Philippe Serpollet, simple Filip, estas 42-jaraĝa franca esperantisto, kiu decidiĝis veturi al la kongreso per biciklo. Profesie li estas biciklanta kuriero. Sian vojaĝon li komencis fine de junio en sia naskiĝloko, en la urbo CHAMBÉRY (Ĉamberio, ĉirkaŭ 70 000 loĝantoj), kiu situas en la departamento Savoie, en la regiono Rodano-Alpoj. En la urbo funkcias E-klubo „Esperanto-vive“.
Filip trabiciklis Francion, Svislandon, Germanion, Ĉeĥion kaj post proksimume 2 000 km longa vojo li alvenis al la slovaka kongresurbo Nitro la 23-an de julio 2016. Li precize ne mezuris distancon, ĉar laŭ liaj vortoj li ne estas konkuranto, sed ĝuanto de biciklado kaj naturo. Do lia meza ĉiutaga biciklanta vojo estis 80 – 120 km. Dum la vojaĝo li propagis Esperanton per Esperanta flago dum renkontiĝoj kun hejmanoj. Por li dumvoje ĉiun tagon venis surprizo kaj tre interesaj estis naturaj belegaĵoj. Post la UK-o li planas detale ekkoni Slovakion, Ĉeĥion kaj Hungarion.
Tiu ĉi bicikla vojaĝo ne estas lia unua. Lia la plej longa biciklado okazis en 2012, kiam li kun sia amikino Celine biciklis al Hindujo dum 8 monatoj. Pri liaj vojaĝoj vi povas legi france kaj vidi fotografaĵojn sur la jena ttt-paĝo:
http://velovivant.eklablog.com/
Ni deziras al li sukcesan vojaĝadon!