Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Verda kanuado

Moravo 2014Vivi signifas moviĝi. ESo-anoj provis montri al la publiko sian vivkapablon per ne tre uzata speco de moviĝo, havanta romantikan nuanson: flosi laŭ la rivero.

Por komenci estis elektita Moravo, havanta trankvilan kaj paciencan fluon. Tio persvadis ankaŭ ne tre spertajn flosistojn kaj "porcelanon" (nomo de flosistoj por infanoj kaj aliaj "fragilaj" pasaĝeroj). La maja dato estis nuligita pro pluvegoj, la dua prognozis nekutiman trapason de somera junia tago.

Flosado de Alta sur Moravo (Vysoká pri Morave) al Devín (normale ĝi daŭras 2-4 horojn) ŝajnus al iuj malinteresa eĉ enuiga. Sed por normalaj teranoj eĉ ekvidi la akvoveturilojn kun ekipaĵo vekis senton de granda aventuro.

La kanuoj ne estis klasikaj, sed plastaj, ene troviĝis padeloj kaj bareloj por enmeti akvomalrezistajn valoraĵojn (poŝtelefonojn, monujojn, dokumentojn, rezervajn vestojn..). Laŭleĝe ni estis enigitaj en sav-veŝtojn kaj sub zorgema inspekto de ŝip-liveranto, enŝipiĝinte, konfidis sin al argilriĉa fluo de la lim-rivero.
Je la 11:00-a horo.

En Devin ni albordiĝis de 18:30 ĝis la 19:00-a horo kaj efektive ni ĉiuj trapasis neforgeseblan tagon, kvankam por ĉiu el kvar ŝipanaroj alikaŭze. Ilin mem rakontigu, se vi scivolas. La unua ŝipo portis orname verdan flagon kaj fidela al ĝiaj ideoj pretis.

Partoprenantoj:
 1. Roman Halinkovič, Helenka,
 2. Jarka Rechtorisová, Franco Mazza,
 3. geedzoj Kvasnička - Terezka kaj Anton,
 4. Hela Kublová, Zuzka Stožická, Alicka Stožická, Maja Minichová

 

Mária Minichová