Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Familia pokalo

Familia pokalo

Laŭ la teorio de memeoj ĉiu generacio devas doni sciojn kaj kulturajn tradiciojn al sekvanta generacio. La vintran renkontiĝon de esperantistoj-vojaĝantoj ofte partoprenadas familianoj, kio estas bona okazo por transpreni esperantajn kutimojn al siaj infanoj kaj nepoj. La plej favora metodo estas travivi komunajn turismajn kaj vojaĝantajn entreprenojn en Esperanta medio. Poludnica estas la plej bona, regula, programriĉa, bunta, interesa, sporta kaj kultura renkontiĝo dum kiu unuopuloj kaj familianoj povas ĉerpi freŝajn informojn pri diversaj vojaĝoj, ekkoni interesajn vojaĝantojn kaj esperantajn turistojn.

La organizantoj de la renkontiĝo decidis ĉiujare taski partoprenon de familioj kaj kiu familio estas la plej nombra, tiu ricevas eterne migrantan „FAMILIAn POKALOn“. Unuafoje la Pokalo estis transdonita en la jaro 2004, kiam okazis 23-a supreniro al Poludnica. Traflugis multaj jaroj kaj al la plej multnombraj familioj apartenas familioj de Procházka, Vajs, Holúbek, Škuta, Kováčik kaj sume estis taksataj 25 familioj. La plej ofta venkita familio estas parencoj de la familio Procházka el la civito Liptovský Ján, kiu dum la ekzisto de la Pokalo registris 55 suprenirojn.

Laŭ reguloj kiel familio estas kalkulitaj personoj, kiuj estas parencoj kaj portas saman familian nomon. Por envicigi familion decidas partopreno dum unua jarkolekto minimume du familianoj. La Pokalon liveras la organizantoj al venkinta familio dum solena vespero, kiam estas taksata fluanta renkontiĝo. Venkinta familio havas rajton ĝis la venonta renkontiĝo havi Pokalon en sia hejmo sur honora loko.