Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Chata na Grúni

Svet I. SK

Svet II. SK

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok SK

Třeboň EO/SK

Bystrá EO/SK

Ďumbier SK

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Poľana

2017 Po2anaAl la plej interesaj montoj en Slovakio apartenas Poľana (1 457,8 m s.m.), kiu estas la plej alta pinto de samnoma montaro. La montaro havas rondan formon, ĉar ĝi estas forte eroziita stratovulkano. Por esperantistoj Poľana estis turisma celo la 27-an de aŭgusto 2017. Esperantistoj, M. Minichová (Bratislava), J. Kostolná, I. Morgošová, R. Staňová, A. Urbanová (ĉiuj el Žilina) kaj Z. Misura, P. Rybín, J. Vajs (ĉiuj el L. Mikuláš), komencis supreniri je la naŭa horo laŭ la turismaj bluaj markoj al la pinto el Skliarovo (570 m s.m.), kiu estas parto de la urbo Detva. Dum la tuta tago ni vidis multajn interesaĵojn. Unua estas natura memoraĵo Melichova skala, kiu estas 30 m alta ŝtona nadlo. Rigardante al la ŝtonego ni ekmemoris al la poemo Detvano de slovaka poeto Andrej Sládkovič, kiun tradukis al Esperanto Jiří Kořínek:

Staras alta, sovaĝa Poľana,

patrino de ombroj gigantaj,

sub ĝi eta Detva vilaĝana,

filojn altkreskajn naskanta:

ĉu el Detva junulojn ĉi fortajn

sur brustego ne Poľana portas,

ilin ne nutras mamfonte?

Aŭ ĉu almenaŭ ne sur ĉi altojn

la detvanino turnas rigardojn

tie ĉi knabon naskonte?

 

Artan karakteron havas ankaŭ fontujeto kun formo de kapeleto. La kapeleton kreis membroj de Detva Arta Kolonio. Ankaŭ boleto apud la vojeto estis natura arta kreaĵo. Antaŭtagmeze ni alvenis al granda altmontara „Hotelo Poľana“. Ĝi estas bela, sed ne funkcias, nur ĉarma virino servas en bufedo. En la bufedo pendas certigilo, kiu anoncas, ke sinjoro Jozef Gut supreniris milfoje al Poľana. Tio okazis en la jaro 2012. Ĝis nun li kun siaj amikoj dum semajnfinoj supreniras al Poľana. Kelkaj metroj super la hotelo estas memoriga monumento de Sovaka Nacia Ribelo, kiu estas dediĉita al partizanoj de brigadoj Aleksander Nevskij kaj Za oslobodenie Slovanov (Por liberigo de slavoj). Poste la vojeto kondukas tra skiejo sur Predná Poľana al la montpasejo Priehybina (1 270 m s.m.). Herbokampoj ofte estas plenaj da akvo, pro tio la vojeto estas en ekstremaj partoj ekipitaj per lignaj vojetoj. El la montpasejo ni paŝis nur duonhoron al la pinto de Poľana. Estis suna kaj varma tago, pro tio ni restis ĉi tie ĝis 13-a horo. Sur la pinto estas ĉirkaŭlimita eta tero por konstruo de elrigardturo. Per sama vojo ni malsupreniris al la „Hotelo Poľana“, kie ni dividis je du grupoj. Ĵilinaninoj revenis rekte al Skliarovo kaj dua grupo celis al la akvofalo Bystrô (1 030 m s.m.). La akvofalo estas alta 23 m kaj apartenas al la plej potencaj akvofaloj en Slovakio. Apud la akvofalo estas eskaloj, ŝtuparoj kaj ŝnuregoj per kiuj oni povas trarigardi tutan akvofalon. Sub la akvofalo estas Rechtorova studnička (Fontujeto de Rechtor), kiu al ni rememoris samideaninon Jarka Rechtorisová, instruistino de Esperanto en Bratislavo. De la akvofalo ni malsupreniris al urboparto Bystré – Vrátka, de kie ni marŝis sur asfaltita vojo al Skliarovo, kie nin atendis nia aŭtomobilo. Ni fotografis tiun ĉi belegan landon kuna aparta ĉarmo. Ĉi tie homoj vivas en montaraj disaj loĝejgrupoj, kultivas plantojn kaj bredas bestojn. Fine en Detva ni vizitis urban tombejon, kie ni fotis tradiciajn lignajn elskulptitajn krucojn.

Dum ok horoj ni trairis pli ol 20 km kaj altecdiferenco estis 1 063 m. Poľana estis 29-a pinto, kiun ni atingis plenumante programon „SLOVAKAJ MONTAROJ“.

J. Vajs