Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Kriváň

2016 Kriváň

De tempo al tempo esperantistoj supreniradas al slovaka nacia montopinto Kriváň (2 494 m s.m.) en la montaro Altaj Tatroj. Supreniro la 27-a de aŭgusto 2016 estis eksterordinara, ĉar ĝi havis internacian karakteron. Sume ĝin partoprenis 16 turistoj el 6 landoj: Aŭstrio – Silvia Koller, Britujo - Michael Dubery, Ruslando – Iľja Gnusarev, Ĉeĥio – Maria Pilková, Pollando – Dorota Rodzianko, Francio – Matthieu Desplantes kaj hejmanoj Ľubomír Trnka (BA), Peter kaj Jozef Baláž (PE), Janka Kostolná, Adriana Albertová, Anna Urbanová, Renata Staňová (ĉiuj el ZA), Beata Vajsová, Peter Rybín, Ján Vajs (ĉiuj el LM).

Komenco de la supreniro estis post la 8-a horo en la parkejo apud la forbrulejo de la kabano Važecká chata. La kabano estis en historio du foje forbruligita: de germanaj faŝistoj en septembro 1944 kaj en marto 1999. Sur la parkejo estis multaj aŭtomobiloj, paralele estis organizita supreniro de slovaka armeo. Ni paŝis apud arbarista domo en domgrupo Tri Studničky, kie ni faris la lastan komunan fotografaĵon. De tie ĉiuj partoprenantoj supreniris laŭ siaj fortoj. Rezulto estis, ke post du horoj jam diferenco inter la unua kaj lasta supreniranto estis granda. Sur la pinto ni alvenadis dum unu kaj duonhoro. Du partoprenantoj atingis nur la montpasejon Daxnerovo sedlo (2 322 m). Aliaj restis sur la pinto de la 13-a horo ĝis la 14.30. Vetero estis ekstreme bona – suno kaj sen vento. Kompreneble, ke bonaj kondiĉoj kaŭzis grandan kvanton da turistoj. Vojetoj sur la deklivoj de Kriváň aspektis kiel urba promenado. Antaŭ la tagmezo helikoptero de montara savservo transportis virinon kun rompita kruro. Sur la pinto estis agrabla atmosfero. Homoj manĝis, trinkis kaj babiladis. Elrigardo estis fascina. Oni povis vidi ne nur pintojn en Altaj Tatroj, sed najbarajn kaj malproksimajn montarojn en Slovakio kaj Pollando. Apud pinta kruco estis granda kvanto da homoj, kiuj deziris fotografi. Esperanta grupo sukcesis kaj fotografis sin apud la kruco kaj kun la fono de la valeto Nefcerka kun altmontaraj lagoj Terianske plesá.

Esperantistoj malsupreniris per alia vojeto. Ĝis Kriváňsky žľab ĝi estis sama kiel suprenira, sed de tie ili malsupreniris al la altmontara lago Jamské pleso kaj per Tatra turisma magistralo ili revenis al la parkejo. La vojeto estis longa kaj la partoprenintojn turmentis soifo. Lastaj esperantistoj revenis preskaŭ nokte, ili estis tute elĉerpitaj. Por kelkaj el ili la supreniro estis la unua granda turisma aventuro en la vivo kaj eble la lasta. Vere turismo je unua rigardo aspektas kiel facila sporto, sed reale ĝi estas kiel aliaj sportoj. Ofte krom fizikaj fortoj mankas al novbakitaj turistoj volo kaj kapablo superi sian komfortecon.

Ĉiukaze la supreniro estis sukcesa kaj dum la paŝado elkreskis ideo, ke dum venonta vizito de Kriváň, ni observos el la pinto sunleviĝon. Eventualaj interesontoj pri realigo de tiu ĉi ideo povas aliĝi tuj.

J. Vajs