Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx La 34-a Poludnica

Poludnica 2016(suma raporto)

Datoj:  6. - 10. 1. 2016

A. Renkontiĝo de vojaĝantoj kaj turistoj

A.1. Partoprenantoj: (9 landoj, 44 partoprenantoj, 11 slovakaj regionoj)

Bulgario (1): Ginka Dilova,
Ĉeĥio (1): Karel Votoček,
Francio (1): Matthieu Desplantes,
Germanio (2): Johannes Mueller, Julia Noe,
Hungario/Nov-Zelando (1): Stefan MacGill,
Pollando (5): Stanislaw Mandrak, Aneta Mościńska, Dorota Rodziano, Zofia Śmistek, Alexander Zdechlik,
Ruslando (1): Elena Chusanova,
Ukrainio (1): Oleh Rohalskyi,
Bratislava (2): Eva Fitzelová, Mária Minichová,
Dunajská Lužná (1): Tibor Kepencay,
Galanta (3): Erika Bogdanyová, Ivan Koreň, Zdenko Procházka,
Komárno (1): Eva Poláková,
Liptov-regiono (15): Terezka Holúbeková, Miroslav Kováčik, Zlatica Krajčiová, Eva Lepišová, Zdeno Misura, Anna Pagáčová, Miroslav Papaj, Peter Piar, Pavel Procházka, Peter Rybín, Vladimír Škuta st., Mária Škutová, Ján Vajs, Róbert Vajs, Beata Vajsová,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Partizánske (2): Peter Baláž, Peter Kapri,
Považská Bystrica (1): Ľubomír Fajth,
Topoľčany (1): Stanislav Košecký,
Zvolen (1): Michal Matúšov,
Žilina (3): Magdaléna Feifičová, Iveta Morgošová, Renáta Staňová.

A.2. Prelegoj

Krom prelegoj pri vojaĝoj kaj turismaj eventoj okazis AMo-seminario (Aktivula Maturigo), kiu estis ligita kun praktika trejnado. Sume 12 prelegantoj prelegis 14 prelegojn.

A.2.1. Prelegoj pri vojaĝoj

Dum la renkontiĝo prelegantoj faris prelegojn:

1. Ján Vajs (SK) – Vojaĝantoj kaj turistoj en la jaro2015,
2. Karel Votoček (CZ) - Mia biciklado aŭ kiel mi atingis praarbaron,
3. Vladimír Škuta (SK) - Britaj insuloj,
4. Mária Minichová (SK) - Triglav,
5. Peter Baláž (SK) - 100. UK en Lillo kaj101. UK en Nitro,
6. Iveta Morgošová, Ján Vajs (SK) – ttt-paĝo de Poludnica,
7. Karel Votoček (CZ) - Medito pri salutado.

A.2.2. AMo-seminario

1. Stefan MacGill (HU/NZ) – Celo kaj historio de AMo-seminarioj,
2. Stanislaw Mandrak (PL) - Vojaĝanto kaj organizanto Andreo Grzębowski,
3. Ján Vajs (SK) – Diferencoj inter vojaĝoj organizitaj de vojaĝoficejoj kaj de esperantistoj,
4. Dorotka Rodzianko (PL) - Kiel vojaĝi malmultekoste,
5. Petr Chrdle (CZ) – Bonaj kaj malbonaj spertoj el organizado de turismaj aranĝoj,
6. Michal Matúšov (SK) - Turismaj informoj en interreto,
7. Alexander Zdechlík (PL) - Organizado de E-vojaĝoj al malproksimaj landoj.

 

B. Supreniro sur Poludnica

B.1. Suprenira vojdirekto:

El la montkabano Opalistko apud la civito Závažná Poruba al la hotelo de Atomelektrejo. De tie laŭ ĉasista vojo al la montpasejo Rakytovica. El la montpasejo al Eta Poludnica kaj E-obo. Tra lasta rokego ni nesukcesis pro glacio grimpi al la montopinto Poludnica (1.549 m).

B.2. Malsuprenira vojdirekto:

De Poludnica al la montpasejo Rakytovica estis sama vojdirekto kiel dum la supreniro. De la montpasejo ni malsupreniris tra Javorovica kaj skiejo al la hotelo Máj en la vilaĝo Liptovský Ján.

B.3. Sukcese supreniris (komune 29 personoj el 5 landoj kaj 8 slovakaj regionoj):

Ĉeĥio (1): Karel Votoček,
Francio (1): Matthieu Desplantes,
Germanio (2): Johannes Mueller, Julia Noe,
Pollando (2): Aneta Mościńska, Zofia Śmistek,
Bratislava (2): Eva Fitzelová, Mária Minichová,
Galanta (3): Erika Bogdanyová, Ivan Koreň, Zdenko Procházka,
Liptov-regiono (21): Tereza Holúbeková, Miroslav Kováčik, Zdenko Misura, Anna Pagáčová, Miroslav Papaj, Pavel Procházka, Peter Rybín, Vladimír Škuta, Ján Vajs, Róbert Vajs, Beata Vajsová,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Partizánske (1): Peter Kapri,
Poprad (3): Pavol Bielený, Jakub Mackoviak, Miroslava Mackoviaková,
Zvolen (1): Michal Matúšov,
Žilina (1): Renáta Staňová.

 

B.4. Familia migranta pokalo:

Po tri personoj partoprenis el familioj: Procházka kaj Vajs. El la familio Mackoviak partoprenis 2 familianoj.

B.5. La plej

juna partoprenanto estis Jakub Mackoviak (12) kaj la plej frue naskiĝinta partoprenanto estis Karel Votoček (66).

B.6. Konstruo de Esperanto-obo:

(sume 12 personoj suprenportis 22,66 kg da ŝtonoj) 

 

nomo

loko

Lando

kg

Tereza Holúbeková, SK

Petrohrad

Rusujo

0,40

Pavel Procházka, SK

Travertino el L. Ján

Slovakio

6,25

Zdenko Misura, SK

Kráľová Lehota

Slovakio

0,40

Róbert Vajs, SK

Scafatell

Anglujo

0,80

Ján Vajs, SK

Hačava - mastenec

Slovakio

1,00

Julia Noe, DE

Bremerhaven

Germanio

0,05

Renáta Staňová, SK

Gran Canaria, Carantoohill, Ben Nevis

Kanaraj kaj Britaj insuloj

0,40

Miroslav Papaj, SK

Les Alpes, kolekto da ŝtonoj
El Britaj insuloj

Alpoj,
Britaj insuloj

8,30

Vladimír Škuta, SK

Vielička, Vyšehrad, Glen Nevis, Lockerbie

Pollando,
Anglujo

4,00

Pavol Bielený, SK

Kreutzvater

Italio

0,40

Beata Vajsová, SK

Carantoohill

Irlando

0,30

Karel Votoček, CZ

Calais, Kreto - Bali

FR, GR

0,36

 

 

C. Aliaj aktivecoj 

C.1. Ekskursoj  

Okazis du ekskursoj. Unua la 7-an de januaro 2016 en vilaĝo Závažná Poruba. La partoprenantoj vizitis evangelian preĝejon, naskiĝdomo de slovaka poeto Milan Rúfus kaj ĝian tombon. En la naskiĝdomo prezentis Mária Minichová du poemojn de Mária Václavjaková. La dua ekskurso okazis vendrede la 8-an de januaro 2016 en la valo Čierny Váh. La partoprenantoj vizitis elektrejon, ĝian malsupran kaj supran akvobaraĵon.

C.2. Akcepto ĉe vilaĝestro

Solena malfermo de la renkontiĝo okazis en Civita domo en Závažná Poruba. La vilaĝestro Inĝ. Pavel Beťko akceptis la partoprenantoj kaj informis ilin pri la vilaĝo. Poste virina ĥoruso kantis kelkajn ĥoralecajn kantojn. Nome de UEA salutis Stefano MacGill, vicprezidanto de UEA kaj nome de organiza teamo Ján Vajs. Mária Minichová prezentis sian tradukon de la poemo de Milan Rúfus. Omaĝe al la akcepto membrino de Liptova Esperanto-klubo Eva Lepišová preparis por Vikipedio esperantan version pri Závažná Poruba. Ĉiuj partoprenantoj subskribis vilaĝan kronikon. Fine de la akcepto la vilaĝestro donacis al ĉiuj partoprenantoj donaceton.

C.3. Prezento de la popola ensemblo

Sabate vespere prezentis popola ensemblo „Poludnica“ popolajn dancojn kaj kantojn el Liptov-regiono. 

C.4. Geografia lingva kurso

Magda Feifičová gvidis lingvan kurson en du partoj. Unua leciono okazis ĵaŭde antaŭ vespermanĝo kaj dua leciono dimanĉe antaŭtagmeze. Fine de la kurso ŝi prezentis etan kvizon pri slovakaj montoj.

C.5. Geografia kvizo

La kvizon gvidis Michal Matušov (KuboF Hromoslav) laŭ teknologio de Marek Blahuš. Unua duon-finalo okazis ĵaŭde vespere kaj partoprenis ĝin Ginka Dilova el Bulgario, Elena Ĥusanova el Rusujo kaj Eva Fitzelová el Slovakio. Venkis Eva Fitzelová.
La dua duon-finalo okazis vendrede kaj partoprenis ĝin Matthieu Desplantes el Francujo, Tibor Kepencay el Slovakio kaj Oleh Rohalskyi el Ukrainio. Venkis Matthieu Desplantes.
La finalon sabate vespere krom venkintoj el du duon-finaloj partoprenis Tibor Kepencay, kiu atingis en duon-finalo la plej granda kvanto da poentoj. La finalon venkis Eva Fitzelová.

C.6. Publika registrado

Ĵaŭde kaj vendrede okazis du publikaj registradoj. La unua registrado de epizodo de movada-vid.punkto.info estis dediĉita al preparo de 101. Universala Kongreso de Esperanto. Al aktualaj demandoj respondis la prezidanto de LKK Peter Baláž kaj la vicprezidanto Ján Vajs. La partoprenantoj de la renkontiĝo eluzis eblecon demandi, ĉar realiga teamo  Johannes Mueller, Julia Noe kaj Eva Fitzelová preparis bonajn teknikajn kondiĉojn, dank al kiuj la partoprenantoj aktive kontribuis.
La dua publika registrado de epizodo de kern.punkto.info okazis vendrede. Temoj estis speleologio, grotesplorado  kaj misteroplena subtera mondo. Al la demandoj de redaktoroj Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová respondis Ján Vajs.

Vidu: https://punkto.info/, preparoj por UK101 en Nitro: https://movada-vid.punkto.info/.

C.7. Sportaj aktivecoj

Post malsupreniro de Poludnica la plej granda parto de turistoj vizitis la hotelon Máj en la vilaĝo Liptovský Ján, kie ili naĝis en termala akvobaseno kaj aliaj vizitis saŭnon.
Kelkaj eluzis najbaran skiejon apud la kabano Opalisko kaj skiis.

 

D. Vetero

Sabate dum la supreniro estis akceptebla vetero por supreniro. Matene estis temperaturo ĉirkaŭ 0°C kaj estis malmulte da nuboj. Tero estis frostita kaj sur kelkaj lokoj danĝere glita, kovrita per ete dika neĝtavolo. Tio estis kaŭzo de oftaj faloj. Vetero dum ekskurso al elektrejo en supra akvobaraĵo estis ventega, malvarma kun nuboj.

E. Interesaĵoj

Antaŭ la renkontiĝo kunsidis en Závažná Poruba en Civita domo LKK de 101.UK en Nitro. Kelkaj LKK-anoj parte partoprenis la programon de la renkontiĝo.
Al organiza teamo de la renkontiĝo multe helpis la vicvilaĝestro sinjoro Dušan Migaľa al kiu ĉiuj partoprenantoj multe dankas.

F. Dokumentoj 

1. Konkludoj de AMO-seminario