Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Korsiko

Korsiko 2014

Esperanta vojaĝprogramo „M E D I T E R A N E O“ daŭrigis per turisma vizito de la mediteranea insulo Korsiko. De la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2014 grupo de esperantistoj turismumis en belaj montaroj de Korsiko. Dum kvar tagoj ili realigis turisman paŝadon longan 50 km.

Per mikrobuso la grupo vojaĝis el Bratislavo (SK) tra Aŭstrio kaj Italio al havenurbo Savono, de kie per trajekto ni ŝipigis al korsika havenurbo Bastia. El Bastia al montara vilaĝo Sermano estas 80 km da vojo plena da kurbiĝoj. Sub la vilaĝo Sermano komenciĝis longa paŝado. Mallarĝa vojeto zigzagas inter makiso (speciala nomo de kreskaĵaro konsistanta el diversaj floroj, arbetoj kaj pikarbustoj) al valeto, kiu estas sub plua montara vilaĝo Castelare di Merkurio. Eta vilaĝeto estas situata sur kruta deklivo. De la vilaĝo la vojeto supreniras al la montpasejo kun kapelo kaj descendas al la vilaĝeto Santa Lucia, kie ni tagmanĝis en eta kafejo. Lasta parto de la paŝado en unua tago gvidis al montpasejo sub la pinto Monte Tomboni. De la montpasejo jam estis en profundeco videbla celo de nia tuttaga ekskurso – la urbo Corte. Malsuprenirante ni vidis membrojn de franca montara savservo en helparanĝo, ĉar maljuna dana turistino havis akcidenton kaj per helikoptero ili transportis ŝin en malsanulejo. La urbo Corte situas inter montaroj apud la rivero Tavignano. En la urbo estas unusola korsika universitato kaj la citadelo.

La duan tagon nia turisma paŝado daŭrigis el la urbo Corte tra profunda kanjono de la rivero Tavignano al altmontara kabano Sega. La valo de Tavignano estas belega kun tre bona vojeto. Krutaj deklivoj estas kreitaj per granitaj rokegoj, kiuj dank´ al vetera erozio estas formitaj en strangefektaj formojn. En la montara rivero estas multaj lagetoj kaj akvofaloj. Arbaro en la valo estas maldensa, sed pinarboj estas altaj kaj dikaj.  Proksimiĝante al la montkabano Sega estis kelkaj tre profundaj lagetoj kun malvarma akvo. Mi neniam vidis diversformajn rokegojn el granito. Ĉi tie ili estas multaj. La kabano estis malbela kaj ĉirkaŭ ĝi estas malpuraĵoj. Ni dormis en komuna dormejo, sed apud la kabano estis tendaro, kie multaj turistoj travivis nokton.

Dum frumatena tria tago ni supreniris al la montpasejo BOCA A L´ARINELLE. El la montpasejo estas tre bona elrigardo al la plej altaj kaj belaj pintoj de Korsiko. Okcidente staras Monte Cinto, kiu per la alteco 2 706 m estas la plej alta en Korsiko. Sude de ĝi estas pinto Paglia Orba (2 525 m s.m.), kiu dank´ al sia formo estas nomata „Korsika Materhorno“. Sube de la montoj estas la urbeto Calacuccia, kiu estis nia taga celo. Antaŭ nia malsupreniro al Calacuccia ni grimpis al monto CAPU DI BORBA (1 760 m s.m.), kiu flankiĝas de la montpasejo. Dum la tuta turismado en montaroj de Korsiko ni vidis multajn hejmbestojn, kiuj libere paŝtiĝis sur sekaj montaraj deklivoj. Por ni estas interese vidi, ke krom ĉevaloj, bovoj kaj ŝafoj paŝtis ankaŭ porkoj. En Calacuccia ni loĝis en turisma hotelo.

Lasta tago de nia paŝado ni direktis el la vilaĝeto Albertacce tra interesa altmontara parto de Korsiko al montpasejo Col de Vergio. Ĉi tie estas la plej granda arbaro de korsika pinarbo. Unuopaj arboj havas diametron pli grandan ol 1,5 m. Apud la rivereto Viru estas malnova muelejo de kie estas videbla la vilaĝeto Calasima, kiu estas la plej alte situanta vilaĝo en Korsiko. Post granda akvofalo ni atingis centralan montodorson, kie estas komuna vojeto kun mondkonata turisma vojo GR 20. Tagan marŝadon kaj tutan turisman ekskurson ni finis en la montpasejo Col de Vergio, kiu estas la plej alta aŭtomobilisma montpasejo en Korsiko (1 477 m s. m.).

Lastan tempon en Korsiko ni refreŝiĝis en la maro apud la urbeto Porto kaj ekskursis en la urbo Calvi, kie estas interesa citadelo. Ĉi tie estas sidejo de franca Eksterlanda legio. Antaŭ nia forveturo el Korsiko ni ekskursis en havenurbo Bastia, de kie ni per trajekto transŝpiĝis al la itala urbo Livorno.

La turisma vizito de la insulo Korsiko okazis kadre de la programo „Mediteraneo“ kaj partoprenis ĝin Valér Formánek (Detva), Iveta Morgošová (Žilina), Marián Šturcel (Poprad) kaj Ján Vajs (L. Mikuláš). Ĝis nun 16 esperantistoj el tri landoj (A, PL, SK) laŭ la programo vizitis jenajn landojn kaj insulojn: Maroko, Turkio, Greklando, Kroatio, Slovenio, Sicilio, Malto, Kipro (greka kaj turka parto) kaj lasta Korsiko. Por estonteco, se kondiĉoj estos akcepteblaj (se ne estos milito), estas planitaj vizitoj de Alĝerio kaj Libano. Kiu havas intereson partopreni la programon, bonvolu skribi al maila adreso poludnicahelikogmailpunktosk.

 

J. Vajs