Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Suma raporto

POLUDNICA

en la jaro 2019 okazos la 37-an fojon

Internacia renkontiĝo de vojaĝantoj-esperantistoj

 

  1. Enkonduko

    Poludnica estas monto en Malaltaj Tatroj en Slovakio. Ĝi estas alta 1 549 m super la maro. El geografia vidpunkto Poludnica estas fino de norden celanta montdorso. Laŭ ĝi esperantistoj nomas la tradician vintran renkontiĝon de esperantistoj–vojaĝantoj kaj turistoj ekde la jaro 1983. La kuranta kvara jardeko de la renkontiĝoj jam havas internacian karakteron kun riĉa kelktaga programo, kie krom turismaj programeroj estas pluraj sportaj aktivecoj, prelegoj pri vojaĝoj el la tuta mondo kaj informoj pri praktikaj scioj de vojaĝantoj.

  1. Dato:  3.  6. januaro 2019

  2. Ĉeftemo:  E S P E R A N T I S T O J  -  V O J A Ĝ I N T O J

  3. Loko: Villa VICTORIA, vilaĝo Liptovský Ján

    Malaltaj Tatroj, Liptov-regiono, Slovakio

    Vidu mapojn de Slovakio, Liptov-regiono, civito Liptovský Ján kaj ttt-paĝo:

    http://www.villavictoria.sk/

  4. Programo:

    Vintra turisma ekskurso (Babky 1 566 m en Okcidentaj Tatroj)
    Esperantistoj-vojaĝantoj (prelegoj)
    Prelegoj pri vojaĝoj el la tuta mondo
    Fotoekspozicio kaj filmetoj pri vojaĝoj
    Geografia konkurso kaj instruado
    Naĝado en termala baseno, saŭno
    Skikurado kaj skiado
    Supreniro al Poludnica, konstruo de E-obo
    Amuziĝo
    Novaj aktivecoj en Esperanto

  5. Kontaktoj kaj informoj:

    Per interneto: sur paĝo www.poludnica.esperanto.sk
    Retpoŝte: poludnica83 ĉe gmail.com
    Per poŝte: Liptova Esperanto-klubo, Školská ul. 4, 031 01 Liptovský Mikuláš

  6. Aliĝilo:

    estas sur la paĝo www.poludnica.esperanto.sk

  7. Aliĝkotizo kaj aliĝdatoj:

    Aliĝkotizo: ĝis la 30-a de novembro 2018 10,- €, poste 15,- €.

    Atentu, ke la aliĝo validas nur post la pago de aliĝkotizo.

    Pagmanieroj:


    Fio banka: IBAN SK67 8330 0000 0025 0016 0501, BIC/SWIFT-kodo estas FIOZSKBAXXX

    (Ĉe la pagoj de eksterlando al banko-konto bonvolu aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagos vi kiel sendanto, alikaze dum la aranĝo ni devos repostuli de vi la sumon, deprenitan de la sendita mono).

    Rimarkoj: Ĉe sendado de mono en la kampo "Mesaĝo por ricevonto" bonvolu skribi "Poludnica 2019 kaj via nomo".

  8. Loĝado kaj manĝado

    Kostoj por la partoprenantoj estas 15,- € por unu persono kaj unu lito (inkluzivas ankaŭ lokan takson). Manĝado kostas: matenmanĝo – 5,- €     tagmanĝo – 5,- €      vespermanĝo – 5,- €.

    La mendo estos akceptita post pago de 50% de antaŭpago. Atenton - Post la 30-an de novembro 2018 ne estos garantiita loĝado kaj prezoj !!!