Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

2003

1983

La 1-a Poludnica, 1983

1983 Poludnica

(raporto)

Dimanĉe la 9-an de januaro 1983 organizis Esperanto-rondeto apud Literatur-historia muzeo de Janko Kráľ en la urbo Liptovský Mikuláš turisman ekskurson al la montopinto Poludnica (1549) en la montaro Nízke Tatry (Malaltaj Tatroj). La turisman ekskurson proponis kaj organizis Dana Pokorná. La partoprenantoj komencis la ekskurson en la vilaĝo Liptovský Ján, apud la ripozdomo Ďumbier. De tie sub skilifto ili supreniris al la Rakytovica kaj apud la groto Kamenné mlieko (Ŝtona lakto) tra lavanga deklivo al la antaŭpinto de Poludnica. Lastaj metroj al la pinto estis facilaj, ĉar la neĝtavolo ne estis dika. Sur la pinto estis belega elrigardo al Malaltaj Tatroj kaj Liptov-regiono. La vetero estis suna kun akceptebla malvarmo. Per la sama vojo esperantistoj revenis al Liptovský Ján. La ekskurson partoprenis: Mária Hečková-Paukovčeková (Liptovský Jamník), Ľubomír Hrča (Jakubovany), Dana Pokorná (Liptovský Mikuláš), Beata Vajsová (Liptovský Mikuláš) kaj Ján Vajs (Liptovský Mikuláš). Dum la ekskurso J. Vajs fotografis per koloraj diapozitivoj belegan naturon kaj partoprenantojn. Post la reveno la sukcesaj suprenirantoj estis tiel ravitaj de la naturo de Liptov-regiono, ke ili decidis la ekskurson organizi ĉiujare komence de la nova jaro kun partopreno de esperantistoj kaj simpatiantoj de la internacia lingvo kaj tiamaniere kunigi turismon kun Esperanto.