Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Chata na Grúni

Svet I. SK

Svet II. SK

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok SK

Třeboň EO/SK

Bystrá EO/SK

Ďumbier SK

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Šimonka (1092 m super la maro)

2017 ŠimonkaEnkadre de la plej altaj slovakaj montoj Šimonka estas unu el la plej orientaj montoj. Šimonka estas la plej alta montopinto de la montaro Slánske vrchy kaj sian nomon ĝi havas laŭ iu falkisto kun nomo Šimon (Ŝimon), kiu ĉi tie loĝis en la 11-a jarcento.

La elirpunkto de nia supreniro estis la vilaĝo Zlatá Baňa, kies nomo – Esperante Ora Minejo – kaj ankaŭ la civita blazono – du marteloj en minejo sub verda trimontaro – parolas pri minista historio.

Antaŭ la preĝejo kaj ĉe la monumento omaĝe de La Dua Mondmilito – en la jaro 1944 tiu ĉi civito estis forbruligita pro la helpo de la loĝantoj al partizanoj – ni pakis niajn lastajn aĵojn en la dorsosakojn kaj trairis la vilaĝon laŭ la verda turisma signo. Tuj fine de Zlatá Baňa ni ekvidis direktilon kun la surskribo – opalo. Slánske vrchy kaŝas altvalorajn opalojn, iam ĉi tie oni elfosadis ilin.

Ĉe la informtabuloj ni deflankiĝis el la ŝoseo en la arbaron kaj malrapide ascendis al la montpasejo Grimov laz. Proksime de la turismaj signoj staras puto kaj domo. Ĉie oni sentis verdan spiron de printempo, ekfloradis arboj, primoloj, tusilagoj. Aprila vetero estis ŝanĝema, matene pluvis, poste la ĉielo nubkovriĝis, sur la montopinto blovis vento, sed por la mallonga momento varmigis nin la sunradioj. Nun ni povis admiri ne nur belan perspektivon de nin ĉirkaŭantaj montaroj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ la malgrandan herbejon kun blankaj galantoj sub la montopinto. Descendinte ni serĉis vojon kaj turismajn signojn.

La pado tra la montodorso Hermanovský hrebeň estis ofte interrompita per renversitaj, falitaj arboj, kiujn ni devis ĉirkaŭiradi. Poste la vojo el la montpasejo Červená mláka (Esperantlingve Ruĝa Flako) daŭris sen obstakloj. Haltigis nin la informtabulo, ke ĉi tie troviĝis antimona minejo, nomita Jozef – ĝia enirpordo estis ŝutplenigita. La dua proksima tabulo montris al ni la vojdirekton kaj distancon al la ora minejo. En la jaroj 1730–1861 la provoj elfosi oron ne estis sukcesaj. Ni revenis al Zlatá Baňa, flanke de la vilaĝo paŝtis sin la ĉevalo.

En la ekfloranta montaro Slánske vrchy fastante agrable travivis Paskan Vendredon la 14-an de aprilo 2017 ĵilin-inoj A. Albertová, I. Morgošová, R. Staňová kaj liptovanoj Z. Misura, M. PapajP. Rybín, J. Vajs.

Renáta Staňová