Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Monto Veľký Choč

2018 Veľký Choč

La programo de slovakaj esperantistoj-turistoj nomata „Krono de slovakaj montaroj“ proksi-miĝas al sia fino. De la jaro 2008 esperantistoj ĉiujare organizis suprenirojn al montaroj, kie almenaŭ unu pinto estas pli alta ol 1 000 metroj super la maro. Laŭ la libro de František Kele „Najvyššie vrchy“ estas 33 tiaj montaroj. Por tuta plenumo de la programo restas nur la plej alta pinto de Slovakio, kiu nomiĝas Gerlach (2 655 m s.m.).

Printempon de la jaro 2018 esperantistoj eluzis por tiel nomataj reekzamenoj kaj revenis al pintoj, kiujn antaŭe vizitis nur du aŭ tri esperantistoj. Apartenis al ili ankaŭ pinto Veľký Choč (1 611 m s.m.), kiun unuafoje vizitis nur tri esperantistoj dum nokta Silvestra supreniro en la jaro 2016. La resupreniro okazis la 23-an de junio 2018 kaj partoprenis ĝin Janka Kostolná, Renátka Staňová kaj Ján Vajs. La partoprenintoj supreniris al la pinto en komplika vetero, ĉar la pinto estis en densaj nuboj. Komenco de la supreniro estis en la vilaĝo Valská Dubová. En la duono de la supreniro en la herbejo Predná Poľana komencis pluvi kaj en la pinta parto de la monto falis hajlo. Dank' al la bona ekipaĵo la supreniro estis sukcesa. Nur en ekstremaj partoj de la vojo, kie ili devis uzi ferajn ĉenojn, ili havis frostitajn fingrojn. Malsuprenirante la vetero plibonĝis kaj lastaj metroj brilis suno. La supreniro finiĝis en konata drinkejo „Jánošíková krčma“, kie estis kaptita slovaka popolheroo Juraj Jánošík.

J. V. Habán