Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

101-a UK en Nitro

Dum UK al Zobor

Zobor 2016

Kadre de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, marde la 27-an de julio 2016 estis dediĉita al ekskursoj. Kelkaj esperantistoj decidis supreniri sur la montopinto Zobor, la plej malalta monto de montaro Tríbeč. Sube ĝin troviĝas la urbo Nitra, unu el la plej malnovaj urboj en Slovakio. Nitra estas daŭre loĝata de preskaŭ 30 000 jaroj.

La celo de piedirantaj turistoj estis Pyramida (553 m) al kiu gvidas blue markita turisma vojo. Survoje eblas viziti la groton Svorado (355 m). La ermito Svorad alvenis al Nitra el Pollando dum regado de Stefano la Unua. Laŭ legendo li vivis en la groto proksima al la monaĥejo, kiu ekde tiam nomiĝas Svoradova jaskyňa. 

La unuhora grimpado en varmega vetero rekompencas nin per belega elvido al la tuta urbo. Sur la montopinto renkon-tiĝis esperantistoj el Slovakio (LKK), Ĉeĥio (Prostějov, Jihlava) kaj Francio.

Interese estis babili kun franca esperantisto, kiu alvenis al Nitra per biciklo, kaj vojo, kiu daŭris 3 semajnoj. Li vespe-re en la studenta hejmo Bernolák detale priskribis sian vojaĝon. La supreniron partoprenis: J. Liška (Prostějov), M. Pilková (Jihlava), V. Škuta, P. Rybín, Z. Misura kaj J. Vajs (LEK).

M. Pilková

Sukcesa plantado

E-arbo 2016

Marde la 26-an de julio 2016 antaŭ la aŭlo de Slovaka agrikultura universitato (SAU) okazis solena plantado de la Esperanto-arbo. La ceremonion partoprenis honoraj gastoj: vicurbestro de Nitro Ján Vančo, vicrektoro de SAU Ján Gaduš kaj direktorino de Botanika ĝardeno Erika Mňahončáková. Flanke de la kongresanoj partoprenis prezidanto de UEA Mark Fettes, LKK - prezidanto Peter Baláž, LKK-anoj Ján Vajs, Vladimír Rataj, Juraj Gondžúr kaj nova redaktoro de la revuo Esperanto Attila Kaszás. Ĉeestis ĉirkaŭ 60 aliaj kongresanoj el multaj landoj. La tutan ceremonion filmis Verda stacio fronte de Paŭlo Kaščák. Sur la Esperanto-arbo pendas la informtabulo en kiu estas skribita, ke la arbo estas Etfolia tilio (Tilia cordata), kiu estis aĉetita dank´ al financa kolekto de esperantistoj-vojaĝantoj kaj plantita omaĝe de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro en la jaro 2016.

Invitilo kaj rezulto de financa kolekto por Esperanto-arbo

Ni invitas vin al la solena plantado de Esperanto-arbo, kiu okazos la 26-an de julio 2016 (marde) je la 12.00 sur herbejo antaŭ la aŭlo de Slovaka agrikultura universitato en Nitro. La arbon plantos eminentuloj de Esperanto-movado kaj honoraj gastoj.

La ideon planti E-arbon finance subtenis ĝis la 18-an de julio 2016 jenaj esperantistoj-vojaĝantoj: A. Albertová, Ľ. Fajth, E. Lepišová, M. Minichová, I. Morgošová, P. Piar, M. Pilková, P. Procházka, V. Škuta, J. Vajs kaj ESONO Žilina. Al ĉiuj donacintoj ni dankas.

Pozvánka a výsledky finančnej zbierky na Esperantský strom

Pozývame Vás na slávnostné sadenie Esperantského stromu, ktoré sa uskutoční 26. júla 2016 (v utorok) o 12.00 na lúke pred aulou Slovenskej poľnohospodárskej univerzity v Nitre. Strom budú sadiť významní predstavitelia esperantského hnutia a čestní hostia.

Myšlienku vysadenia Esperantského stromu finančne podporili do 18. 7. 2016 nasledovní esperantisti-cestovatelia: A. Albertová, Ľ. Fajth, E. Lepišová, M. Minichová, I. Morgošová, P. Piar, M. Pilková, P. Procházka, V. Škuta, J. Vajs a esperantisti z ESONO Žilina. Všetkým darcom ďakujeme.

Esperanto-arbo

Omaĝe al 101. UK de Esperanto ni planas planti ESPERANTO-ARBOn antaŭ nifo de SPU en Nitro. Financaj kostoj estos ĉirkaŭ 150,- €, bedaŭrinde en budĝeto de la kongreso ne estis planitaj financoj, pro tio ni kolektas monon por realigi la bonan celon. Ni petas vin, se vi havas eblecon, helpu nin per libervola sumo al la konto:

ZUNO BANK: IBAN SK51 8410 0000 0011 0004 7062

En rubriko informo por adresato sur banka dispono skribu e-arbo kaj via nomo.
Rilate al progresa tempo ni atendas vian kontribuon ĝis lunda mateno de la 18-an de julio 2016.

Dankon!
Organizantoj

Esperantský strom

Z príležitosti 101. UK esperanta plánujeme vysadiť Esperantský strom pred aulou SPU v Nitre. Finančné výdavky budú okolo 150,- €, bohužiaľ v rozpočte kongresu neboli plánované financie, preto zbierame peniaze na realizáciu dobrého cieľa. Prosíme Vás, ak máte možnosť, pomôžte nám dobrovoľnou sumou na konto:

ZUNO BANK: IBAN SK51 8410 0000 0011 0004 7062

V rubrike informácia pre adresáta na bankovom príkaze napíšte e-arbo a vaše meno.
Vzhľadom na pokročilý čas očakávame Váš príspevok do pondelka rána 18. 7. 2016.

Ďakujeme!
Organizátori

Ekspozicio en Nitro

En la urbo Nitro en la superbazaro Centro estis lunde la 4-an de julio 2016 malfermita ekspozicio pri Esperanto. La fotografaĵojn vi povas vidi en jenaj adresoj:

https://www.facebook.com/centronitra/photos/pcb.917399271720516/917397661720677/?type=3&theater

aŭ en ttt-paĝo de UK 2016:

https://www.facebook.com/uk2016/posts/1749115438634701