Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx La 33-a Poludnica

 

(suma raporto)

Datoj:  3. 1. 2015 (sabato)

A. Supreniro sur Poludnica

A.1. Suprenira vojdirekto:

El civito Liptovský Ján (hotelo Ďumbier), tra la montodorso Javorovica al la montpasejo Rakytovica. De tie supreniro al Eta Poludnica kaj E-obo. Tra lasta rokego grimpo al la montopinto Poludnica (1.549 m).

A.2. Malsuprenira vojdirekto:

Unua 4-persona grupo sub gvido de M. Kováčik malsupreniris per sama vojo kiel supreniris. Ceteraj turistoj malsupreniris de la pintoPoludnica al la montpasejo „Sedlo pod Kúpeľom“. De tie plua 4-persona grupo iris tra Iľanovská valo ĝis la vilaĝo Iľanovo kaj 13-persona grupo daŭrigis paŝadon tra la valo Bielo ĝis Liptovský Ján.

 

A.3. Sukcese supreniris (komune 21 personoj el 2 landoj kaj 6 slovakaj regionoj):

Ĉeĥio (2): Ladislav Hakl, Karel Votoček,
Bratislava (1): Vladimír Škuta j.,
Liptov-regiono (14): Stanislav Bargel, Peter Bielený, Peter Holúbek, Terezka Holúbeková, Miroslav Kováčik, Lýdia Kováčiková, Filip Letovanec, Anna Pagáčová, Miroslav Papaj, Pavel Procházka, Adam Smolík, Gabika Šimlíková, Ján Vajs, Róbert Vajs,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Pezinok (1): Ľuboš Petrovič,
Poprad (1): Pavol Bielený,
Žilina (1): Michal Pisarík.

A.4. Familia migranta pokalo:

Po du personoj partoprenis el jenaj familioj: Bielený, Holúbek, Kováčik, Procházka kaj Vajs.

A.5. La plej

juna partoprenanto estis Adam Smolík (12) kaj la plej frue naskiĝinta partoprenanto estis Karel Votoček (65).

A.6. Konstruo de Esperanto-obo:

(sume 11 personoj suprenportis 16,11 kg da ŝtonoj) 

Loko

Nomo

Lando de ŝtono(j)

Loko

kg

1.

Miroslav Papaj

Slovakio

Kastelo en Pieniny

5,30

2.

Pavel Procházka

Bulgario, Greklando

Musala (Rila), Mitikas (Olimpo)

3,90

3.

Ladislav Hakl

Ĉeĥio

Škrovád

3,50

4.

Adam Smolík

Indonezio

Indonezio

0,70

5.

Miroslav Kováčik

Slovakio

Okoličné

0,60

6.

Vladimír Škuta j.

Slovakio

Pieniny, kapelo de St. Kinga

0,60

7.

Filip Letovanec

Slovakio

Kalkoštono el SMOPaJ

0,50

8.

Ján Vajs

Aŭstrio

Karniaj Alpoj: Demut, Hollbrucker
Dolomitoj: Tre Cime

0,50

9.

Karel Votoček

Turkio, Kroatio

Side, Promaina

0,21

10.

Terezka Holúbeková

Sicilio

Koraloj el hejma breto

0,20

11.

Peter Holúbek

Siberio

Bajkal-lago

0,10

Sume

16,11

 

B. Aliaj aktivecoj 

B.1. Ekskurso en Liptovský Ján

okazis la 4-an de januaro 2015 en Jánska valo. Partoprenis ĝin ĉeĥaj esperantistoj sub gvido de J. Vajs. Celo de la ekskurso estis karstaj fenomenoj (grotoj, fontoj, ponoroj ktp.) en la valo.

C. Vetero

Matene estis multaj nuboj, sed poste estis bela suna vetero sen vento kun akceptebla varmo -2 °C. Sur tero estis neĝtavoleto, sub kiu estis glacio.

D. Interesaĵoj

La supreniro kaj reveno el Poludnica estis el la tuta historio tempe la plej longa. Ni startis je la 9-a horo kaj finpaŝis je la 16-a kaj 30 minutoj.