Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Ekskurso al Kobyla

Kobyla 2014

Esperantistoj ne estas nur lingvouzantoj, sed ankaŭ naturamikoj kaj turistoj. Tion ni pruvis la 22-an de marto 2014, kiam kvinopo - Mária Minichová, Alexandra Vališová, Jarmila Rechtorisová, Arnold Dávid, Tibor Kepencay renkontiĝis en Dúbravka por daŭrigi ekskurson al Kobyla - naturrezervejo, kie kreskas reliktaj floroj - adonioj, pulsatiloj, irisoj kaj aliaj "belulinoj". Vetero preskaŭ somera helpis profunde trasenti travivaĵojn en freŝa aero. Ankaŭ insektoj vekiĝis el vintra dormado. Majka instruis nin koni diversajn specojn de naturo. Ĉiuj niaj sencoj estis karesitaj inkluzive gustosento per la ursa ajlo. Ĝi estas rekomendata ne nur por ursoj, sed ankaŭ por homoj pro purigsaniga efiko.

Eblis ankaŭ vidi iama soldata bazo, kiu malbeligas naturon.

El la Kobyla pinto ni rigardis konfluantan riveron Morava al Danubo, ruinon de Devín kastelo kaj ĉirkaŭan aŭstran montaron.

Ĝis la revido venontprintempe!

Jarmila Rechtorisová