Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Dubeň

2018 Dubeň

Sabate la 10-an de februaro mi partoprenis vintran supreniron al Dubeň, kiu tradicie en februaro organizas ESONO (Esperanta Societo Nordslovakia). La monto Dubeň (613 m s. m.) triviĝas en Kysucká vrchovina apude de Žilina. La renkontiĝo estis en la stacidomo Žilina je la 7-a horo kaj 30 minutoj. Ni kunvenis nur tri, el Kysucké Nové Mesto M. Valášek kaj J. Chrastina kaj mi el Žilina. La partopreno estis malgranda, iuj ne povis partopreni pro gripo, iuj preferigis alian turisman aranĝon, supreniron al Veľký Kriváň. Por ni tio ne estis grava, nia ĉefo Mirko diris, ke li irus eĉ se li estus sola.

Nia vojdirekto estis: el la fervoja stacidomo Žilina, tra la urba parto de Budatín, tra la ruĝa signo rekte al monto Dubeň, de la montodorso Dubeň al la vilaĝoj Zástranie, Snežnica kaj Radoľa ĝis la Kysucké Nové Mesto. La vetero esis agrabla por turisma paŝado, ĉar pro nebulo ne por fotistoj kaj admirantoj de naturo. Ni antaŭeniĝis rapide kaj je la 9-a horo ni atingis nian celon Dubeň. Ni ion manĝis, trinkis kaj salutis per poŝtelefono niajn amikojn ascendantajn al Veľký Kriváň. En Snežnica ni admiris karnavalan procesion kaj tagmeze mi jam estis en Kysucké Nové Mesto.

Fine de la jaro 2017 estis sur Dubeň konstruita nova 27,4 m alta elrigardturo kun eleganta netipa aspekto, kiu dezajnis arkitektoj Ladislav Vikartovský kaj Gábor Nagy. La plej alta punkto de observado estas je 598 m n. m. Bedaŭride ĝi ankoraŭ ne estis alirebla por vizitantoj, pro tio ni decidis, ke ni ripetos tiun ekskurson en marto, kiam la turo estos oficiale solene malfermita.

I. Morgošová