Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

HORI Ŝooiĉi

Lucien PÉRAIRE

G. J. RAMSTEDT

Gustaf John RAMSTEDT

Ramstedt Gustav John

estis svedlingva finna vojaĝanto kaj esperantisto, kiu estis konata kiel esploristo, sciencisto, diplomato kaj politikisto. Li naskiĝis la 22-an de oktobro 1873 en sudfina urbeto Tammisaari (svede Ekenäs), mortis la 25-an de novembro 1950 en Helsinki.

Li interesiĝis pri Siberio, Meza Azio kaj Mongolio. Liaj esplorvojaĝoj komenciĝintaj en la jaro 1898 daŭriĝis ĝis 1901 kaj direktiĝis al la centra regiono de Volgo, al la regiono sude de Bajkalo kaj al la centro de Mongolio. Dum printempo de la jaro 1903 li vizitis Kaŭkazon kaj Kaspian Maron. Trian vojaĝon li celis al Kaŭkazo, Kaspia Maro, Turkmenio kaj Kazaĥio. Kalmukojn en la regiono de Volgo kaj Dono li vizitis dum ok monatoj en la jaro 1904. Al Turkestano kaj aŭtonoma ĉina regiono Xinjiang li vojaĝis maje 1905. En centra parto de  Mongolio li faris esplorvojon en la jaro 1909, kie li revenis dum sia sesa esplorvojaĝo en la jaro 1912. Siajn sep esplorvojaĝojn li priskribis en la libro Sep vojaĝojn orienten eldonitaj en la jaro 1944 en finna lingvo kiel Seitsemän retkeä Itään. Dum siaj vojaĝesploroj Ramstedt interesiĝis pri lokaj lingvoj kaj li estas fondinto de la moderna mongolistiko kaj li estas unu el fruaj esploristoj de altataj lingvoj.

Parton de sia vivo Ramstedt travivis en Japanio, kie li estis la unua ambasadoro de Finlando ne nur por Japanio sed ankaŭ por Ĉinio kaj Siamo, dum la jaroj 1919 – 1930.

Post reveno al hejmlando li estis en Universitato de Helsinki profesoro pri sanskrita lingvo kaj kompara hindeŭropa lingvistiko kaj pri fonetiko. En 1946 li estis elektita kiel honora membro de Dana Reĝa Scienca Societo kaj en 1948 honora membro de Finna Akademio de Sciencoj.

Laŭ Osmo Buller Esperanton lernis Ramstedt verŝajne en 1890 kiel la unua finno, kies esperantisteco estas dokumentita. En 1891 li aperis en la adresaro de Zamenhof. En 1908 li faris serion da prelegoj en la universitato de Helsinki pri „Lingvoscienco kaj Esperanto“. Li tradukis el la finna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i. a. en Voĉoj de popoloj (Kabe). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato li multe helpis al la Esperanto-movado ĉe la oficialaj rondoj.