Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Zniev

2018 Zniev

Tradicie esperantistoj-turistoj organizas dum la lasta tago de jaro SILVESTRAN SUPRENIRON. La 31-an de decembro 2018 estis elektita monto Zniev (985 m s.m.), kiu situas en okcidenta parto de Turiec-regiono en Meza Slovakio. Ĝi apartenas al la montaro Žiar. Per sia karaktero la supreniro apartenas al facilaj kaj oni parolas pri promeno.

Elirpunkto por ni estis historia civito Kláštor pod Znievom, kiu situas en enfluejo de la rivereto Vríca en la valo Kláštorská dolina. Nin gvidis verda turisma marko de la parkejo apud loka tombejo. Laŭ la informtabulo la supreniro daŭrigos nur 1:45 horoj. La vojeto kondukis nin tra herbejo kaj pinarbaro. Maldekstre estas alia vojeto, kiu celas al Kalvario, sed ni direktis sur montodorson de la monteto. Avertiloj anoncas, ke proksime estas privata pafekzercejo. Fakte la vojeto estas malnova vojo sufiĉe larĝa, kiu servis kiel vojo por kastelo, kiu staris antaŭpinte. Post nia unua paŭzo sur eta herbejo, el kiu estis bela elrigardo al pitoreska Turiec-regiono, ni daŭris paŝi tra fagaro. Surtere miksas neĝo kun malnova foliaro. Sur norda flanko estas kastela kapelo dediĉita al Margareto de Hungario. Proksimiĝante al la pinto oftas kalkŝtonaj rokegoj kaj vojeto kondukas per transpasejo al eta groto. De tie jam estas proksime ruinaĵoj de la kastelo, kiu portas saman nomon kiel la monto. La kastelo estas la plej malnova kastelo en la regiono kaj nun staras nur kelkaj muroj. De la kastelo post kelkaj minutoj ni atingis pinton, kie ni fotografis ĉirkaŭaĵon kaj partoprenantojn. Dum nia foriro el la pinto alvenis kvinopa grupo de speleologoj el Liptovský Hrádok fronte kun M. Vrbičan. Malsuprenirante ni atingis elrigardejon Kláštorská vyhliadka. Sub ni estis videbla Kláštor pod Znievom kaj kelkaj pluaj vilaĝoj. Beadaŭrinde sub nuboj estis kaŝitaj montaroj, kiuj situas en ĉirkaŭaĵo.

Supreniris 16 esperantistoj kaj simpatiantoj el 3 slovakaj regionoj kaj unu el Ĉeĥio: el Bratislava kvin Škuta-familianoj, el Liptov-regiono I. Misura, Z. Misura, M. Papaj, V. Škuta s., J. Vajs, B. Vajsová, el Žilina: A. Albertová, J. Kostolná, R. Staňová, A. Urbanová kaj el Olomouc I. Fiala.

J. V. Habán

Pri aliaj silvestraj supreniroj vi povas legi:

Silvestro en pluvo

Choĉ – silvestra supreniro

Vyšehrad en silvestra etoso