Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx La 35-a Poludnica

2017 Poludnica

(suma raporto)

Ĉeftemo: G E O K A Ŝ A D O

Datoj:  5. - 8. 1. 2017

A. Renkontiĝo de vojaĝantoj kaj turistoj

A.1. Partoprenantoj: (4 landoj, 34 partoprenantoj, 8 slovakaj regionoj)

Britujo (1): Marteno Minich,
Ĉeĥio (5): Marek Blahuš, Rozarie Blahušová, Veronika Blahušová, Mária Pilková, Karel Votoček, 
Pollando (7): Boguslava Bronowska, Robert Kamiǹski, Stanislaw Mandrak, Zofia Śmistek, Magdalena Tatara, Alexander Zdechlik, Adam Wilkus,
Bratislava (3): Mária Minichová, Vladimír Škuta ml., Karel Procházka,
Dunajská Lužná (1): Tibor Kepencay,
Galanta (1): Zdeno Procházka,
Liptov-regiono (11): Peter Holúbek, Terezka Holúbeková, Eva Lepišová, Zdeno Misura, Miroslav Papaj, Peter Piar, Pavel Procházka, Peter Rybín, Vladimír Škuta st., Ján Vajs, Beata Vajsová,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Partizánske (1): Peter Kapri,
Poprad (1): Roman Kordiak,
Žilina (2): Iveta Morgošová, Renáta Staňová.

A.2. Prelegoj

Krom prelegoj pri vojaĝoj kaj turismaj eventoj okazis prelego kaj praktika ekzerco de geokaŝado. Sume 11 prelegantoj prelegis 13 prelegojn.

A.2.1. Prelegoj pri vojaĝoj

Dum la renkontiĝo prelegantoj prezentis prelegojn:
1. Ján Vajs (SK) – Vojaĝantoj kaj turistoj en la jaro 2016,
2. Žofia Šmistek (PL) – Salminejo en la urbo Klodava,
3. Ján Vajs (SK) – Nacia parko Tsingy,
4. Mária Pilková (CZ) – Madagaskaro – humuraj kaj humoraj travivaĵoj,
5. Adam Wilkus (PL) – Impresoj el vojaĝo al montaroj de Skandinavio,
6. Marek Blahuš (CZ) – Geokaŝado,
7. Alexander Zdechlik (PL) – 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo,
8. Mária Minichová, Peter Rybín (SK) – 101. UK en Nitro,
9. Ján Vajs (SK) – ttt-paĝo kaj arkivo de Poludnica,
10. Robert Kamiǹski (PL) – ZEOj kaj vojaĝado,
11. Karel Votoĉek (CZ) – Vojaĝo ĉirkaŭ la Mondo.

A.2.2. Aliaj kontribuoj

1. Stanislaw Mandrak (PL) – Kolekto de poŝtmarkoj,
2. Alexander Zdechlik (PL) – Esperanta sumoo

 

B. Supreniro sur Poludnica

B.1. Suprenira vojdirekto

El la vilao Villa Victória en la civito Liptovský Ján (634 m) al la hotelo Ďumbier. De tie laŭ skiejo al montpasejoj Javorovica (1 063 m) kaj Rakytovica (1 065 m). Sur kruta deklivo tra la arbaro en la groton Kamenné mlieko. De tie en profunda neĝtavolo tra lavanga deklivo sur antaŭpinto (1 480 m) de Poludnica, al Esperanto-obo. Poste eta grupo supreniris al la pinto de Poludnica (1 549 m) kaj la dua grupo komencis malsupreniri. 

B.2. Malsuprenira vojdirekto

Per la sama vojo la partoprenantoj malsupreniris. Longeco de la supreniro kaj malsupreniro (2x5) estis 10 km kaj diferenco de alteco estis (1 549 – 634) = 915 m.

B.3. Sukcese supreniris (komune 25 personoj el 4 landoj kaj 7 slovakaj regionoj):

Britujo (1): Martin Minich,
Ĉeĥio (3): Marek Blahuš, Mária Pilková,Karel Votoček,
Pollando (5): Boguslava Bronowska, Robert Kamiǹski,  Zofia Śmistek, Magdaléna Tatara, Adam Wilkus,
Bratislava (3): Mária Minichová, Karol Procházka, Vladimír Škuta j., 
Galanta (1): Zdeno Procházka,
Liptov-regiono (8): Peter Holúbek, Tereza Holúbeková, Zdeno Misura, Miroslav Papaj, Pavel Procházka, Vladimír Škuta, Ján Vajs, Beata Vajsová,
Luhyňa (1): Milan Procházka,
Partizánske (1): Peter Kapri,
Poprad (1): Roman Kordiak,
Žilina (1): Renáta Staňová.

B.4. Familia migranta pokalo

La plej multnobra familio estis Procházka (4 personoj), kiuj ricevis eterne „Migrantan Familian Pokalon“ kaj el tri familioj supreniris po du personoj.

B.5. La plej

La plej juna partoprenanto estis Terzka Holúbeková (14) kaj la plej frue naskiĝinta partoprenanto estis Karel Votoček (67).

B.6. Konstruo de Esperanto-obo:

(sume 19 personoj suprenportis 21,32 kg da ŝtonoj el 12 landoj (A, CZ, E, F, G, MG, MNE, NPL, PL, RUS, SK, ZA))

 

Vico

Nomo

Familia nomo

Loko

Pezo

1.

Miroslav

Papaj

Solden - Aŭstrio, franca riviero, Verdun – kanjono, F

7,00

2.

Vladimír

Škuta st.

Magurka – antimono (Malaltaj Tatroj), SK

4,00

3.

Pavol

Procházka

valo Žiarska dolina – Faleska (Okcidentaj Tatroj), SK

2,70

4.

Ján

Vajs

Zlatý stôl (SK), NP Anja, Isalo, madagaskara sablo (MG)

1,90

5.

Renáta

Staňová

Naciaj parkoj de Madagaskaro, (MG), Kráľova hoľa, (SK)

1,50

6.

Zofia

Šmistek

Krzemionky opatowskie, Salminejo Klodawa, (PL)

0,75

7.

Vladimír

Škuta ml.

rivero Belá -ŝtonaj koroj, (SK)

0,60

8.

Terezka

Holubeková

rivereto Štiavnica, (SK)

0,50

9.

Marek

Blahuš

Brno – Řeckovice, (CZ)

0,45

10.

Zdenko

Misura

monto Zobor, monto Kozí Kameň, (SK)

0,40

11.

Beata

Vajsová

monto Musala, (BG), insulo Rodos (G)

0,30

12.

Mária

Pilková

monto Vyšehrad, (SK), safira minejo Ilakaka, (MG)

0,25

13.

Maria

Minichova

rivereto Štiavnica, (SK)

0,25

14.

Boguslawa

Bronowska

urbo Tychy - preĝejo de Sankta Francisko kaj Klara (PL)

0,20

15.

Marteno

Minich

rivereto Štiavnica, (SK)

0,20

16.

Adam

Wilkus

Nepalo, alportis A. Zdechlik (NPL)

0,15

17.

Peter

Kapri

urbo Budva – Montenegro (MNE), haveno Elizabeth (ZA)

0,10

18.

Peter

Holubek

insulo Sachalin - monto de Lopatin (RUS)

0,04

19.

Karel

Votoček

Insulo Majorko – Palmanova (E)

0,03

Sume:

21,32

 

C. Aliaj aktivecoj 

C.1. Ekskursoj

Okazis du ekskursoj. La unua vendrede la 6-an de januaro 2017 en skicentro Jasná en la valo Demänovská dolina. La ekskurson okazis en ekstrema vintra vetero. La partoprenantoj vizitis Vrbické pleso, la plej grandan altmontaran lagon en Malaltaj Tatroj. Poste provis atingi la monton Chopok (2 024 m), sed ili sukcesis atingi nur la montpasejon Priehyba (1 349 m).
La dua ekskurso okazis en la plej moderna kaj interaktiva muzeo de Slovakio – Slovenské múzeum ochrany prírody a jaskyniarstva (SMOPaJ, Slovaka Muzeo de Naturprotektado kaj Speleologio) en la urbo Liptovský Mikuláš.

C.2. Ekspozicioj  

En vilaĝa kulturdomo en Liptovský Ján estis vendrede vespere solena vernisaĵo de du ekspozicioj. La unua estis ekspozicio de artaj bildoj de Poludnica de du artpentristoj – patro Pavol Petráš kaj filo Pavol Petráš. La ekspozicion preparis Liptova Esperanto-klubo kun Civita oficejo de Liptovský Ján kaj kun Galerio P&P Petráš Liptovský Mikuláš – Palúdzka. Krom la partoprenantoj de la renkontiĝo ĉestis ankaŭ vilaĝanoj, familianoj kaj amikoj de la artpentristoj. Al la partoprenantoj alparolis vilaĝestro Juraj Filo, organizanto Ján Vajs, kuratoro Štefan Packa kaj Pavol Petráš junioro. Ĉiujn alparolojn tradukis esperanten Marteno Minich.

En la sama Kulturdomo estis instaligita fotoekspozicio el 101. Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Tri aŭtoroj Peter Baláž, Peter Rybín kaj Vladimír Škuta prezentis interesajn momentojn el la kongreso. La ambaŭ ekspozicioj estas videblaj ĝis fino de februaro 2017.

C.3. Geografia kvizo

La kvizon majstre kaj sukcese gvidis Marek Blahuš. Li preparis demandojn, kiuj rilatis al la programo kaj prelegoj de la renkontiĝo.La unua duon-finalo okazis ĵaŭde vespere kaj partoprenis ĝin Marteno Minich el Anglujo, Robert Kamiǹski el Pollando kaj Karel Votoček el Ĉeĥio. Venkis Karel Votoček kun 11000 poentoj.

La dua duonfinalo okazis vendrede kaj partoprenis ĝin Mária Minichová el Slovakio, Magdalena Tatara el Pollando kaj Maria Pilková el Ĉeĥio, kiu venkis la duonfinalon kun 6000 poentoj.
Laŭ atingitaj poentoj en la sabata finalo batalis Karel Votoček, Robert Kamiǹski kaj Mária Pilková. Venkis Karel kun 16000 poentoj antaŭ Maria kaj Robert kiuj atingis po 4000 poentoj. 

C.4. Sportaj aktivecoj

Post malsupreniro de Poludnica la plej granda parto de turistoj vizitis la hotelon Máj en la vilaĝo Liptovský Ján, kie ili naĝis en termala akvobaseno kaj aliaj vizitis saŭnon.

 

D. Vetero

Dum la tuta renkontiĝo estis bela suna vetero en ekstrema malvarmo. En la vilaĝo Liptovský Ján estis de -15 ĝis -20 °C. En la skicentro estis vendrede -20 °C kun forta ventego. Sabata supreniro al pinto de Poludnica estis en la rekorda malvarmeco -25 °C. En kelkaj partoj de turisma vojeto estis alta neĝtavolo ĝis 70 cm.