Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

2003

1983

La 21-a Poludnica (2003)

(suma raporto)

Dato:  3. - 5. 1. 2004

Suprenira vojdirekto:

El la civito Liptovský Ján de la hotelo Ďumbier tra skiejo al Iľanovo tra la valo Iľanovská al la montpasejo Rakytovica. De tie al antaŭpinto al Esperanto-obo kaj al la pinto de Poludnica.

Malsuprenira vojdirekto:

Malsupreniro laŭ la sama vojo.

La supreniron partoprenis: (kune 16 personoj)

Banská Bystrica (1): Magda Ďuranová, 
Košice (1): Zdeno Procházka,
Kysucké Nové Mesto (1): Miroslav Valášek,
Liptovský Mikuláš (10): Peter Holúbek, Zdeno Jurík, Ján Kresák, Pavel Procházka, Rastislav Procházka, Eva Procházková, Dáška Sliacka, Vladimír Škuta s., Ján Vajs, Beata Vajsová,
Poprad (1): Marián Šturcel, 
Žilina (2): Jaroslav Mikulovský, Jana Mitašová.

Ceteraj partoprenantoj: (kune 5 personoj)

Zuzka Mikulášová, Lucia a Michal Mikulovský, Vladko Surovček, Róbert Vajs.

Vetero:

Nebulo kun pluveto kaj frosto. En la valo tre glite. En supraj partoj freŝa neĝtavolo, sub kiu estis glacitavolo. Sur la pinto estis maldensiĝanta nebulo tra kiu estis videbla suno. Temperaturo sub nulo.

Konstruo de Esperanto-obo:

Sume estis suprenportita 45,80 kg da ŝtonoj. 

La plej pezan ŝtonon suprenportis Miroslav Valášek – 24,00 kg el Kysuca pordego. Pri nova rekordo kun la pezo de la ŝtono 28,00 kg el Norda kabo provis Jaroslav Mikulovský, sed jam en malsupra parto de skiejo li kapitulacis. J. Vajs suprenportis 11,00 kg el bulgara Bajkalo, V. Škuta s. el Dachstein (3 005 m) kaj el Liptovská Kokava (8,50 kg), Zdeno Jurík serion da ŝtonoj el Nederlando, Germanio kaj montopinto Slavkovský štít (1,80 kg), M. Šturcel el Vezuvio – 0,30 kg, P. Holúbek el la lago Ĥuvsgul kaj duonjuvelŝtonon el la dezerto Gobi (0,05 kg), P. Procházka rompopecon el Romia domaro apud Nikopolo, R. Procházka la ŝtoneton el la rivereto Štiavnica – 0,05 kg.

La plej juna partoprenanto:

Rasťo Procházka

La plej maljuna partoprenanto:

Miroslav Valášek

Akompana programo:

Prelegoj

1.Marián Šturcel - Vojaĝinto Milan Zvara, 2. Miroslav Valášek - Danubo en Serbio kaj Bulgario, 3. Peter Holúbek - Ekspedicio AGUJ 2002.

Sporto:

Tuj post malsupreniro el Poludnica la plej granda parto de partoprenantoj vizitis subtegmentan basenon kun mineralakvo kaj saŭno. Dimanĉe supreniris al Ohnište kaj Slemä P. Holúbek, M. Valášek kaj J. Vajs.

Loĝado:

Ĉiuj partoprenantoj loĝis en la hotelo Poludnica, kie okazis ankaŭ prelegoj.

Manĝaĵo:

La partoprenantoj eluzis siajn proprajn provizojn. En sabato vespere estis komuna vespermanĝo en la hotelo Poludnica.

Traŭmo:

Dum malsupreniro apud la montara kabano Štiavnica rompis sian kruron Dáška Sliacka.