Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Jubilea skikuro

Skikuro al inspiro 2016Pasintjare ni informis sur ttt-paĝo de Poludnica pri Skikuro al inspiro - 2015 kaj la 13-an de februaro 2016 okazis jam la XX-a skikurado de filmistoj kaj amikoj de amatora filmo. Liptova Esperanto-Klubo havas bonajn rilatojn kun „Nicolausfilm“ kaj kelkaj esperantistoj aktive laboras sur kampo de filmo.
Tiu ĉi jara skikuro komencis en Altaj Tatroj apud la altmontara lago Štrbské pleso kaj kondukis al plua lago Jamské pleso, arbarista domaro Tri studničky al celo en tatra kabanaro Podbanské.
La vojo estis longa 17 km kaj estis malfacila, ĉar nova neĝtavolo estis pene trairebla kaj estis komplikaĵoj kun skioj, kiuj en humida neĝo malbone glitis. Por forigi la komplikaĵon la skikurantoj uzis parafinon aŭ helpilon, kiuj uzis niaj antaŭuloj - lardon. Vetero ne estis bela, sed akceptebla. En bona etoso la skikuristoj solene taksis la skikuron en trinkejo „Sviští brloh“ (Marmota kuŝejo), kie konstatis, ke partoprenis 17 skikuristoj kaj pluaj 7 alvenis al celo. La ĉeforganizanto Janko Kuska donacis al la virina parto valentinan donacon kaj al viroj kelkajn strangefektajn donacojn. Ĉiu partoprenanto ricevis etan diplomon de venkinto, ĉar ĉiu, kiu atingis celon, estis venkinto.

Ĉu la skikuro estis vere inspira, vi povas kontroli en ttt-paĝo de Nicolausfilm en ĝia filmoteko, kie dum la jaro eble plinombriĝos novaj filmoj.

 J. Vajs