Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

P&P  PETRÁŠ

P. Petráš - Poludnica

Komence de la jaro 2017 estis solena vernisaĝo de bildekspozicio pri Poludnica de artpentristoj – patro kaj filo el la Galerio P&P PETRÁŠ okaze de la vintra renkontiĝo de esperantistoj – vojaĝantoj kaj turistoj en Kultura domo de la civito Liptovský Ján.

 

Pavel Petráš senioro

P. Petráš - senioro
artpentristo, grafikisto, monumentalisto

Naskiĝis 5. 6. 1931 en Prievidza

Artaj studoj ĉe Ester Šimerová-Martinčeková, M. Štalmach, A. Groma, F. Kráľ kaj V. Mensatoris. Li dediĉas sin al ĉambropentrarto, grafiko kaj monumenta kreado. Li estas portanto de pluraj premioj. Li agadas en Liptovský Mikuláš, kie li havas privatan galerion.

Lando de Liptov-regiono kun siaj grandiozaj montarmasivoj logas percepteman kaj senteman okulon de la artpentristo Pavol Petráš senioro. Li mem asertas, ke en Liptov-regiono oni ne bezonas serĉi motivojn por artpentrado. Ili estas simple ĉie. La artista amo al tiu ĉi parto de la tero senteblas en ĉiu bildo en konvinka bilda figurado de la lando de Liptov-regiono.

 

Pavol Petráš junioro

P. Petráš - junioro
akademia artpentristo, ArtD

Naskiĝis 11. 1. 1964 en Liptovský Mikuláš

Studado: 1983 – 1986 Altlernejo de Pentraj Artoj Bratislava – doc. Rašla, 1986 – 1990 Akademio de Pentraj Artoj Praha – prof. Karmazin, prof. Hodonský, 1997 – 2001 pedagogo en Akademio de Artoj en Banská Bystrica, 2001 – 2003 ASP Varsovio - prof. Dyrzynski, prof. Ptáček, prof. Strent. Li dediĉas sin al ĉambropentrarto kaj portreta pentrarto. Li agadas en Liptovský Mikuláš.

Pavol Petráš junioro dum sia vojo al arto profiliĝis al signifa portretisto, kvankam eĉ pejzaĝpentrado de lia hejma Liptov-regiono ne estas al tiu ĉi ambicia artisto fremda. Ĝi estas markita per komuna determinatoro – kristaligita manuskripto de kreinto kun signoj de forma stilizado, per koloraj kontrastoj de ebenaĵoj kaj klasikaj kompoziciaj rilatoj.