Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Supreniro sur Čantoryja 2016

Ĉantoryja 2016La limdato de la 101-a UK proksimiĝas haste, do semajnfine de la 17-a ĝis la 19-a de junio okazis en la kongresa urbo Nitra laborkunsido de LKK-anoj kaj helpantoj. Grupo de esperantistoj post prezento de siaj taskoj dum la kunveno de LKK decidis partopreni aranĝon, kun iom malpli longa tradicio: Renkontiĝon de esperantistoj sur Čantoryja.

Iom stranga nomo de la plej alta monto en Sileziaj Beskidoj (955 m s.m.) havas kelkajn klarigojn: kiel loko trafosita de diabloj, aŭ laŭ nomo de kurac-herbo Centaŭreo aŭ nomo por tendo de tatara ĥano. Ĉiu elektu mem plej verŝajne, sed por esperantistoj gravas, ke en la jaro 1926 la unuan fojon renkontiĝis tie homoj el tri najbaraj landoj: Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio kaj fondis belan tradicion. Dum militoj la supreniro ne povis okazi, do ĉi jara estis la 82-a. Tradiciojn ja endas kovi, alie la radikoj elsekiĝos kaj la arbo ne povas kreski - eĉ ne nacio aŭ movado.

El Nitra ni forveturis aŭte en sabato vespere, direkte al Oŝĉadnica, kie ni havis menditan tranoktejon. Dumvoje ni observis la landon: sude la kampojn kun maturiĝantaj cerealoj kaj vinberejoj, pli norde la burg-ruinojn kaj poste malfermiĝis antaŭ ni impona panoramo de la slovaka montaro. Ni kun intereso diskutis pri konstruataj aŭtovojoj, pontoj kaj tuneloj. Nia kunulo Zdenko sciigis nin pri detaloj, estante fakulo laboranta tie.

Dimanĉe matene ni daŭrigis al Nýdek, troviĝanta sub Čantoryjo, jam en la Ĉeĥio. Ĝi estas bela, pura kaj kvieta civito. Ĉi tie komenciĝas la Kavalira vojo, longa 10,5 km-ojn, kiu gvidas sur la montopinto. (Montriĝis, ke en la monto, simile kiel en la slovaka Sitno dormas misteraj kavaliroj, pretas helpi al la popolo en kriza situacio...) Nelonge ni paŝis tra la vilaĝo, poste preter disaj vilaĝgrupoj, kie sur herbejoj paŝtiĝis bovinoj. En la aero ŝvebis odoroj de la lakto kaj falĉita herbo. La vojo intermite gvidis tra herbejoj kaj tra friska arbaro. Agrabla, ne malfacila supreniro permesis al ni rigarde ĝui la naturon kaj la ĉirkaŭajn montojn.

Turistaj signoj gvidis nin al memorloko: en arbaro kaŝita roko nomumita Predikejo, kie, laŭ informtablo, post batalo ĉe Bíla Hora (Blanka Monto) dum persekutado de protestantoj predikis al siaj sam-kreduloj aŭtoro de Cithara Sanctorum (kolekto de 412 religiaj kantoj), la „slovaka Luther“, Georgius Tranoscius - Jiří Třanovský.

Poste la vojo mergiĝis sub arbarkronoj kaj post proksimume duonhoro ni atingis la renkontiĝejon - lokon ĉe kabano Granda Čantoryja, kie jam svarmis turistoj, grandparte esperantistoj. La kabanon (funkcias nur malgranda restoracio) estras nun ne tro gastama ulo, kio entute ne ĝenis nin, ĉar la ĉefa afero estis la renkontiĝo: babilado, interkonatiĝo kun novaj anoj. Ni trapasis kelkajn belajn horojn kun geamikoj el Pollando kaj Ĉeĥio.

Fine tri reprezentantoj (s-roj A.Zdechlik, J.Suchánek kaj J.Vajs) rememorigis tradicion de renkontiĝoj sur Čantoryja, sekvis komuna fotado kaj interŝanĝo de (ret)adresoj, subskribado de bildkartoj - kontribuon por la klubaj kronikoj.

Jen atesto, ke la ideo de internacia lingvo estas grava kondiĉo por interkompreno inter nacioj.

Por ĉiuj, kiuj hezitas eklerni Esperanton mi proponas jenan konsilon:

              „Saltu kaj la flugiloj ekflugos dumvoje.“

Rimarko: Pro tempomanko ni ellasis komunan kantadon kaj la pinton kun rigardturo (29 m-ojn alta, 118 ŝtupoj). Ŝuldo, kiu venigos nin ree.

Partoprenis: M. Minichová, Z. Misura, I. Morgošová, M. Pilková, P. Rybín, J. Vajs
Preparis: Mária Pilková kaj Mária Minichová