Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Zniev

Dukla – Devín

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Korsiko

2018 Korsiko

Al longdaŭraj projektoj de esperantistoj-vojaĝantoj apartenas ankaŭ MEDITERANEO. Ĉefaj celoj de la projekto estas jenaj: viziti ŝtatojn kaj la plej interesajn insulojn en Mediteraneo, turismumi kaj esperantumi en vizitindaj lokoj. Kadre de la projekto inter la 16-a kaj 23-a de septembro 2018 Iveta Morgošová kaj Renáta Staňová kune kun la turistoj el Žilina ekskursis al la franca insulo Korsiko.

Dimanĉon matene ni erarvagas en la itala haveno Livorno, kie ni suriras la pramon al la korsika haveno Bastia. La vojo el Bastia en la vilaĝon Olmeto sur la okcidenta marbordo de la insulo estas senfina, preskaŭ seshora. Ni loĝas en la tendaro en simplaj dometoj kun terasoj kaj elrigardo al la baseno. Estas ĉi tie multe pli varme ol ĉe ni hejme, tial multaj el inter ni ne rezistas al logado de la proksima naĝejo.

La sekvan tagon ni esploras la ĉirkaŭon de la urbeto Propriano. Al la urbo apartenas ankaŭ granda haveno de la sportŝipoj - velŝipoj, jaĥtoj. Sur la deklivoj de la urbeto eblas vidi novkonstruitajn domojn – apartamentojn. La ĉefstrato finiĝas ĉe la plaĝo. Estas surprize, ke nek la proksimaj hoteloj havas apartigitan – baritan – plaĝon.

Sur la kontraŭa flanko de la golfeto Valinco ni vizitis la vilaĝon Campomoro. Ni haltas sur la parkumejo super la vilaĝo, pluen piedirante laŭlonge de la strando. Sekve ni deflankiĝas en la arbareton – macchia, kaj supreniras al la gardturo de Janov. En la turo estas eta muzeo. En la malproksimo sur la marbordo ni vidas alian blankan turon, memoraĵon pri la superregado de Janov-anoj. Oni diras, ke helpe de la signaloj el la turoj ene de du horoj la tuta insulo eksciis pri la eventuale ebla atako.

Alian ruinaĵon de la turo ni vizitas en Roccapina. Ĝi estas la natur-rezervejo konata per siaj plaĝoj kaj rokaj formacioj. Al la strando kondukas ĉirkaŭ du kilometrojn longa polva vojo. La plejmulto de la turistoj preferas kuŝi sur la belega sabla plaĝo. Nia eta grupo perdiĝas en ´macchia´ kaj post mallonga kruta grimpado, interrompata per fojaj elrigardoj al la sunkovrita plaĝo, ni atingas la montopinton ĉe la ruinaĵo de la gardturo. Ni staras vid-al-vide kontraŭ la roka leono – Lion de Roccapina, sub ni dekstre kaj maldekstre estas belegaj strandoj. Ni malsupreniras al la alia, senhoma plaĝo – tio estas privata plaĝo, kaj ni vagas inter la granitaj ŝtonegoj sur la marbordo. Ili havas diversajn formojn, rememorigantaj pri la skeletoj de formortintaj fantaziaj bestoj. Ĉu en ´macchio´ perdiĝas ni, aŭ la vojeto? Tial ni decidas reveni laŭ la sama vojo. Matene la strando estas malplena, tagmeze homplena. Ŝvititaj ni saltas en la akvon.

Bonifacio
La blanka urbo sur la blankaj kretaj klifoj estas enskribita en la listo de Unesko. En la haveno ŝajnas al mi, ke la turisma sezono ankoraŭ ne finiĝis, ĉie multas la homoj. Ni enŝipiĝas, kaj la urbon ni unue ĉirkaŭnaĝas. La haveno estas en la fjordo, kies murojn kreas krutaj kretaj klifoj, en kiuj troviĝas sistemo de kavernoj kaj tuneloj. Draka kaverno – Grotte de Stragomato: en ĝi nia boato haltas kaj ĉiuj suprenrigardante fotas la truon en la plafono, kiu laŭdire havas la formon de Korsiko. Delton de la fjordo – la havenon – gardas ruĝaj lumturoj kun madono – Madonetta – patronino de la fiŝistoj kaj maristoj. La plej belaj elrigardoj al la urbo estas de la malfermita maro, la blankaj domoj estas kvazaŭ parto de la klifoj. Poste laŭlonge de la kruta ŝtuparo kaj tra granda pordego – Porte de Genes – ni eniras en la fortikigitan malnovan urbon. Bonvenigas nin mallarĝaj stratetoj, butikoj kun suveniroj, restoracioj, preĝejoj. Post momento en alia flanko de la urbo laŭlonge de 187 ŝtupoj de la aragona reĝo, kiuj tuŝas blankajn-grizajn klifojn, ni malsupreniras al la mara surfaco. La ŝtupojn laŭ la legendo elhakigis aragona reĝo dum ununura nokto, por konkeri la urbon, kion li fakte sukcesis fari. Ŝtuparo sufiĉe lacigis nin, tial ni ekripozis en malgranda parko, kun antaŭ ni disvastiĝantaj budoj de vendistoj. Malantaŭ ili staras statuo de soldato – memorilo al la soldatoj de la Fremdul-Legio, kies sidejo Korsiko estas. El la remparoj estas belegaj elrigardoj.

Hodiaŭ frumatene ni elaŭtobusiĝas ĉe la Col de Bavella, montpasejo en la alteco de 1 218 metroj super la maro. Estas sunplena, sed freŝa mateno, iuj turistoj eĉ frostesentas. Ni staras vid-al-vide de Aiguilles de Bavella – ŝtonaj kudrilegoj – kaj sub ili malgranda blanka statueto de Madono – Notre-Dame-des-Neiges – staranta sur la supro de obo, kiun kreas ne nur ŝtonoj, sed ankaŭ la danktabuletoj. Tra la malplena aŭtorestadejo ni iras en la pin-arbaron, apud la bovinoj paŝtantaj sin laŭlonge de la ŝoseo. Sur la arboj estas koloraj strioj – ruĝa, oranĝa – tio estas turistaj markoj. Nia estas tiu ruĝa. Ni suprengrimpas, abundas la rokoj, granda roka katedralo kun granda ŝtona fenestro. Ni daŭrigas nian marŝadon al la supro, kie estas elrigardo al la tuta valo. Ni revenas al la pasejo Bavella kaj perbuse daŭrigas nian vojaĝon pluen al la alia flanko ĝis la rivereto Polischellu. La rivereto, kiu fontas sub Aiguilles de Bavella, kreas survoje kaskadojn kaj akvofalojn. Iuj venkas la kaskadojn enakve kontraŭ la akvofluo, ni iras laŭlonge de la rivera bordo. Ni lasas nin gvidi per la grupo vestita en neopreno, kiu descendas laŭ la akvofaloj de unuopaj kaskadoj – canyoning. Tio estas interesa brua amuzado por la junaj kaj aŭdacaj homoj.

Ajaccio
Ĝi estas la ĉefurbo de Korsiko kaj la naskiĝloko de Napoleon Bonaparte, la plej konata korsikano. Ni elbusiĝas en la urbocentro. Sur la placo ĵus okazas merkato, oni vendas ĉi tie ankaŭ lokajn viandajn specialaĵojn kun specifa odoro. Ĉe la supra fino de la placo ni vidas la unuan statuon de Napoleon, kiu ne similas al si mem – li surhavas togon kaj laŭran kronon surkape. En la proksima flanka strato ni vizitas naskiĝdomon de Napoleon. Poste ni iras al la katedralo, kiu jam estas ŝlosita. Ni estas surborde de la maro sur la remparoj, sub ni estas sablaj strandoj. En la urba centro – en Palais Fesch – ni trarigardas grandan kolekton de verkoj de la pentristoj el la 14-a ĝis la 18-a jarcento. Tuj apude estas kapelo – Chapelle Imperiale, kiu kaŝas la familian tombon de la familio Bonaparte. La trarigardon de la urbo ni finis sur la marbordo ĉe la rajd-statuo de Napoleon ĉirkaŭita de liaj kvar fratoj.

Filitosa
Ĝi estas la plej konata antaŭhistoria megalita trovejo, preskaŭ okmil jaraĝa. Ĝi estas efektive muzeo en la naturo, dediĉita al la mistera malnova kulturo, post kiu ĉi tie restis diversgrandaj menhiroj, iuj kun vizaĝoj kaj armiloj. Kion ili fakte prezentas? Tion ni vere ne plu ekscios. Estas ĉi tie ankaŭ malgranda muzeo dediĉita al la elfosaĵoj, kiujn gvidis la franca arkeologo Roger Grosjean.

Bastia
Vojo reen de Olmeta al Bastia estis pli mallonga. Ankaŭ en Korsiko, simile kiel en Slovakio, estas konstruataj novaj ŝoseoj. Restis al ni tempo por mallonga promeno en la urbo. De la haveno ni pasas tra la palma aleo rekte en la urbocentron, sur la ĉefan placon de la Sankta Nikolao, kun grandiozaj platanoj kaj marmora statuo de Napoleono la Tria. Ni daŭrigas ĝis la malnova haveno, super kiu kvazaŭ ŝvebus la katedralaj turoj.

Nia pramo malfruas, la vojo daŭras proksimume kvar horojn, en italan urbon Livorno ni alveturis vespere.

La projekto Mediteraneo malrapide progresas kaj ĝis nun la partoprenantoj jam vizitis 25 landojn kaj insulojn el 33 elktitaj lokoj. En la jaro 2019 daŭrigos ĝia plenumo.

Renáta Staňová