Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Martin Benka kaj Poludnica

M. Benka Martin Benka – Sub Poludnica

Al mondkonataj slovakaj artpentristoj apartenas Martin Benka. Li estis slovaka nacia akademia artpentristo, grafikisto kaj unu el la fondintoj de la moderna slovaka pentroarto. Eminenta artpentristo, kiu serĉis motivojn por siaj bildoj en diversaj regionoj de Slovakio. Al liaj la plej ŝatataj terspacoj apartenis Liptov-regiono. En la jaro 1932 li pentris bildon „Sub Poludnica“, kiun pose-das Liptova galerio de Peter Michal Bohúň. La oleopentraĵo estas alta 63 cm kaj larĝa 73 cm. Fotokopion de la bildo uzis Vladko Surovček por grafika propono de la kovrilpaĝo por la broŝuro „La dua decenio“, en kiu estas priskribita dudekjara historio de la renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj. Kun Esperanto estas ligitaj ankaŭ aliaj verkoj de Martin Benka. Slovakaj esperantistoj posedas grandan portreton de L. L. Zamenhof, kiu nun estas deponita en Slovaka nacia galerio en Martin. Krom tio la artisto desegnis multajn bildojn kun Esperantaj motivoj. En la jaro 2018 ni memoris 130-an datrevenon de naskiĝo de Martin Benka, kiu alvenis al la mondo la 21-an de septembro 1888 en la vilaĝo tiam nomata Kiripolec, nun Kostolište. Jam li estis mondkonata artisto, kiam li esperantistiĝis kiel 59-jaraĝa. Kiel aktiva esperantisto li skribis sian taglibron en Esperanto, kontribuis per artikoloj kaj rakontoj en la jaroj 1951 – 1958 en Esperantisto Slovaka. Maljunaj esperantistoj memoras liajn bildkartojn kun Esperantaj temoj. Li verkis originale kelkajn studojn pri slovaka arto kaj rakontojn, ekz. La akvoguteto, Ruĝaj diantoj, Stranga koncerto. Martin Benka mortis la 28-an de junio 1971 en Malacky.

Martin Benka – 1

Martin Benka – 2

Martin Benka – 3

 

 

 

 

 

 

 

Sur la fotografaĵoj unu kaj du estas deponita portreto de L.L. Zamenhof en la jaro 2000 en Slovaka nacia galerio Martin. Fotis V. Škuta. La fotografaĵo tri estas el la libro Martin Benka – Prvý dizajnér slovenského národného mýtu.

 

K svetoznámym slovenským výtvarným umelcom patrí Martin Benka. Bol slovenským národným akademickým maliarom, grafikom a jedným zo zakladateľov moderného slovenského výtvarného umenia. Vynikajúci maliar, ktorý hľadal motívy na svoje obrazy v rôznych regiónoch Slovenska. K jeho najobľúbenejším krajinkám patril Liptov. V roku 1932 namaľoval obraz „Pod Poludnicou“, ktorý vlastní Liptovská galéria Petra Michala Bohúňa. Olejomaľba je vysoká 63 cm a široká 73 cm. Fotokópiu obrazu použil Vladko Surovček na grafický návrh na obálku brožúrky „La dua decenio“, v ktorej je opísaná dvadsaťročná história stretnutí esperantistov-cestovateľov. S esperantom sú spojené tiež iné diela Martina Benku. Slovenskí esperantisti vlastnia veľký portrét L. L. Zamenhofa, ktorý je deponovaný v Slovenskej národnej galérii v Martine. Okrem toho umelec nakreslil veľa obrázkov s esperantským motívom. V roku 2018 sme si pripomenuli 130. výročie narodenia Martina Benku, ktorý prišiel na svet 21. septembra 1888 v dedine vtedy nazývanej Kiripolec, teraz Kostolište. Bol už svetoznámym umelcom, keď sa stal esperantistom ako 59-ročný. Ako aktívny esperantista písal svoj denník v esperante, prispel článkami a poviedkami v rokoch 1951 – 1958 do časopisu Esperantisto Slovaka. Starší esperantisti si pamätajú jeho pohľadnice s esperantskými témami. Napísal niekoľko originálnych štúdií o slovenskom umení a poviedok, napr. La akvoguteto, Ruĝaj diantoj, Stranga koncerto. Martin Benka zomrel 28. júna 1971 v Malackách.