Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

HORI Ŝooiĉi

Lucien PÉRAIRE

G. J. RAMSTEDT

Esperantista vojaĝanto HORI Ŝooiĉi (japano)

verkita de HORI Jasuo

HORI ŜooiĉiMia patro Hori Ŝooiĉi naskiĝis en 1913 kaj mortis en 2005 en la aĝo de 91 jaroj. Malfeliĉe li kreskis kaj vivis en la periodo de japanaj militoj kontraŭ Ĉinio kaj Usono kaj estis vokita al la armeo 3 fojojn, kaj unu fojon li estis sendita al batalkampo en Ĉinio. Tiu estis lia unua sperto en eksterlando, sed tio ne estis vojaĝo, sed amara vivriska sperto en batalo.

Post la milito Japanio estis tiel malriĉa, ke estis malpermesite al la popolanoj vojaĝi eksterlanden ĝis fine de la 1960-aj jaroj. Li estis profesie biologo kaj hobie esperantisto, tial poste li relative ofte vojaĝis eksterlanden, kompare kun aliaj samgeneraciuloj.

Vojaĝo al Tajvano

Hori studis polenojn en marĉo. Laŭ mia magra scio, polenoj ne putras kaj longe restadas en marĉo. Li vizitis diversajn marĉojn en Japanio kaj elprenis tavolaron de la fundo ĝis la surfaco konsistantan el tero, vulkana cindro, mortintaj herboj kaj folioj, kaj analizis, kiaj polenoj troviĝas en respektivaj tavoloj por scii sanĝiĝon de la klimato.

Samtempe li havis intereson pri “desmidoj”. Tiu ĉi vorto ne troviĝas en PIV, sed en la angla vortaro “desmid” signifas “sensalakvan verdan algon”[1]. Li studis diversajn lagojn en Japanio kaj analizis la konsiston de desmidoj. En 1966 li vojaĝis al Tajvano por studi desmidojn tie. Tiu estis lia unua eksterlanda vojaĝo. Antaŭ la vojaĝo li konatiĝis kun tajvanaj sciencistoj kaj dank’ al iliaj helpoj, li sukcese kolektis akvon el kelkaj lagoj, kaj poste ĝis 1976 li ĉiun jaron sinsekve publikigis sian studon pri desmidoj en Tajvano. Surprize tiuj studoj estis skribitaj en Esperanto.

Vojaĝo al Novzelando

En 1968 li sukcesis ricevi permeson studi pri plantosocio en Novzelando. Pri tiu vojaĝo li publikigis libron titolitan “Novzelando – ĝiaj naturo kaj homoj”. En ĝia antaŭparolo li skribas jene:

“La 4an de decembro 1968 mi atingis la urbon Aukland kaj ekde tiam mi restis en Novzelando dum 3 monatoj, vizitante ĉiujn angulojn de la lando. Mi avide observis la naturon, kaj samtempe mi interparolis kun multaj loĝantoj sur la stratoj, en parkoj, en paŝtejoj, en hejmoj, en vendejoj, en restoracioj, nome mi kaptis ĉiun okazon interparoli kun loĝantoj. Multfoje mi estis bonvenigita kaj foje mi estis rifuzita. Tiamaniere mi observis la loĝantojn same kiel la naturon de la lando. Certe neniuj japanoj krom mi tiel profunde penetris en la naturon kaj la loĝantojn”.

Laŭ tiu ĉi libro, li vizitis jenajn lokojn: Auckland, Christchurch, glaciejoj Franc Joseph kaj Fox, Milford Sound, la nacia parko Cook, Dunedin ktp. Dume li partoprenis en la 34a Esperanto-Kongreso de Novzelando okazinta en Blenheim ĉe la pinto de la Suda Insulo. En ĝi partoprenis 70 homoj. En la inaŭguro oni kantis, ne nian himnon La Espero, sed la nacian himnon de Britio “The God save the king”, tial li sentis malagrablecon. La kongreso daŭris 5 tagojn, kaj li plendis, ke la kongreso estas tro longa sen interesaj temoj.

En la lasta tago li parolis kun la mastro de la loĝejo kaj diris: “Mi fariĝis tre obtuza”. Tiu ne komprenis lin, do li aldonis: “Novzelando estas kvazaŭ la paradizo. 10 tagoj ĉi tie egalas al unu tago en Japanio. Ĉio tre rapide ŝanĝiĝas. Mi estis en Novzelando jam 3 monatojn, do estos malfacile por mi adaptiĝi al la nuna stato de Japanio”.

Denove al Novzelando

Birdoj Moa

Dum tiu ĉi vojaĝo mia patro unuan fojon sciis, ke en Novzelando ekzistis birdoj nomataj Moa. Estis 6 specoj de Moa, sed jam ĉiuj ekstermiĝis.

En 1839 unu homo kunportis ostojn de Moa al Brita Muzeo. La muzeo rifuzis aĉeti ilin, do la viro kunportis ilin al anatomo Richard Owen en la Royal College. La profesoro studis la ostojn kaj konkludis, ke la birdo estis pli granda ol struto kaj supozis, ke ĝi ankoraŭ vivas en Novzelando.

Mia patro havis grandan intereson pri tiu birdo, kaj proponis al la televidstacio Nihon, ke li serĉu tiun “ekstermiĝintan birdon” en Novzelando. La stacio akceptis la proponon, kaj li vizitis la landon en februaro kaj marto 1978. Li supozis, ke se la birdo ankoraŭ vivas, ĝi vivas en la densa ĝangalo de la plej suda duoninsulo de la Suda Insulo. Por logi la birdon, li studis voĉojn de struto kaj aliaj birdoj kaj faris laŭtparolilon, el kiu eligas “voĉo” de Moa. Sur la zono de la libro pri tiu ekspedicio, li skribis jene:

“Tiu ĉi loko situas je la 45 gradoj de la suda latitudo. En tiu loko mirinde troviĝas subtropika ĝangalo. Je la 2a posttagmeze ni ekiris tra la ĝangalo kaj atingis iom altan lokon, kaj dissendis “voĉon” de Moa. Ĉiuj silente aŭskultis la reagon. Ripete, ripete ni dissendis la voĉon. Ni atendas ian reagon….”

Bedaŭrinde li ne sukcesis trovi Moa-n, sed oni filmis lian ekspedicion kaj dissendis ĝin en televido. Tiu ekspedicio interesis multajn homojn. Aperis mangaoj (bildrakonto, pro kiu Japanio estas fama) traktantaj Moa-n kaj lia ekspedicio. En iu mezlernejo li prelegis pri Moa. Iu lernanto diris: “Estas feliĉe por Moa, ke ĝi ne estis trovita”, kaj alia diris: “Mi trovos ĝin”, tiamaniere lia ekspedicio donis novan revon al multaj homoj.

Kiel pentristo

Li emeritiĝis de la universitato en la aĝo de 65 jaroj en 1978. Tuj poste li suferis pro kormalsano, kaj rezignis plu labori kiel instruisto de biologio, kaj komencis dediĉi sin al pentrado. Kiam li estis juna, li volis fariĝi pentristo, sed lia patro kontraŭis, kaj li elektis la vojon de sciencisto, sed en la fundo de lia koro brulis tiu volo. Poste li ĉesis okupiĝi pri biologio kaj preskaŭ ĉesis movadi en Esperantujo.

Li okupiĝis pri oleopentrado. La oleopentrado naskiĝis en eŭropa kulturo, tial li kredis, ke ĝi baziĝas sur rokoj kaj rokaj konstruaĵoj. Li tre ŝatis pentri murojn konstruitajn en la romia epoko. Li foje vizitis Eŭropon. Mi ne scias, kiujn landojn li vizitis, sed estas certe, ke li vizitis Germanion, Francion, Italion kaj Hispanion.

Lia kariero kiel biologo kaj esperantisto multe helpis al li vojaĝi vaste en la mondo. Por skribi tiun ĉi eseon, mi denove legis liajn librojn kaj rememoris lin, kaj konstatis, ke lia vivmaniero multe influis min. Mi denove dankas lin.

[1] Desmidoj latine desmidiales, ĉeĥe krásivky, dvojčatkovité řasy