpi al vi?

La ŝoforo negative mansvingis kaj reciproke kriis:

- Ne, mi jam vokis al amiko. Vi ne haltu, ĉar la vojo estas kiel glitejo!

Zorgeme ni kondukis aŭtomobilon al parkejo. Vere la vojo estis danĝera. La dua demonstro, ke ne ĉiuj dormis estis parkejgardisto. Li petis de ni 5,50 €, kion egalas duontagan salajron de vendistino en vendejego. Ni grumblis sed finfine pagis.

Sur ebenaĵoj de suda Slovakio reĝas aŭtuno, sed ĉi tie en Altaj Tatroj jam estas vintro. Tatra turisma magistralo estis kovrita per freŝa neĝo kaj niaj spuroj estis unusolaj. De Štrbské pleso ni rapide paŝis ĝis disvojiĝo sub Furkotska-valo. De tie la pado estis pli kruta kaj ni devis malvestiĝi. Plua disvojiĝo estis sub Solisko, kie ne estas picearbaro sed kreskas pino monta. Post la disvojiĝo ni flankiĝis kaj trairis ŝtonegan kampon. Nebulo disŝiriĝis kaj ni ekvidis nian celon. Rekte antaŭ ni staris kiel muro montpasejo. Malnova pado estis parte videbla kaj per ĝi ni atingis Sedielko- pasejon. En kelkaj lokoj estis nudmontherbejoj sen neĝo kaj sur ili paŝtis ĉamoj. Nia ĉeesto ilin ne embarasas. Unu virkapro alproksimiĝis al ni je distanco 4 m kaj leĝere maĉis sekan herbejon.

De la pasejo la ascendo al Sedielková kopa estis facila. Sur pinto estas fera kruco 1 m alta. Ne estas skribita al kiu okazo ĝi estis dediĉita. Eble al slovaka aktoro kaj reĝisoro Ján Jamnický (1908 – 1972), kiu mortis dum misteraj cirkonstancoj post ascendo sur tiu ĉi montopinto. Bedaŭrinde la elrigardo ne estis bona. Nur sur proksima montodorso de Solisko neĝkanonoj diligente sputis artefaritan neĝon. Ili preparas skiejoj al nova skisezono. Ni descendis tra Solisko kaj alveninte al Štrbské pleso jam krepuskiĝas.

Ekskurso komence de vintro estis ne kutima. En tiu ĉi parto de Altaj Tatroj havas montoj karakteron de nudmontoj. Malmulte vizitata Sedielková kopa estis por ni agrabla travivaĵo. Ĝi ne estis alta, sed bela.

Teksto: J. Vajs
Foto: V. Škuta