Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

2018

2017

Demando por monato en la jaro 2018

nomo

familio

loko

I.

II.

III.

IV.

V.

VI.

VII.

VIII.

IX.

X.

XI.

XII.

sume

vico

Peter

Piar

L. Mikuláš

J

mbr

J

J

mfr

J

 

J

J

 

mbr

 

9

 

Peter

Rybín

L. Mikuláš

J

mbr

 

 

J

 

J

 

 

 

 

 

4

 

Eva

Lepišová

L. Mikuláš

J

J

 

J

 

J

mbr

J

J

 

J

 

8

III.

Teresa

Pomorská

Wroclaw, PL

J

J

 

 

 

J

 

 

 

 

 

 

3

 

Mária

Pilková

Jihlava, CZ

J

J

J

J

J

J

mbr

J

J

J

J

J

12

I.

Ginka

Dilova

Bulgario

J

 

 

 

 

J

 

 

 

 

 

 

2

 

Karel

Votoček

Štetí, CZ

J

J

J

J

 

J

mbr

J

J

J

J

J

11

II.

Renáta

Staňová

Žilina

 

J

 

 

 

J

J

 

 

 

J

 

4

 

Vladimír

Škuta

L. Hrádok

 

J

J

J

J

J

mbr

J

 

 

 

 

7

 

Pavol

Petrík

Pečovská Nová Ves

 

J

J

 

 

 

 

 

 

 

 

 

2

 

Tibor

Kepencay

Dunajská Lúžna

 

J

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

1

 

Pavol

Procházka

L. Ján

 

mbr

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

1

 

Miroslav

Papaj

L. Porúbka

 

 

J

J

J

 

 

 

 

 

 

 

3

 

Mária

Minichová

Bratislava

 

 

J

J

 

 

 

 

 

 

 

 

2

 

Adam

Wilkus

Krakovo, PL

 

 

mbr

 

 

 

J

J

J

 

 

 

4

 

Anna

Urbanová

Žilina

 

 

 

J

 

 

 

 

 

 

 

 

1

 

Zuzana

Pichnarčíková

Poprad

 

 

 

 

 

J

 

J

 

 

 

 

2

 

Rozália

Molnárová

Bratislava

 

 

 

 

 

 

mbr

 

 

 

 

 

1

 

Magdaléna

Feifičová

Žilina

 

 

 

 

 

 

mbr

 

 

 

 

 

1

 

 

 

Kune

7

11

8

8

5

9

9

7

5

2

5

2

78

 

Klarigoj:

J – bona respondo

J – monata venkinto

mbr – malbona respondo

mfr – bona sed malfrua respondo

 

En                              2017                2018

Partoprenis                  20                   19

El landoj                      5                     4

Sendis respondojn       89                   78

 

Dum la dua duono de ĉiu monato estos aperigita demando, kiu rilatos al agadoj de vojaĝantoj kaj turistoj, pri kiuj estas sur la ttt-paĝo www.poludnica.esperanto.sk raportoj kaj fotogalerioj. Se vi konas ĝustan respondon, sendu ĝin ĝis la fino de la monato al la retadreso poludnica83(heliko)gmail(punkto)com kune kun via nomo kaj via retadreso. Ĉiuj, kiuj ĝuste respondos, estos envicigitaj al lotumado kaj venkinto ricevos premion.

Decembro 2018

La unua supreniro al la monto Poludnica okazis en la jaro 1983. La supreniron partoprenis kvin personoj.

Demando:
Kiuj ili estis? Nomu ilin!

Ĝusta respondo:
En la jaro 1983 partoprenis la supreniron Mária Hečková-Paukovčeková, Ľubomír Hrča, Dana Pokorná, Beata Vajsová kaj Ján Vajs.

Ĝis fino de decembro 2018 respondis nur 2 esperantistoj: Mária Pilková kaj Karel Votoček.

Venkinto:
Organizantoj decidis, ke ambaŭ estos venkintoj.

Novembro 2018

En januaro 2019 okazos la renkontiĝo „Poludnica“ la 37-fojon. Unu el la ĉefaj programeroj de la renkontiĝo estas la supreniro al la monto Poludnica, pri kio vi povas vidi statistikon. Pro malbonaj kondiĉoj la supreniro ne okazis ĉiu foje.

Demando:
Kiom da fojoj ĝis nun oni sukcesis supreniri al la monto Poludnica dum la renkontiĝo „Poludnica“?

Ĝusta respondo:
Al la montopinto Poludnica oni sukcesis supreniri 35 foje.

Ĝis fino de novembro 2018 respondis 5 esperantistoj el kiuj ĝuste respondis: Karel Votoček, Mária Pilková, Renáta Staňová, Eva Lepišová.

Venkinto:
El ĝustaj respondoj estis lotumita kiel venkinto Renáta Staňová.

Oktobro 2018

En la jaro 2004 okazis la 22-a renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj. En la programo estis envicigitaj prelegoj. En la fotogalerio estas portretoj de kelkaj el ili, sed mankas fotografaĵo de mondkonata esperantisto, kiu prelegis pri PETVETURADO.

Demando:
Kiu el prelegantoj prelegis pri PETVETURADO?

Ĝusta respondo:
Pri petveturado prelegis Martin Minich.

Ĝis fino de oktobro 2018 ĝuste respondis nur du esperantistoj: Maria Pilková kaj Karel Votoček.

Venkinto:
El ĝustaj respondoj estis lotumita kiel venkinto Karel Votoček.

Septembro 2018

En la rubriko „Interesaĵoj“ de la hejmpaĝo de Poludnica estas priskribita Esperanto-obo. En aŭgusta demando esperantistoj respondis pri Miroslav Papaj, kiu suprenportis la plej pezan ŝtonon. Krom slovakoj suprenportadas ŝtonojn al Esperanto-obo sur la monto Poludnica ankaŭ eksterlandanoj. Ofte ili alportadas ŝtonojn el interesaj lokoj.

Demando:
Kiu el eksterlandanoj suprenportis, kiam (jaro kaj jarkolekto) kaj kiom kilograman, la plej grandan ŝtonon al Esperanto-obo?

Ĝusta respondo:
El eksterlandanoj tenas rekordon 7,20 kg Mikaelo Ždanov el Ukrainio el la jaro 2009 (dudek sepa jarkolekto).

Ĝis fino de septembro 2018 ĝuste respondis: Adam Wilkus, Mária Pilková, Eva Lepišová, Peter Piar, Karel Votoček.

Venkinto:
El ĝustaj respondoj estis lotumita kiel venkinto Mária Pilková, kiu ricevos ricevos libron pri la urbo Liptovský Mikuláš.

Aŭgusto 2018

De la jaro 1994 suprenirantoj al la monto Poludnica konstruas Esperanto-obon. Ĝis nun estas suprenportitaj ŝtonoj el ĉiuj kontinentoj kaj el diversaj anguloj de la mondo. Ĉiuj ŝtonoj estas registritaj, inter ili ankaŭ la plej peza ŝtono en la tuta historio de la supreniroj.

Demando:
Kiu suprenportis, kiam kaj kiom kilograman, la plej grandan ŝtonon al Esperanto-obo?

Ĝusta respondo:
La plej pezan ŝtonon 25 kilograman suprenportis Miroslav Papaj en la jaro 2007.

Ĝis fino de aŭgusto 2018 ĝuste respondis: Adam Wilkus, Peter Piar, Eva Lepišová, Vladimír Škuta, Mária Pilková, Karel Votoček, Zuzana Pichnarčíková.

Venkinto:
El ĝustaj respondoj estis lotumita kiel venkinto Zuzana Pichnarčíková, kiu ricevos broŝuron pri slovakaj plejoj.

Julio 2018

Oni diras, ke Liptov-regiono estas koro de Slovakio. Ĉiujare estas en Liptov-regiono organizitaj renkontiĝoj de Esperantistoj sur diversaj niveloj, ĉu naciaj, ĉu internaciaj. La regiono gastigis ankaŭ dufoje Someran Esperantan Studadon (SES). Kadre de SES la partoprenantoj supreniris al la monto Poludnica.

Malfacila demando:
En kiuj jaroj kadre de SES la partoprenantoj supreniris al la montopinto Poludnica?

Ĝusta respondo:
2007 kaj 2018. Unua SES okazis en la jaro 2007 en la hotelo Esperanto en la vilaĝo Pribylina kaj en la jaro 2018 denove okazis SES en Liptov-regiono. En programoj de ambaŭ SES-oj estis supreniro al la monto Poludnica.

Ĝis fino de julio 2018 sendis respondojn jenaj 9 esperantistoj: Peter Rybín, Karel Votoček, Adam Wilkus, Vladimír Škuta, Eva Lepišová, Mária Pilková, Molnárová Rozália, Magdaléna Feifičová, Renáta Staňová.
El ili ĝuste respondis: Peter Rybín, Adam Wilkus, Renáta Staňová.

Venkinto:
Adam Wilkus, kiu ricevos specialan premion – senpagan loĝadon dum la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj POLUDNICA 2019.

Junio 2018

Programo de la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj enhavas kulturan programeron. Dum du jarkolektoj amuzigis la partoprenantojn la folklora grupo „POLUDNICA“ el la vilaĝo Závažná Poruba, pri kiu estas artikoleto en la rubriko „Kulturo“.

Demando:
En kiuj jaroj (jarkolektoj) la folklora grupo POLUDNICA prezentis sian programon antaŭ esperantistoj-vojaĝantoj?

Ĝusta respondo:
La folklora grupo Poludnica du foje prezentis sian programon en la jaro 2007 (25-a jarkolekto) kaj en la jar 2016 (34-a jarkolekto).

Ĝuste respondis: Teresa Pomorska, Eva Lepišová, Karel Votoček, Peter Piar, Renáta Staňová, Ginka Dilova, Mária Pilková, Vladimír Škuta, Zuzana Pichnarčíková.

Venkinto:
Eva Lepišová.

Majo 2018

En Esperantisto Slovaka numero 1/2018 estas du artikoloj pri Poludnica.

Demando:
Kiuj estas la aŭtoroj de la artikoloj pri Poludnica en Esperantisto Slovaka numero 1/2018?

Ĝusta respondo:
Aŭtoroj de la artikoloj estas J. V. Habán kaj Mária Václavjaková.

Ĝuste respondis: Peter Rybín, Miroslav Papaj, Vladimír Škuta kaj Mária Pilková. Ĝuste, sed malfrue, respondis Peter Piar.

Venkinto:
Vladimír Škuta.

Aprilo 2018

En la jaro 2005 supreniris sur Poludnica la plej granda kvanto de partoprenantoj - 51. Sur antaŭpinto estis farita fotografaĵo en kiu ne estas ĉiuj suprenirantoj.

Matematika demando:
Kiom da suprenirantoj estis sur la komuna fotografaĵo (bildo en fotogalerio № 19)?

Ĝusta respondo:
Sur la fotografaĵo estas 41 suprenirantoj.

Ĝuste respondis: Mária Minichová, Vladimír Škuta, Anna Urbanová, Peter Piar, Eva Lepišová, Miroslav Papaj, Mária Pilková, Karel Votoček.

Venkinto:
Peter Piar.

Marto 2018

De la jaro 1994 (12-a supreniro al Poludnica) la partoprenantoj konstruas Esperanto-obon, kiu estas simbolo de Esperanto-movado. En ŝtono, kiun supreniranta partoprenanto portos sur Poludnica, estas simbolo de lia-ŝia kontribuaĵo favore al Esperanto. En la jaro 2018 suprenportis 23 partoprenantoj 18,447 kg da ŝtonoj el 16 landoj.

Demando:
Kiu el suprenirantoj en la jaro 2018 suprenportis la malpezan ŝtonon kaj el kiu loko en la mondo ĝi estis?

Ĝusta respondo:
En la jaro 2018 malpezan ŝtonon suprenportis Peter Holúbek el Rusio (Oĥotska maro).

Respondis 8 esperantistoj el kiu 7 estis ĝustaj: Karel Votoček, Vladimír Škuta, Miroslav Papaj, Peter Piar, Pavol Petrík, Mária Pilková, Mária Minichová. La malfrua respondo estis malbona.

Venkinto:
Miroslav Papaj, kiu ricevos lernolibron de Esperanto.

Februaro 2018

Pri Poludnica 2018 alportis informojn kiel la unua mondkonata gazeto La Ondo de Esperanto (LOdE) en la numero 2/2018 (Lo 280). Krom la artikolo estas uzita por titolpaĝo fotografaĵo de unu el montopintoj el Altaj Tatroj, kiu atingas altecon 2547,2 m s.m.

Demando:
Kia estas nomo de la pinto sur kovrilpaĝo de LOdE, numero 2/2018?

Ĝusta respondo:
Monto VYSOKÁ.

Ĝis la fino de februaro 2018 respondis 11 esperantistoj, el kiuj ĝuste respondis 8: Renáta Staňová, Vladimír Škuta, Karel Votoček, Teresa Pomorská, Eva Lepišová, Pavol Petrík, Mária Pilková, Tibor Kepencay.

Venkinto:
Karel Votoček, kiu kiel premio ricevos 50% rabaton por loĝado dum Poludnica 2018.

Januaro 2018

Komence de la januaro 2018 okazis jam 36-a renkontiĝo de Eo-vojaĝantoj, kiun partoprenis multaj esperantistoj kaj simpatiantoj el Slovakio kaj kelkaj eksterlandanoj.

Demando:
Kiom da personoj partoprenis la programon de la 36-a Poludnica, el kiuj landoj kaj slovakaj regionoj?

Ĝusta respondo:
Partoprenis 68 personoj el 6 landoj (Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Germanio, Hungario, Ruslando). Slovakoj estis el 10 regionoj.

Ĝis la fino de januaro 2018 ĝuste respondis 7 esperantistoj: Peter Piar, Peter Rybín, Eva Lepišová, Teresa Pomorská, Mária Pilková, Ginka Dilova, Karel Votoček.

Venkinto:
Teresa Pomorská.