Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Acoroj

Islando (EO)

Island (SK)

Azora insularo

2018 Acoroj

Dato: la 12.-a ĝis 20.-a de oktobro 2013

Partoprenis: W. Koller (Aŭstrio), I. Morgošová (ZA), M. Papaj (LH), R.Staňová (ZA), J. Vajs (LM)

Celo: Pico – la plej alta montopinto de Portugalio, enkadre de la projekto „La plej altaj montopintoj de EU“.

La insularo situas en Atlantiko, 1300 km de la kontinenta Portugalio. Malkovris ĝin portugalaj marveturistoj en la jaro 1927, kaj ĝiaj havenoj fariĝis gravaj haltejoj sur la marvojo al la Nova Mondparto – Ameriko.

La insularo havas vulkanan devenon. La unuopaj insuloj vere estas la plej altaj montopintoj de suboceana Mezatlantika montodorso, kiu dividis ilin en tri grupojn. Al la orienta grupo apartenas la insuloj Santa Maria, Sao Miguel, al la centra grupo Pico, Faial, Sao Jorge, Terceira, Graciosa, kaj al la okcidenta Flores kaj Corvo.

Vojaĝo al Azoroj estis longa, preskaŭ dutaga. Sabate vespere ni alflugis en la urbon Ponta Delgada sur la plej granda insulo Sao Miguel. Sed nokte oni ne forflugas! Ni devis tie tranokti. Nokte ni trairadis stratojn. Sur la centra placo staras malnova triarka enirpordego. Trapaŝinte la pordegon ni image eniris al la“ Nova Mondoparto“.


Dimanĉe matene ni forflugis al la insulo Pico. La urbo Madalena estas administra centro de la insulo. Tie ni trarigardis preĝejon kaj havenon. Poste ni daŭrigis laŭlonge de la marbordo. Forta vento, senlacaj ondoj, ondegoj de la Atlantiko, ŝtonoza marbordo, tio por ni estis interesa natura teatra prezentado. Azoraj vinberejoj estas malgrandaj kampetoj ĉirkaŭbaritaj per lafaj nigraj muretoj – bariloj, kiuj ŝirmas vitojn kontraŭ vento. En nia lando vitoj staras en rekta vico kvazaŭ soldatoj. Azoraj vitoj rampas sur la lafa tero kaj muretoj, kvazaŭ  soldatoj en tranĉeoj.

 

Laŭ mapo ni serĉis lafan groton Gruta das Torres. Ni erarvagadis tra verdaj paŝtejoj kun bovinoj, ĝis ni renkontiĝis kun loka farmisto. Li volonte akompanis nin al la groto.

 

La insulo prezentis sin kiel grandega verda paŝtejo, herbejo, sur estinĝigitaj grandaj, malgrandaj vulkanoj, krateroj, kalderoj, lagoj. Ĉie paŝtis sin bovinoj. Homojn, domojn, urbetojn denove ni vidis revenante al marbordo. Iujn partojn de ŝoseoj borderis bluaj hortensiaj arbustoj. Oktobre multaj hortensioj ankoraŭ floris.

 

Azora vetero estis malseka kaj tre ŝanĝigema, tio rememorigis al mi aprilan veteron, alterne pluvis, brilis la suno, nur vento blovis senĉese. Subite la vento forblovis vualojn de la nuboj, kaj ni povis vidi la plej altan montopinton, Picon de la insulo Pico. Ni ĉiuj fotis, ĝi estis belega panoramo de la mistera vulkano Pico.

 

La plej orienta punkto de la insulo estas blanka lumturo en la urbeto Piedade. Lajido estas interesa urbeto, subĉiela muzeo, kie ĉio havas nigran koloron, la vojoj, la domoj kun ruĝaj fenestroj kaj pordoj, konstruitaj el nigra lafa materialo. Tie ni vizitis alkoholaĵ-distilejon.


Antaŭ la montgrimpado ni vizitis belvedejon de fajroestingistoj, azore oni diras bombeiros, kie ni devis skribi niajn nomon, adreson kaj la daton, kiam ni ascendos Picon. Bombeiros funkcias  kiel montara servo. Merkredon frue matene ni komencis nian supreniron ĉe la kabano Reserva Natural da Montanha do Pico (1224 m.s.m.). La kabano estis ŝlosita, forlasita. Konstruaĵo de la kabano daŭrigas per ŝtuparo al moderna statuo, kiu rigardas supren. La vojdirekto estas bone signita per lignaj kolonetoj kun numeroj. Ni malrapide supreniris kaj mi kalkulis ilin. La vulkana lafa tero estas diverskolora kaj diversforma (nigra, ruĝa, bruna, ŝpruca, punkta, ktp). Laŭ veterprognozo oni ne anoncis pluvon, sed estis nuboj kun nebulo kaj blovis vento. Antaŭ la montopinto de Pico la supreniro ne estis tiel kruta, sed vento kun nebulo fortiĝis kaj neĝis. Ni staris ĉe koloneto kun la lasta numero 45, sur la platformo, el kiu  kvazaŭ kreskas  kruta montopinto, nia celo. Al la montopinto iras vojo sen turismaj signoj.


La lastajn metrojn ni montgrimpis. Fine ni staris sur Pico, kaj ni rapide faris komunan foton. Tuj post ni montgrimpis belga turisto en pantaloneto. Li estis bonege vestita!  Ni revenis al la platformo, la vetero ŝanĝiĝis, komencis pluvi. Ni denove kalkulis kolonetojn kaj malrapide malsupreniris. La kabano jam funkciis, apude staris kelkaj aŭtomobiloj.


Lacaj, malsekaj, sed feliĉaj ni adiaŭis la plej altan montopinton de Portugalio Pico (2351 m.s.m.). En la mano mi tenis nigran lafan koron de Pico, malgrandan ŝtoneton.

Renáta Staňová