Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Internacia tago de virinoj sur Kľak

Kľak 2015Ĉijare, la 8-an de marto 2015, nia kvarpersona grupeto de virinoj decidis festi Internacian tagon de virinoj sur Kľak (1352 m), slovaka monto en Malgranda Fatro. La montopinto Kľak estas bonega vidpunkto kun panorama vido al ĉiuj ĉirkaŭaj montaroj. Dank al karakteriza apero de la monteto ĝi estas videbla de Rajecké Teplice ĝis Bystričany. Ĉe la pinto estas kruco, je kiu okazas oftaj kunvenoj organizitaj por turistoj. Kľak proponas al ĉiuj turistoj memorindajn momentojn.

Nia vizito de Lúčanská Malá Fatra komencis en la parkejo sur Fačkovské sedlo, de kie ni havis belan vidon sur Kľak kaj ĉirkauan naturon. Kľak estas relative simpla kaj bone atingebla monteto. Ankaŭ hodiaŭ ĝi estis la celo de multaj turistoj. Ni sekvis la flavan signon. Vojeto estis klare elpistita, ne estis eble perdiĝi. Post ĉirkaŭ tri horoj ni estis supre. Vetero estis belega, suno brilis kaj la vido estis ankaŭ granda. Do la panoraman vidon ni povis ĝui. Kľak kiel la plej bela kaj la plej vizitata pinto en Lúčanská Malá Fatra proponas al turistoj la ŝancon vidi la unikan naturon. Speciale ĝia flaŭro estas ekstreme riĉa.

                                                                                                                                      I. Morgošová