Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

___xxx Dekjara kandelingo

KandelingoOrganizantoj de la renkontiĝo „Poludnica“ honorigas partoprenantojn, kiuj supreniris dum la renkontiĝo al la monto Poludnica dek kaj pli multe per DEKJARA KANDELINGO.
Ĝis la jaro 2017 jam estas 24 suprenirantoj, kiuj povas ricevi honorigon, el kiuj dum solenaj vesperoj ĝin persone transprenis kvin personoj, en la jaro 2011 Vladimír Škuta kaj Iveta Morgošová, en la jaro 2014 Renáta Staňová, Zdeno Procházka kaj Milan Procházka. La kandelingo estas artista simbolo de la monto Poludnica. Ĝi estis kreita el permane prilaborita vitro per la speciala tekniko Tiffany. Ĉiu kandelingo estas originala kaj praktike aplikata.

La aŭtorino de la DBeata KuvikovaEKJARA KANDELINGO estas Beata Kuviková, belartistino el Liptovský Mikuláš. Ŝi studis teksaĵan belarton en la moravia urbo Brno. Poste ŝi 33 jaroj estis teksaĵprojektanto en ateliero de filma printo en teksaĵfabriko Maytex en la urbo Liptovský Mikuláš. Krom laboro ŝi interesiĝis pri kreado de dekorativaj objektoj, konkrete lampoj, kandelingoj kaj juveloj el vitro. En sia kreado uzas artan, permane prilaboritan vitron (Uroboros, Spectrum, Schlitz Unicat). La tekniko, per kiu la vitroj estas ligitaj nomiĝas laŭ amerika artkreanto  Louis Comfort Tiffany, kiu komence de la 20-a jarcento komencis ligi kolorajn vitrojn per kuprodrato kaj poste ilin stanizis. B. Kuviková nuntempe laboras en Liptova kultura centro kiel metodikistino por belarto kaj arta metio. Ŝi organizas artajn ekspoziciojn, subtenas kaj serĉas novajn belartistoj kaj artajn metiistojn.