Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Kvaronjarcenta jubileo: MontKabana Renkontiĝo iĝis 25-jaraga!

MKR 2014Ĉi jare, inter 18-a kaj 21-a de septembro, en aŭstra urbeto Sillian, okazis 25-a Montkabana Renkontiĝo, aranĝo kiu tradicie aŭtune invitas esperanto parolantoj ĝui belecon de  mezeŭropaj montoj kaj tiel kunigi migradojn en la naturo kun la etoso de internacia esperanto-aranĝo. MKR neniam iĝis granda aranĝo (kutime partoprenas ĝin inter 25 kaj 40 partoprenantoj), sed dum ĝisnunaj 25 jaroj partoprenis ĝin entute 282 esperantistoj el 24 landoj kio estas menciinda nombro, precipe sciante ke temas pri mallonga (4-taga) aranĝo kiu celas specifan celgrupon, mezeŭropajn esperantistojn kiuj emas montojn kaj naturon.

La aranĝo naskiĝis en la jaro 1990, kiam tiamaj membroj de Aŭstra Esperanto Junularo (AEJ) decidis venigi internaciajn gastojn al sia lando. La organiza teamo dum unuaj 10 jaroj konsistis el Michael Martin kaj Axel Leitner kun foja helpo de Helmut Brath kaj Tania Berger. Post tiuj unuaj 10 jaroj la organizadon transprenis kroataj esperantistoj kiuj triope (Mea Bombardelli, Milivoj Uroić, Vanja Radovanović) organizis la aranĝon en Kroatio kaj Slovenio dum sekvaj 10 jaroj kaj lastaj kvin aranĝojn estis organizitaj Ĉefe de Vanja Radovanović kun diversaj kunorganizantoj (Christian Eppler, Višnja Branković) kaj en diversaj landoj (Kroatio, Slovenio, Aŭstrio).

Ĉi jara jubilea eldono gastigis 31 esperantiston el 8 landoj (Aŭstrio, Ĉehio, Hungario, Italio, Kroatio, Ruslando, Slovakio kaj Svedio) kiuj dum 2 ekskursaj tagoj vizitis Karniajn alpojn kaj Dolomitojn. Unua tago gvidis la partoprenantaron al montkabano Sillianhűtte (2460 m) kaj najbaraj pintoj de Karniaj Alpoj kun la plej alta vizitita pinto de Hollbruckerspitze (2581 m) kiu samtempe estas la plej alta vizitita pinto de ĉiuj ĝisnunaj MKR-oj. Kvankam veterprognozoj anoncis ne tre belan veteron, ĝi estis ĝenerale bona, tipa altmontara: matenaj nuboj, kiuj frue matene kovris valojn, dumtage leviĝis al la pintoj kaj, bedaŭrinde, kovris rigardon al la belegaj kaj altegaj najbaraj montaroj kaj pintoj (ekde Grossglockner ĝis pintoj de Dolomitoj), sed tamen lasis la sunon plurfoje varmigi la naturemulojn. Krom naturbelaĵoj (kiuj inkluzivis bongustajn mirtelojn) videblis ankaŭ restaĵoj de fifama periodo de homa historio, de la Unua mondmilito, kiu komenciĝis ĝuste antaŭ 100 jaroj kaj kies bataloj okazis en tiu ĉi lima regiono.

La ekskurso de la dua tago gvidis la grupon al Dolomitoj, al unu el la plej konataj ĝiaj celoj, pinton Tre Cime de Lavaredo (2999 m). Konata tripinta roka monto estas unu el la plej konataj montoj de la mondo kaj ĝi estas samtempe mirinda pro natura beleco kaj pro amaso da turistoj kiuj vizitas ĝin. La monto estas facile atingebla peraŭte (la asfaltita strato finiĝas ĉe montkabano Rifugio Auronzo je 2320 m) kaj la reto de signitaj vojoj ofertas kelkajn simplajn kaj facilajn rondvojojn kiuj montras Tri pintojn kaj najbarajn montojn de ĉiuj flankoj. Plej energiplenaj partoprenantoj faris eĉ pli grandan cirklon kiu inkluzivis la vojon ĉirkaŭ pinto Paternkofel (2744 m). Al la pinto mem gvidas malfacila vojo unue tra longaj tuneloj (fositaj dum unua mondmilito) kaj poste sur la rokoj kaj la grupo vizitis nur la subteran parton. Dume, la dua grupo faris similan rondvojon ĉirkaŭ Tre Cime kaj tiel ĉiuj vidis la pintojn de diversaj anguloj kaj kun diversa kvanto da nuboj super kaj ĉirkaŭ ĝi. La vetero  denove estis tipe altmontara, kun multe da nuboj meztage kaj iom da malforta pluvo kiu ne malbeligis la tutan etoson.

Post ambaŭ ekskurstagoj vespera programo ofertis rigardon al la historio de MKR: unuavespere regis lumbildoj, unuaj 15 MKRoj estis prezentitaj tiumaniere, kaj la duan vesperon estis montritaj digitalaj bildoj de lastaj 10 MKR-oj. Tiuvespere Jan Vajs ankaŭ prezentis la similan, sed eĉ pli longvivan aranĝon Poludnica, kiu ĉi vintre atingos sian 33-an eldonon. Krome, la lastan vesperon plibongustigis la jubileaj tortoj.

Fine, kelkaj vortoj pri 26-a MKR: ĝi okazos inter 01-a kaj 04-a de oktobro en Veli Lošinj, plej suda urbeto de adriatika insulo Lošinj. Esperantistojn gastigos loka junulargastejo kiu ofertas 50 litoj en 2- ĝis 6-litaj ĉambroj kaj dum migradoj partoprenantoj vizitos unu el la plej altaj montoj sur kroataj insuloj, Osorščica (589 m), de kie videblas tuta norda Adriatiko, kaj sudan neloĝatan parton de la insulo, kie troviĝas pluraj belaj izolitaj plaĝoj kiuj estas konektitaj per migradvojoj. Averaĝa martemperaturo je tiu jartempo estas ankoraŭ 22 gradoj, do naĝado estos tutcerte parto de la programo.

Pli da informoj pri MKR vi povos trovi je la retpaĝo http://keja.hr/mkr/

 

Vanja  Radovanović