Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

2003

1983

La 29-a Poludnica (2011)

2011 Poludnica

(suma raporto)

Dato:  5. - 9. 1. 2011

Suprenira vojdirekto:

El la civito Liptovský Ján (Hotelo Máj) tra skiejo al la montpasejo Rakytovica. De tie al Antaŭ Poludnica kaj al Esperanto-obo kaj al pinto de Poludnica.

Malsuprenira vojdirekto:

Same kiel supreniro.

Sukcese supreniris: (kune 32 personoj el 2 landoj kaj 6 regionoj el Slovakio)

Hungario (1): Veronika Poor,
Liptovský Mikuláš (11): Ivana Bartková, Peter Bielený, Nikola Hliničanová, Andrej Holúbek, Peter Holúbek, Zdeno Jurík, Jana Kamenická, Richard Lehner, Zdenko Misura, Miro Papaj ml., Pavel Procházka, Rastislav Procházka, Jelka Rusinová,  Leon Schnelldorfer, Peter Škuta, Vladimír Škuta st.,  Vladimír Štepánek,  Ján Vajs, Róbert Vajs, Beata Vajsová,
Košice (2): Milan Procházka, Karol Procházka,
Žilina (4): Ľubomír Fajth, Iveta Morgošová, Renáta Staňová, Michal Pisarík,
Bratislava (3): Ľubomíra Gáliková, Mária Minichová, Rozália Molnárová,
Trnava (1): Peter Novotníček,
Galanta (1): Zdeno Procházka.

Aliaj partoprenantoj: (14 esperantistoj)

Slovakio (8): Peter Baláž, Darina Hoffereková, Vladimír Kapala, Eva Lepišová, Katka Nosková, Peter Piar, Rasťo Šarišský, Anna Tomášková,
Litovio (1): Indré Pileckyté,
Ĉeĥio (1): Marek Blahuš,
Francujo (1): Sophia Berlin,
Hispanio (1): Xavi Batlle Espinosa,
Pollando (2): Krystyna Mandrak, Stanislaw Mandrak.

Sume partoprenis: (46 personoj el 7 landoj)

Vetero:

Sub nuboj, sur pinto je eta momento estis sune, varmeco ĉirkaŭ 0 °C, neĝtavolo 40 cm.

Konstruo de Esperanto-obo:

Sume 27 suprenirantoj suprenportis 45,71 kg da ŝtonoj.

 

Nomo

Pezo [kg]

Loko

1.

Škuta, Peter

10,4

Malužina, NT

2.

Papaj, Miroslav

8,7

prímorské oblasti

3.

Škuta, Vladimír st.

7,0

Zugspitze

4.

Vajs, Ján

4,1

Gaizinkalnas

5.

Minichová, Mária

2,0

Kekes, Mauritánia

6.

Jurík, Zdeno

1,7

Liptovský Hrádok - prekážka

7.

Misura, Zdenko

1,6

Rysy, Svätý Jur, Chorvátsko

8.

Bartková, Ivana

1,3

Liptovský Hrádok - prekážka

9.

Procházka, Pavel

1,1

Klín nad Bodrogom, VT

10.

Vajsová, Beata

1,1

piesok zo Sahary

11.

Procházka, Karol

1,0

Gibraltar

12.

Kamenická, Janka

0,6

Čierne more

13.

Procházka, Milan

0,6

Versaille, Paríž, Chionistra

14.

Gáliková, Lubomíra

0,5

Litva - Carnave; potok

15.

Novotníček, Peter

0,5

Butrint

16.

Morgošová, Iveta

0,4

Estónsko, sur Mana Megy, Kubo

17.

Procházka, Rastislav

0,4

krčma Kašiak

18.

Schnelldorfer, Leon

0,4

Ararat, Turecko

19.

Staňová, Renáta

0,4

Cyprus, Malta

20.

Fajth, Ľubomír

0,3

jaskyňa Suplijara (Plitvické jazerá)

21.

Hliničanová, Nikola

0,3

erotické skalky

22.

Lehner, Richard

0,3

Jebeltoupkal

23.

Molnárová, Rozália

0,3

Sutomore, Čierna Hora

24.

Poor, Veronika

0,3

Sulina, Damavand

25.

Holúbek, Andrej

0,2

Dover - guľometné hniezdo

26.

Rusinová, Jelka

0,2

hrad Tematín

27.

Holúbek, Peter

0,01

polodrahokam z Mongolska

 

Sume [kg]:

45,71

 

 

La plej frue naskiĝinta supreniranto:

Vladimír Štepánek (63)

Okazaĵo de la renkontiĝo:

P. Holúbek omaĝe al la rusa vojaĝanto Gleb Travin suprenportis al Poludnica biciklon kune kun la libro en kiu estas priskribita lia vojaĝo ĉirkaŭ Soveta Unio.

 

Honorigoj:

Unue en la historio estis donacitaj honorigoj (DEKJARA KANDELINGO) por suprenirantoj, kiuj supreniris dek kaj pli foje: Vladimír Škuta, kiu atingis 10-an supreniron en la jaro 2006 kaj Iveta Morgošová kiu atingis ĝin en la jaro.

Migrantan pokalon ricevis denove familio Procházka. 

Akompana programo:

  1. Prelegoj pri vojaĝoj: 1. Stanislaw Mandrak (PL) – 14 tagoj en Ĉinio, 2. Iveta Morgošová (SK) – Kipro, 3. Ján Vajs (SK) – Laŭ spuroj de Habanoj, 4. Marek Blahuš (CZ) – IJK kaj UK en Kubo, 5. Vladimír Škuta (SK) – Zugspitze, 6. Peter Baláž (SK) – Londono kaj informoj pri E@I, 7. Indre Pileckyté (LV) – Slovakoj per okuloj de eksterlandano, 8. Katka Nosková (SK) – Tutslovaka renkontiĝo, 9. Renáta Staňová (SK) – Baltaj landoj (La plej altaj montoj de EŬ).

  2. Prelegoj pri E-movado: S. Mandrak pri Pola EM, R. Šarišský pri Slovaka EM, V. Poór pri EM en Suda Britio.

Geografia kvizo: 

Nova programero estis geografia kvizo sub gvido de Marek Blahuš. Partoprenis ĝin 9 partoprenantoj en tri duonfinaloj kaj unu finalo. Demandoj en la kvizo estis el prelegoj, kiuj estis prezentitaj dum la renkotiĝo kaj el geografiaj nomoj.

Rezultoj:

1-a duonfinalo: M. Minichová (venkinto), S. Mandrak, R. Molnárová

2-a duonfinalo: I. Pileckyté (venkinto), Xavi Batlle Espinoza, R.Šarišský 

3-a duonfinalo: P Baláž (venkinto), Ľ. Fajth, P. Novotníček

Finalo: I. Pileckyté (absoluta venkinto), P. Baláž, M. Minichová

Geografia lingva kurso: 

Plua akompana programero estis geografia lingva kurso, kiun preparis Katka Nosková. La kurso havis du lecionojn (ĵaŭdo, vendredo) po 2 lernejhoroj kaj ĉiu leciono finiĝis per eta testo. 

Aliaj programeroj: 

El sporto okazis jaŭde ekskurso (piede, skikure) en Tichá valo kaj vendrede en Žiarska valo. Dum la renkontiĝo vespere la partoprenantoj naĝis kaj saŭnis. Nova sporto en la programo estis rajtado sur kvarradaj motorcikloj. Kelkaj esperantistoj vizitis ĵaŭde posttagmeze koncerton en katolika sanktejo. 

Loĝado kaj manĝado:

estis en la hotelo Poludnica en la civito Liptovský Ján.

Malsanoj:

kelkaj partoprenantoj havis gripon, ĉefe tiuj, kiuj revenis el novjara renkontiĝo de esperantistoj en Germanio.