Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Biciklado laŭ la rivero Bečva, 25.8.2018

2018 Bečva

Mateno de la tago ne estis por biciklado tro favora, ĉar venis pluvo, sed ĝia denseco ne estis forta kaj ni havis eblecon renkontiĝi kaj bicikli. Dum la pluvo ni vizitis urbon Valašské Meziříčí, kie estas riparita kastelo kaj ankaŭ urboplaco aspektas bone. Poste ni ekkomencis nian bicikladon ĉe la kunfluejo de riveroj Bečva de Rožnov kaj Bečva de Vsetín. Ĉi tie finiĝis pluvo kaj vetero por biciklado pliboniĝis. En Hustopeče ni povis admiri nove riparitan kastelon kaj interesan preĝejon. Ĉe la urbeto troviĝas ankaŭ ripozejo Lagoj de Hustopeče. Alia interesaĵo atendis nin en najbara vilaĝo Skalička. Venta muelejo konstruita en la jaro 1820, sed transportita en Skalička en la jaro 1850. Ĝis nun estas kapabla mueli. Proksime ni trovis gastejon.

Post refreŝado ni veturis malsupren al banloko Teplice nad Bečvou, kie krom mineralfontoj kaj bandomoj estas interesaj du lokoj. Tiel nomata Karsto de Hranice ne estas granda, sed interesa. Unua interesaĵo estas Aragonitaj grotoj, kiuj estis kreitaj per mineralkavo de malsupro supren.

Dua interesaĵo estas Abismo de Hranice, kie ĝis nun esploristoj atingis profundon – 404 m. La plej granda parto de la abismo estas sub akvo kaj videbla (seka) parto estas profunda 69 m. De tie ni biciklis al la urbo Hranice, kie ili havas kastelon, uzitan kiel urbodomo kun vitrita korto. Hranice, nun bela urbo, estis fama pro Armean akademion. Sekvaj interesaĵoj estis teknikaj kaj fervojaj. Multe da amuzigis nin vizito de forlasita fervoja tunelo ĉe Slavíč, kiun ni traveturis. Proksime de la tunelo troviĝas alia fervoja interesaĵo. Viadukto de Jezernice, konstruita en la jaro 1846, kiu estas nokte prilumigita. Poste ni revenis al la rivero Bečva kaj trovis ponteton, kiu estis dum granda inundo en la jaro 1997 tute detruita. Por ni esperantistoj estas tre interesa, ke riparo de la ponteto estis subtenita de nederlanda urbo Voorburg, kie lokaj esperantistoj havis tre bonaj rilatoj kun esperantistoj el Hranice. Dank´al esperantistoj el du urboj staras ĉi tie nova bela ponteto kaj ni povis uzi ĝin.

Bicikla pado daŭre gvidis nin sub la burgo Helfštýn, kie estis festo de forĝistoj kaj proksimiĝis nin al nia celo - simpatia urbo Lipník nad Bečvou. Ni ĝojatendas venontan jaron, kiam ni renkontiĝos je alia loko.

Ladislav Hakl