Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

8. rekrutjaro de vintra flosigo de la rivero Dunajec

Dunajec 2016La 30. 1. 2016 denove kunigis esperantistoj de Liptov kaj Spiš regionoj, kun celo denove karesigi  Dunajec en ĝia vintra beleco. Garnizono de nia floso generis krom flosdirektisto Matúš geedzoj Olejník kun 4-jara Ivanka, D. Griguš, V. Klimeš, A. Pagáčová, P. Procházka kaj geedzoj Vajs. En printempa vetero ni translokiĝis per automobilo al Červený Kláštor, kie ni estis instruitaj je la 11-a horo de organizantoj de la vintra flosado pri insidoj de la rivero, ankaŭ pri ekipo. Sola vintra flosigo de Dunajec ekis je la 12-a horo. La vetero estis belega, sunplena, vere printempa, trikoĉemiza. La rivero estis kvieta, senglacia kaj trankvila ĉe malalta akvonivelo.  Post navigo longa 9 km, post preskaŭ 1,5 horoj ni kun bonhumoro, sen komplikaĵoj atingis la vilaĝon Lesnica kaj ni adiaŭis kun tiu ĉi belega, nuntempe jam de kastoroj serĉata rivero.
Post mallonga perpieda promeno ni ĉiuj konfesantoj de vintra flosado denove renkontis en kabano Pieniny en Lesnica, kie ni manĝis eminentan gulaŝon, kaj eltrinkis la tradician trinkon de maristoj kaj flosistoj - rumon. Amika kunsido ĉe bongusta manĝaĵo nur ĝisplenumis eminentan impreson kaj brilan travivaĵon el tiu ĉi sukcesa akcio. Kaj poste nur komuna certigo pri venontjara flosigo de Dunajec kaj hejmenreveno. Ni, favoruloj de Esperanto kaj riverflosado dum la jaro 2017 denove admiros el flosoj Prielom Dunajca (Breĉon de Dunajec).


Pavel Procházka
LR: P. Piar

 Vintra flosigado sur Dunajec 2015