Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Chata na Grúni

Svet I. SK

Svet II. SK

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok SK

Třeboň EO/SK

Bystrá EO/SK

Ďumbier SK

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Vtáčnik

2017 PoludnicaLa 2-an de aprilo 2017 renkontiĝis en la vilaĝo Ostrý Grúň esperantistoj el Liptovský Mikuláš, Žilina, Partizánske kaj unu persono el Bohemio. Ján Vajs organizis montgrimpadon sur la montopinton Vtáčnik. La supreniro okazis enkadre de la programo Slovakaj montaroj.

Vtáčnik imagas la tipan vulkanan montaron ekestitan per andezito. Vtáčnik (1346 msm) estas la karakteriza rokega montopinto sur la ĉefa montdorso de samnoma montaro. Ĝi troviĝas en centrala parto de montaro, sur la limo de regionoj Trenčín kaj Banská Bystrica, kaj de distriktoj Prievidza kaj Žarnovica.
 
Nia vojdirekto: Ostrý Grúň (479 msm) – la vilaĝo, Klenová dolina – la valo, Rúbaný vrch (1100 msm) – la monto, Kláštorská skala (1250 msm) – la roko, Vtáčnik (1346 msm) – la montopinto, Partizánska dolina – la valo, Kľak (615 msm) – la vilaĝo. La longeco de la vojo estis proksime 17 km.
 
Orienta parto de la montaro Vtáčnik estas konata per sia novepoka revolucia historio. Vilaĝojn Kľak kaj Ostrý Grúň soldatformacioj de EDELWEISS je la fino de la dua mondmilito forbruligis.
 
La montgrimpado estis agrabla, ne pena. Ni promenadis longa tempo trans la pitoreska valo de la rivereto Klenová. Verdkreskaĵo ĝermis, birdoj pepadis, kaj ni admiris ankaŭ budetojn sur la arboj konstruitaj per la homoj. En alteco proksime 1000 msm ni estis surprizitaj. Ni troviĝis en la neĝkovrita arbaro. Tia estis printempa supreniro sur la montopinton Vtáčnik.
 
Janka Kostolná