Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

La 40-a Poludnica (2022)

(suma raporto)

Dato:  8. 1. 2022 (sabato)

Supreniro dediĉita al memoro de Ján Vajs (*1953 - †2021)

..................................................................................

Partoprenantoj, kiuj grimpis sur la montopinto de Poludnica (de 5 landoj: Slovakio, Ruslando, Pollando, Francio, USA):
  1. Beata Vajsová
  2. Roman Vajs (+ hundo)
  3. Barborka Vajsová
  4. Sáška Vajsová
  5. Riško Vajs – La plej-juna partoprenanto
  6. Gabika Vajsová
  7. Vierka Kozáková
  8. Anna Bobková
  9. Ľubomír Fajth
  10. Adriána Albertová
  11. Mária Minichová
  12. Hanka Urbanová
  13. Janka Kostolná
  14. Darija Slonova (Ruslando)
  15. Lukas Riviere (Francio)
  16. Adam Wilkus (Pollando)
  17. Peter Holba
  18. Peter Baláž
  19. Terezka Holúbeková
  20. K. Slaninková
  21. Tyler Sampson (USA)
  22. Nadežda Holúbeková
  23. Miroslav Papaj
  24. Alfréd Gresch
  25. Zdenko Jurík
  26. Peter Holúbek
  27. Miroslav Kováčik
  28. Igor Staník
  29. Juraj Oravec (+ hundo)
  30. Renata Staňová
  31. Martina Barbieriková
  32. Miško Vrbičan – La plej-juna partoprenanto
  33. Jana Perusch
  34. Peter Orvoš
  35. Janette Garabášová – Villa Victotia
  36. Jozef Kralovič + 4 (Stará Turá – Ili nur aliĝis al nia grupo)
Partoprenantoj de agado, kiuj sur la montopinto de Poludnica ne grimpis:
  1. Dorotka Rodzienko (Pollando)
  2. Ivan Demovič
  3. Vladimír Škuta
  4. Mária Škutová
  5. Juraj Gondžúr
  6. Miroslav Valášek
  7. Peter Rybín
  8. Eva Lepišová
  9. Peter Piar
  10. Dušan Pavella
  11. Katka Holbová
  12. Pavol Procházka
Homoj, kiuj volus partopreni, sed ne eblis (malsano ktp. - pardonpetis):
  1. Petr Chrdle (Ĉeĥio)
  2. Mária Pilková (Ĉeĥio)
  3. Rozália Molnárová
  4. Tibor Kepencay


19.12.2021

La 40-a Poludnica 2022

Supreniro dediĉita al memoro de Ján Vajs (*1953 - †2021).

SKEF, kunlabore kun LEK elkore invitas ĉiujn Esperantistojn al la jubilea 40-a “Poludnica”. La evento estas dediĉita al la memoro de ties fondinto kaj “spirita patro” Ján Vajs, kiu subite forpasis en 2021. Ne certas, ĉu ankoraŭ okazos ontaj “Poludnica” – des pli eluzu la ŝancon veni por tiu ĉi, jubilea! La ĉefa programo estos sabata supreniro al la monto Poludnica, tamen ja ni elkore invitas partopreni la tutan programon kaj ĉeesti ĉu ekde la 6a, aŭ almenaŭ ekde la 7a de januaro.

Adreso de la ejo:
Villa Victoria
Ulica pod Hrádkom 278/1
032 03 Liptovský Ján
Slovakio

....................................................................

Provizora programo: (kelkaj programeroj estos precizigotaj kaj aktualigitaj ĉi tie dum sekvaj tagoj)

6.1. (ĵaŭdo)
Ekde 13:00 – alvenado, enloĝiĝo
15:00 - Promeno tra la civito Liptovský Ján (kun vizito de la elrigard-turo “Svätojánska rozhľadňa, publika ekstera termala akvofonto “Kaďa”...)
17:00 – 18:00 – Tablo-ludoj
18:00 – 19:00 – vespermanĝo
19:00 – Instaligo de privojaĝa fotoekspozicio
19:30-20:00 – Film-dokumento pri Poludnica 2021 kun subtekstoj en Esperanto (Peter Rybín - LEK)
20:00 - Kantiga ateliero kun gitaro (M.Minichová)
20:30 - ... - Libera vespero (babilado kun taso da varma vino, medo)

7.1. (vendredo)
7:30-8:30 matenmanĝo
9:30 – 11:30 Vizito de Stanišovská kaverno
11:30 – 12:30 – libera tempo
12:30 – 13:30 – tagmanĝo
13:30 – 15:00 – Vizito de muzeo “Mincovníčkovo”
15:00 – 16:00 – libera tempo
16:00 – 17:00 – Naĝado en la publika termal-fonto “Kaďa”
17:00 – 18:00 – Rememoro pri J.Vajs (mallongaj kontribuoj de partoprenantoj)
18:00 – 19:00 – vespermanĝo
19:00-19:30 – Krono de Balkanaj montoj - Kompletigo de vojaĝo, okazinta antaŭ kelkaj jaroj kune kun slovakaj kaj ĉeĥa geesperantistoj, organizita de Jano Vajs, al Olimpo en Greklando kaj Rila montaro en Bulgario. (Adam Wilkus, PL)
19:30-20:00 – Film-dokumento pri la krozo per boato kun Johano Blanka en 2020 esperante (Peter Rybín - LEK). Ĉar pro la kopirajto de muziko uzata en ĉi tiu filmo la liĝilo ne funkcias, se vi volas spekti ĝin, serĉu La Krozo en tiu-ĉi YouTube-filmlisto de LEK.
20:00 – ... – Libera vespero (babilado kun taso da varma vino, medo)

8.1. (sabato)
7:30-8:30 - matenmanĝo
8:30 – Supreniro al Poludnica (renkontiĝo ĉe “Strachanovka”, atendo de buso de L.Mikuláš kun lokuloj – sekve komuna supreniro)
16:00 – reveno de Poludnica
17:00 – Rememoro pri J.Vajs (mallongaj kontribuoj de partoprenantoj)
17:30 – Vagado tra montaro - interalie pri Krono de Polaj Montoj, menciante pri Krono de Eŭropunio (Adam Wilkus, PL)
18:00 – vespermanĝo
19:00 – Film-dokumento pri la supreniro sur Gerlach kun Johano Blanka en 2020 slovake (Peter Rybín - LEK)
19:30 – 20:00 – Vojaĝa kvizo
20:00 - Kantiga ateliero kun gitaro (M.Minichová)
20:30 - ... - Libera vespero (babilado kun taso da varma vino, medo)

9.1. (dimanĉo)
7:30-8:30 – matenmanĝo
9:30 – 11:00 prelegoj pri vojaĝoj:
9:30-10:00 - Diferenco inter Slovakio kaj okcidenta parto de rusa Siberio kadre de turisma kulturo (Daria Slonova, RU)
     10:00-10:30 – ... (precizigota)
     10:30-11:00 – ... (precizigota)
11:00 – 11:30 kafopaŭzo
11:30 – 12:30 Planoj por vojaĝoj 2022, turisma kalendaro (UK, IJK, aliaj)
12:30-13:30 tagmanĝo
13:30 – ... forveturo

Rim.: Dum la aranĝo funkcios eta libroservo kun elektitaj varoj. Se vi deziras aĉeti konkretan varon (libron, ĉemizon...), bv. konsulti la retejon www.espero.sk/eo aŭ ankaŭ: https://mendu.ikso.net. Vi povas sekve skribi al “mendoj@ikso.net” kaj antaŭmendi varon – kiun ni kunportus al vi rekte al la aranĝo (krom ekhavi precizan varon, kiun vi deziras, vi tiel ankaŭ ŝparos sendokostojn).

PS1: La programo estas nia propono al vi – plurajn partojn eblas adapti laŭ la deziroj de partoprenantoj kaj/aŭ vetero. Surloke estos pluraj ebloj kiel pasigi tempon, ne sentu vin do puŝataj sekvi strikte ĉi-proponon.

PS2: Jam tradicie okazos ankaŭ pezado de ŝtonoj kaj ilia suprenportado al Poludnica (por kunkonstrui la “Esperanto-obon”). Vi do estas bonvenaj kunporti iun raran, interesan ŝtonon, ekz. de iu via antaŭa vojaĝo aŭ de unika loko).

PS3: Al Ján Vajs (fondinto de la aranĝo Poludnica) estis dediĉita ankaŭ eksterordinara numero de “Esperantisto Slovaka 2021” – vi povas elŝuti kaj legi ĝin senpage ĉi tie.

....................................................................

Kovim-reguloj
Laŭ la nuna regularo de la slovaka registaro pri la pandemio validas jenaj kondiĉoj, por povi tranokti en la de ni proponata ejo:

Rim.: por eviti eblajn problemojn ni forte rekomendas mendi “altmontaran asekuron” – kiu kovrus ankaŭ la laŭbezonan sanservon en la montoj.

....................................................................

Kotizoj (en eŭroj)

Partoprenkotizo: 5,- EUR (simbola kotizo por kovri la plej esencajn kostojn)

Tranokto:
2-lita ĉambro: 20,- EUR/nokto
3-lita ĉambro: 18,- EUR/nokto
4-lita ĉambro: 16,- EUR/nokto

Manĝoj:
Matenmanĝo: 6,-
Tagmanĝo: 7,-
Vespermanĝo: 7,-
(En aliĝilo eblas mendi unuopajn manĝojn, aŭ eĉ ne mendi entute)

....................................................................

Aliĝilo Por veni al Poludnica 2022 ni petas vin registriĝi kaj plenigi jenan aliĝilon al Poludnica 2022:

https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfW9QBug0GPeYd19DEvZOr_HFiGIC8TNIm95itYkktA8k6n6w/viewform

....................................................................

Kontakto:
Peter Baláž
tel.: 00421 902-20-33-69
rete: peter.balaz@ikso.net