Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Acoroj

Islando (EO)

Island (SK)

ISLANDO

2018 Islando

ULTIMA THULE 

Islando – kongresa lando

skribas: Johano Vajs
lingve kontrolas: Ľubomír Fajth
slovakigas: Pavol Petrík
enretigas: Rastislav Šarišský

 

Ĝis nun okazis Universalaj kongresoj de Esperanto en landoj kun longa geologia kaj homa historio. Islando estas el geologia vidpunkto lando la plej juna el ĉiuj landoj en la mondo. Ĝia aĝo laŭ sciencistoj estas 14 milionoj jaroj, kiu kompare kun aliaj kontinentoj kaj insuloj estas vere juna. Same laŭ homa historio Islando estis el la plej malfrue koloniigita (loĝigita) lando. Iuj historiistoj argumentas, ke la unua mencio pri Islando estas en la verko de Pytheas el Marseille el la jaro 300 antaŭ nia epoko, kie li skribis pri Ultima Thule – lando en nordo apud glacia oceano, kie somere ne estos mallumo.

 

Tago de demandoj

La 14-an de julio 2013, dimanĉo

Por mezeŭropano la ĉefa flughaveno estas Schwechat en Vieno. Mi flugis per aviadila kompanio Finnair al Helsinky, la ĉefurbo de Finnlando. Tie mi havis nur 50 minutoj ŝanĝi aviadilon kaj flugkompanion, ĉar al Keflavik mi flugis per Icelandair. Tre rapide mi trairis el unu loko de la flughaveno al alia loko. Mi sukcesis, sed miaj valizoj ne. Rezulto estis klara. Al Islando mi alvenis nur kun pasporto, monujo kaj kun kapo plena da demandoj: Kia estas la insulo apud Norda polara cirklo? Kia estas ĉi tie vivo? Ĉu vere estas tiel bela kaj pitoreska lando, kiel ĝi estas prezentita en turismaj prospektoj? Kia estas lando, kiu travivis kolapson de bankoj? Finfine estas interesa demando pri Esperanto-movado en lando, kiu apartenas al etaj landoj?

La demandoj flankeniris kaj malmola reala vivo postulis problemon kun la valizo. Longaj minutoj ĉirkaŭiris transportbendo, sed mia kofro estis nenie. Vole – nevole mi uzis servon pri perditaj valizoj, kie oficistino diris, ke ili anoncos per telefono al mi alvenon de mia valizo. Bone, sed mi loĝos unuan nokton en la Hotelo Cabin kaj la duan en la hotelo Klöpp. Mi tuŝis, ke estos problemoj. Trafiko el la flughaveno de Keflavík al Rejkjavík estis bone organizita de UEA. Keflavík kune kun Njardvík kreis etan kunurbon nomata Reykjanesbaer kun 11 000 loĝantoj. Ĝi estas grava, ĉar krom ĉefa islanda flughaveno ĉi tie estas aviadila militbazo de NATO. Vojaĝante al Rejkjavík estis videbla golfludejo pri kiu oni parolas, ke estas la plej bona en la mondo. Kian grandan laboron devis fari islandanoj por ebeniĝi lunlandon plenan da ŝtonoj? Distanco inter la flughaveno kaj Rejkjavíko estas 50 km. Per la aŭtobuso mi rekte atingis la hotelon Cabin. Ĝi apartenas al simplaj hoteloj en la ĉefurbo, sed prezo por unu persono kaj nokto estas 60,- €. La ĉambroj estas etaj, puraj kaj simple ekipitaj.

Unuan ekskurson al la ĉefurbo mi komencis apud la golfo Faxaflói. Unua interesa objekto estas domo nomata HŐFDI, kiu faris Islandon mondkonatan, ĉar en la jaro 1986 en ĝi renkontiĝis prezidentoj Regan kaj Gorbačov por malarmigo. Antaŭe la domo estis konata dank al fantomo, kiu ĉi tie agadas ĝis nun. Pripensante la aferon, mi ne scias ĉu fantomoj- politikistoj estas por homaro pli danĝeraj ol tiuj elpensitaj fantomoj. Alia, ne tiel konata, estas fakto, ke en la sama domo aŭguste 1991 estis subskribitaj dokumentoj inter Islando, Latvio, Litovio kaj Estonio, kiu estis la unua internacia akto, kiu agnoskis suverenecon de ĉebaltaj landoj. Forteco de etaj landoj estas en ilia unueco, bedaŭrinde karakteriza por eksterlanda politiko de etaj landoj estas anala alpinismo celanta grandajn landojn.

Rekte apud la marbordo estas SÓLFAR – suna migranto. Ĝi estas statuo el brilanta ŝtala konstruaĵo bildigata ŝipon celanta al la Suno. En la jaro 1986 kreis ĝin Jón Gunnar Arnasson. La statuo estas la plej ofte fotografata de turistoj kaj vere ĝi estas fotinda. Dum mia vizito pluvis kaj kondiĉoj por fotografado estis malbonaj, sed emocie la fotografaĵo estas bona. Sólfar kunigas modernecon kaj historion kun estetiko. Tio mankas al multaj modernaj artobjektoj. Same estas grava loko, kie estas lokigita la statuo. Apude staras moderna kaj videbla HARPA – koncerta kaj kongresa centro de Rejkjavík. Ĝi estis finkonstruita en majo 2011 kaj solene inaŭgurita aŭguste. En ekssocialismaj landoj ĉe la konstruaĵoj tio estas male – unue estas solene inaŭgurita kaj poste finkonstruita. Fasado de la kongersdomo estas sur geometria principo. Fenestroj memorigas bazaltajn kolonojn. Ena spaco unumomente montriĝas kiel kremaciejo dank al grizaj betonaj muroj kaj simpla ekipo. La spaco estas ideala por ekspozicioj. Nun ĉi tie prezentas siajn verkojn skulptistino Rósa Gísladóttir.

Lastan punkton de mia programo estis reveno al la hotelo laŭ la pitoreska malnova strato Laŭgavegur.

 

Tago de kofro

La 15-an de julio 2013, lundo

La tutan tagon mian kapon okupis perdita kofro. En ĝi estas multaj aĵoj, kiujn mi devas uzi en Islando. Post terura malsata vespero mi matenmanĝegis kiel senhejmulo. Fakte mi havis unuan liberan tagon, ĉar la antaŭekskurso komenciĝos marde. Libertempon mi eluzis por konatiĝo kun Rejkjaviko. Kompreneble la unuan lokon, kiun mi vizitis estis banko. En Islando uzas islandajn kronojn kaj oficiala kurzo estas 1,- € egalas 157,- islandaj kronoj (ISK). Laŭ islanda lingvo nomo de la valuto estas króna kaj pluraj krónur. Male je 1 000,- ISK vi ricevos 6,369 €ŭroj. Mi devas ŝpari por ebleco, ke mia kofro ne venos al Islando.

Mian ekskurson tra la urbo mi komencis apud la lago Tjörnin. La nomo de la lago en islanda lingvo signifas lago. Eĉ ĝi ne estas granda (0,5 x 0,24 km), ĝi estas la plej konata en Islando kaj eksterlande. Multaj vizitantoj celas al ĝi, ĉar sur ĝiaj bordoj staras gravaj domoj. Tre moderna kaj por unu momento ne tre simpatia estas Urbodomo. La konstruaĵo el betono kaj vitro enhavas krom oficejojn ejojn por vizitantoj. Sur teretaĵo estas ekspozicia koridoro. Aktuale siajn verkojn prezentas artpentristoj Edda Heidrún Backman (portretoj de infanoj) kaj Tom Yendel (bestoj). En halo kiu estas sub nivelo de la surfaco de la lago estas granda tridimenzia mapo de Islando. Ĝi estas reale farita kaj vizitanto povas imagi morfologion de la insulo. Apude estas legosalono, kie estas multe da libroj pri Islando. Ĉiuj spacoj de la Urbo domo estas riĉe vizitataj.

Pluaj interesaj domoj estas Luterana preĝejo, Artgalerio kaj Universitato. La vetero ne estis agrabla, sed multaj hejmanoj kaj eksterlandanoj promenis sur la bordo de la lago. La lago estas plena da birdoj. Informtabuloj parolas pri 40 specoj kaj eble pravas. Sovaĝaj kelkspecaj anasoj, anseroj kaj mevoj flugas kaj naĝas. Najbaraj herbejoj estas paŝtejoj, kie birdaro libere sen timo paŝtas. Por infanoj tiu ĉi loko estas paradizo kaj ili kun ĝojo nutras birdaron.

En malnova urbo estas konstruaĵo de parlamento – ALTHING. Ne granda domo devenas el la jaro 1881. Kiam en Islando jam funkciis parlamento, tiam en meza Eŭropo estis konstantaj militoj. En Moravio en la 10-a jarcento alvenis solunaj fratoj Konstantino kaj Metodo. Antaŭ Althing staras la statuo de Jón Sigurdson, kiu estis politikisto batalanta por sendependeco de Islando. Apude estas Dómkirkjan, luterana katedralo konstruita en la jaroj 1787 – 1796. Ĝi servis por oficialaj ŝtataj ceremonioj.

La plej alta preĝejo en Rejkjaviko kaj ĝia dominanto estas Hallgrímskkirkja. Tiu ĉi malfacila nomo oni povas traduki simple kiel preĝejo de Hallgrímur. La nomon ĝi ricevis laŭ islanda poeto kaj kleriko Hallgrímur Pétursson. Lia portreto estas en la preĝejo. La preĝejo estas videbla de la larĝa ĉirkaŭaĵo en la ĉefurbo. En Islando ne estas altaj konstruaĵoj kaj domoj. La preĝejo kun alteco 74,5 metroj estas sur la kvina loko de ĉiuj konstruaĵoj kaj la dua loko en vico de la plej altaj domoj. La plej alta domo estas Smáratorg Tower. Islandanoj pri ĝi parolas kiel pri nuboskrapulo, sed ĝi estas alta nur 77,6 m kaj laŭ la difino de nuboskrapulo al ĝi multe mankas ĝis 150 m. La vico de la islandaj domoj estas signifa por nuntempo – merkato kaj ekonomio estas pli alta ol animaj aĵoj. Konstruo de la preĝejo komenciĝis en la jaro 1945 kaj finiĝis en la jaro 1986. Aŭtoro de la plano estis ŝtata arkitekto Guðjón Samúelsson. En turo de la preĝejo funkcias lifto per kiu oni povas atingi altecon de kie estas bona panoramo al la tuta urbo. Mi havis feliĉon, ĉar en la preĝejo koncertis je orgeno iu artisto. Por vizitantoj estas agrabla momento sidi en sufiĉe varma preĝejo, aŭskulti belan muzikon kaj ripozi. La orgeno estas impona, ĉar ĝi estas 15 m alta kaj pezas 25 tunoj. Eĉ mi estas nekredulo, mi sentis en la preĝejo bone.

Antaŭ la preĝejo staras statuo de Leifur Eiríksson, kiu estas fakte la unua malkovrinto de Ameriko. La statuon en la jaro 1930 Usono donacis al urbo Rejkjaviko omaĝe al miljariĝo de islanda parlamento. Apud la statuo pulsas vivo; krom turistoj ĉi tie estas ofte videblaj islandaj familio kaj artistoj, kiuj fotografas aŭ pentras la interesan lokon.

Tutan tagon mi vidis interesajn lokojn, sed ie en mia cerbo ĉiam sonas demando pri mia kofro. En la hotelo mi kelkfoje demandis akceptistinon ĉu ili vokis el fluĝaveno. Ŝi ridis kaj kapneis. Jam estis malfrue vespere, kiam mi denove estis en la hotela akceptejo kaj ĉirkaŭire mi demandis:
- Ĉu vi estas islandanino?
- Jes!
- Kial vi havas belajn brunajn okulojn?
- Mia patrino estas islandanino, sed la patro devenas el Kenjo.
- Viaj familiaj radikoj estas en sama lando kiel radikoj de Barak Obama.
- Jes. Ĉu vi nedeziras scii kio estas nova kun via kofro?
- Kompreneble jes.
- Jam estas ĉi tie.

Post tiu anonco la akceptistino estis pli bela ol antaŭa momento. Kofra tago por mi finis bone.

 

Du tagoj de suda Islando

La 16-an kaj la 17-an de julio 2013, mardo kaj merkredo

Marde matene en la hotelo Klöpp unuope sporade alvenadis esperantistoj el diversaj anguloj de la mondo por matenmanĝi. Iuj estis de unua momento videblaj esperantistoj, ĉar ili havis diversajn insignojn kun verda stelo aŭ kun surskribo Esperanto. Aliaj aŭtomate salutis verdulojn kaj facile kreskis nova komunumo, kiu dum venontaj kvar tagoj estos vojaĝantoj tra Islando.

Komenco de la ekskurso estis ĝoja, sed vetero estis normala islanda – pluvis. Aŭtobuso kun vojaĝantoj post la naŭa horo direktis el Rejkjavik al altmontara ebenaĵo Hellisheidi. Post kelkaj kilometroj de la vojaĝo malaperis arboj (en Islando estas kutimo nomi arbaro grupon de tri arboj), floroj kaj herbejoj. Ĉe la vojo estas videblaj ŝtonoj, vulkana sablero kaj de tempo al tempo ĉio estas kovrita per muskoj. Pri manko de arboj islandanoj akuzas vikingoj, kiuj ĉiujn arbojn elhakis, ĉar ili bezonis lignon por konstruo de ŝipoj. La vojo kun numero 1 estas bonkvalita kaj kondukas ĉirkaŭ la tuta insulo. Ĝia longeco estas 1 400 km. Sur la ebenaĵo estis videblaj densaj nuboj. Rekte antaŭ ni estis kaŭzo de la nuboj – la plej granda islanda geoterma elektrostacio. Ĝi estas la plej granda ankaŭ en Eŭropo kaj dua en la mondo kaj produktas 95% da elektro bezonata en islandaj hejmoj. Distanco de Rejkjaviko estas 30 km. Fonto por varmeco estas vulkano Hengil.

Ankaŭ en la civito Hveragerdi oni uzas geoterman varmon en vitrodomoj por produktado de legomoj kaj estas videblaj ankaŭ bananoj. Islandanoj estas mondkonataj pri uzo de geoterma energio. Ili helpas teknike kaj finance ankaŭ al aliaj landoj. Siatempe en Liptov-regiono (Slovakio) islandaj konsultantoj helpis konstrui vitrodomojn por plantado de tomatoj. Kelkaj jaroj la entrepreno bone funkciis. Poste nova posedanto de varma fonto trakalkulis la aferon kaj decidis, ke pli ekonomie estas nuligo de la plantado kaj plilaraĝigo de basenoj kaj toboganoj. Nun la tomatojn plantas ministoj en Supra Nitra kaj agrikulturistoj entreprenas en turismo. Tio estas „libera“ movo de financoj, varoj kaj laborfortoj. Se islandanoj aliĝos al Eŭropa unio, eble estos eksporta lando por bananoj ĉu rektaj aŭ kurbigitaj.

Tra la urbo Selfoss fluas rivero Őlfusa, kiu ekestas kiel kunfluo de riveroj Sóg kaj Hvita, kiu fluas el glaĉero Langökull. En la urbo estas seismologia centro. En la jaro 2008 estis en la urbo tertremo. De Selfoss ni vojaĝis tra relativa ebenaĵo kun kamparanaj terposedaĵoj. Bordo de la maro proksimiĝis. Paŝtejoj estas zorgeme tenataj. Sur ili paŝtiĝas etaj islandaj ĉevaloj, bovinoj kaj ŝafoj. Apud Selfoss estas interesaj akvofaloj. La plej alta estas Seljalandsfoss (traduke ĝi estas Akvofalo de vendata lando). Ĝi estas 127 km sudoriente de Rejkjavík. Sub la akvofalo estas granda kampo de griza vulkana pumiko kaj ŝlimo, kiel resto de erupcio de la vulkano Eyjafjallajokull en 2010. Certe ĉiuj memoras la erupcion, ĉar en Eŭropo ĉesis flugi aviadiloj kaj dum kelkaj tagoj estis kolapso de aviadila trafiko. Reale imagi al si la erupcion, ebligas eta kinejo apud farmbieno Dorvaldseyri, kie prezentis al ni filman dokumenton.

Unu el la plej belaj akvofaloj estas Skógafoss (Arbaraj akvofaloj). Ĝi estas 25 m larĝa kaj 60 m alta. Kompreneble, ke mi prenis ŝtoneton al la Poludnica. Apud la akvofalo estas subĉiela muzeo kun pitoreskaj etaj islandaj dometoj. En la muzeo estas ekspozicioj pri historio de Islando. Kelkaj kilometroj de la akvofalo estas ĉemaraj rokegoj Dyrholaey, kiu estas la plej suda punkto de Islando. La plej proksima lando sudoriente de Islando estas Antarkto. Celante al la hotelo por momento ekaperis la Suno. La ĉiĉeronino la okazon ironie komentis: Tiu stranga natura fenomeno, kiun vi vidas antaŭ ni estas Suno, sed ne timu, ĝi ne daŭros longe!

Nia grupo de vojaĝantoj dormis en la hotelo kun sama nomo, kiel la nomo de rokegoj. La hotelo estas unuetaĵa konstruo kaj unumomente mi opiniis, ke ĝi estas stalo por porkoj en la vilaĝeto Stošice. Ene estas simplaj kaj sufiĉe komfortaj ĉambroj.

Antaŭ vespero mi ete grimpis al najbara monto. De ĝi estas bone videbla lando, kiu estas grandparte montara kaj apudmare ebenaĵa. Sur ĝi estas paŝtejoj, kiuj similas al paŝtejoj en polderoj en Nederlando. Vivo de kamparanoj en Islando vere ne estas facila.

Dum nokto el mardo al merkredo pluvis. Matene nur pluvetis. Tutan tagon ni planis vojaĝi sur suda bordo de Islando. Ĉefa celo estis glaĉero Vatnajökull. Proksimiĝante al ĝi ni vidis ankaŭ aliaj glaĉeroj kiuj serpentas de montaroj ĝis marbordo. Vatnajökull estas la plej granda glaĉero en Eŭropo kaj ĝi estas pli granda ol sumo de ĉiuj alpaj glaĉeroj. Pli grandaj ol ĝi estas nur glaĉeroj en Antarkto kaj en Gronlando. La plej alta punkto de la glaĉero estas pinto-vulkano Hvannadalshnúkur (stranga islanda nomo signifas Glaĉero de akvoj), kiu kun alteco 2 110 m estas la plej alta pinto en Islando. Iu povas diri, ke en multaj landoj estas pli altaj pintoj, sed ascendo al tiu monto komenciĝas de la maro, do de nulo. Dum la jaro estas nur kelkaj tagoj, resp. horoj kiam ĝi estas videbla. Nia grupo havis feliĉon kaj vidis ĝin en ĝia plena grandeco. Sub glaĉero Vatnajökull estas kelkaj aktivaj vulkanoj. Lasta erupcio okazis la 1-an de novembro 2004. La glaĉero estas dika de kelkaj metroj ĝis 500 m kaj kelkloke eĉ pli ol 900 m. Rezultoj de agado de la glaĉero kaj vulkanoj estas videblaj. De piedoj de montoj ĝis marbordo estas grandaj ebenaĵoj kun km³ da vulkanaj materialoj. Ekzemple unu loko havas spacon 750 km². Tra ebenaĵoj fluas kvanto da riveroj kaj rojoj. Tra ili kondukas pontoj, kiuj kelkfoje estis detruitaj dum erupcioj. Vere interesa lando. Ni haltis apud la glaĉera laguno Jökulsárlón. Sur surfaco de la laguno flosas glacimontoj. Loko estas turisme esplorata kaj estas organizitaj diversaj ekskursoj. Al la plej interesaj apartenas ekskurso per amfibiaj transportiloj, kiuj estas hibrido inter kabrioleta aŭtobuso kaj ŝipo. En la laguno vivas fokoj kaj ĝi estas edeno por birdaro.

Oriente de la laguno estas bieno Hali, kun kiu estas ligita nomo de Thorbergur Thordarson (1888 – 1974). Li apartenas al la plej famaj islandaj verkistoj. Estas konata lia stilo kaj originaleco. Li estis idealisto, kiu batalis por egaleco inter naciecoj kaj homoj. Kompreneble, ke li estis esperantisto, ĉar ĉiu vera batalanto por egaleco devas estis esperantisto. Al tiuj, kiuj batalas por egalrajtoj kaj ne estas esperantistoj, mankas informoj pri Esperanto. En Hali estas kunigita tre bona restoracio kun la ekspozicio dediĉita al vivo kaj verko de Thorbergur Thordarson. Por mi estas agrabla surprizo, ke en enirejo krom islanda estas ankaŭ esperanta bonvenigo kaj en butiko oni povas aĉeti ankaŭ esperantan literaturon. Revenante al la hotelo Dyrholaey ni trarigardis du lokojn. La unua estis frunto de la glaĉero Svinafellsjökull kaj la dua turisma kaj alpinisma centro Skaftafellsstofa. La centro enhavas bonhave ekipitan tendaron, ekspozicion pri naturo, vendejon kaj centron por turismo kun alpinismaj ĉiĉeronoj. Ĉie estas multaj informatabuloj. Apude estas eta flughaveno.

La tago estis nekutima, ĉar grandparte brulis la Suno.

 

Heimaey – Hejma insulo

La 18-an de julio 2013, ĵaŭdo

Nia hodiaŭa celo estas Vestmana insularo (originale Vestmannaeyjar, kio signifas Insuloj de okcidentaj homoj), la insulo Heimaei. La insularo konsistas el 15 insuloj kaj multaj rokegoj. En la eta haveno Landeyjahöfn ni enŝipiĝis al trajekto Herjófur. Ĉirkaŭ duonhoro ni ŝipis al la haveno Heimagata. La vetero estis tre malbona, pluvegis kaj blovis forta vento. Eĉ la trajekto estas granda, maraj ondoj forte movigis ĝin. La haveno en la urbo Heimaey bonvenigas vizitantojn per grandiozaj rokegoj kiuj gardas la havenon kaj per fiŝa malbonodoro. La haveno estas centro de islandaj fiŝkaptistoj kaj ĝi produktas 20% de ĉiu islanda eksporto.

Nia ekskurso tra la lando komenciĝis apud la haveno, en loko kie en golfeto loĝis Keiko, mondkonata filma orko. Poste ni vojaĝis al la loko, kiu estas natura amfiteatro, kie en aŭgusto islandanoj festas sendependecon. Estas videblaj laboroj en la amfiteatro. Laboristoj falĉas herbejojn, sur pinteto estas preparita ligno por fajrego kaj konstruas bufettendoj. Apude estas golfludejo, kie tri fanatikuloj provis ludi.

De tie estas proksima suda parto de la insulo, kiu nomiĝas Stórhöfdi, kie sur la pinto estas radio-turo. Dum bona vetero oni povas ĉi tie observi birdojn. El ili estas la plej konata Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) kun brile kolora beko. Terura vetero ebligas nur mallongan fotografadon. Ventego estas forta kaj mi kredas, ke ĉi tie estis mezurita la plej forta ventego de Islando 220 km/h.

De la ventega punkto ni revenis al la urbo. Dumvoje ni vidis flughavenon, kiu havas du alteriĝajn vojojn en formo de kruco. Malantaŭ la flughaveno estas du vulkanoj: pli aĝa kaj pli alta Helgafell (226 m) kaj ladua Eldfell (205 m). La vulkano Eldfell komencis erupcii la 23-an de januaro 1973. Dum 24 horoj estis la tuta insulo evakuita. La domoj estis entobigitaj sub lafa fluo. Minacis, ke la haveno estos blokita. Islandanoj uzis novan metodon kaj per pumpado de mara akvo ili malvarmigis lafon kaj haltigis fluon. De la erupcio la insulo estas pli granda je 2 km² kaj la haveno estas pli bona. Dum la erupcio mortis unu homo kaj 1 700 loĝantoj jam ne revenis. Nun en la insulo vivas ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj. Malgraŭ malbona vetero ni decidis grimpi al Eldfell. Normale la ascendo estas nur 20 minuta promeno, sed dum nia „promenado“ ĝi estis batalo kun fortega vetero kaj preskaŭ horizontale flugantaj gutoj de pluvo. Pro tio la pinton el la tuta grupo atingis nur 5 homoj. Aliaj estis ne sufiĉe vestitaj kaj revenis post kelkaj metroj tute malsekaj.

La lasta vizitita objekto estis la muzeo, kie estas ekspozicioj kun birdoj kaj aliaj bestoj vivantaj sur la insularo. Unu ejo de la muzeo estas dediĉita al la nova insulo Sursey. La 14-an de novembro 1963 ĝi naskiĝis per kolosa erupcio. La erupcio daŭrigis ĝis la jaro 1967 kaj la nova insulo estiĝis la dua la plej granda insulo en Vestmana arkipelago. En estonteco ni certe aŭskultos pri erupcioj en tiu ĉi parto de Islando.

La tagon plenan da pluvego kaj ventego ni finis en la urbo Selfos en la samnoma hotelo.

  

Ora cirklo

La 19-an de julio 2013, vendredo

La lastan tagon de la antaŭkongreso estis ora najlo en la tuta programo. La unua celo estis Skálholt, kiu situas 40 km de Selfoss apud la rivero Hvítá sur landoparto nomata Episkopa lando (islande Biskupstungur). En Skálholt estis unua lernejo en Islando kaj de la 13-a jarcento ĝis la 18-a jarcento ĝi estis religia kaj kleriga centro. La preĝejo estas moderne ekipita. Malantaŭ la altaro estis moderna pentraĵo (eble murtapiŝo) de Jesuo Kristo kaj vitraĝaj fenestroj estas kun geometriaj bildoj. Apud pordego estas tabuloj kun nomaro de islandaj episkopoj. Sub preĝejo estis dum arkeologiaj laboroj elfosita sarkofago de la episkopo Páll Jónsson. Nun etas sub la preĝejo ekspozicio kun la sarkofago kaj koridoro, kiu kondukas ekstere al arkeologia loko. La loko memoras batalojn inter katolikoj kaj luteranoj.

Vojaĝante al Gulfoss ni haltigis apud la akvofalo Faxi, kiu eĉ ne estas tiel konata kiel aliaj islandaj akvofaloj, ĝi estas laŭ mia opinio unu el la plej belaj. Ĝi estas larĝa kaj fotinda. Unuafoje en Islando mi ĉi tie vidis fiŝan ŝtuparon, kiu ebligas al fiŝoj naĝi kontraŭ la forta akvofalo. Najbare de la akvofalo estas konstruaĵo, kiu servas al terkulturistoj por dividado de ŝafaro aŭtune.

Sur la rivero Hvitá estas la plej konata islanda akvofalo Gullfos – Ora akvofalo. En du kilometroj longa kanjono, kiu estas konstruita el bazalto etas scenejo por la akvofalo, kiu falas en du kataraktoj, la unua 10 metra kaj la dua 20 metra. La akvofalo sonas kiel tondro kaj produktas miliardojn da akvogutoj, kiuj flugas ĉirkaŭe. La akvofalo produktas venton, kiu kune kun akvogutoj atakas vizitantojn kaj fotografistoj estas kontraŭ naturaj fortoj senpovaj. Mirinda akvofalo kapablas tiel ravi admirantojn, ke multaj perdas vojon al parkejo, kie atendas ĉiĉeronoj kun aŭtobusoj. Kompreneble, ke tio okazis ankaŭ al nia kunvojaĝantino el Rusio.

Plua miraklo en Ora cirklo estas Gejsero, kiu per produktado de nuboj avizas naturan teatron kun varma akvo kaj vaporo. Sur granda kampo estas multaj grandparte rondaj akvofontoj el kiuj fontas akvo varma 80 - 100°C. El kelkaj de tempo al tempo ŝprucas akvo ĝis kelkmetra alteco. Dum sia gloro Gejsero metadis akvon ĝis 70 m. alteco. Nun silentas kaj la plej aktiva estas najbara gejsero Strokkur (Buterigejo), kiu sputas akvon al 30 m alteco. Multaj vizitantoj staras ronde de ĝi kaj pacience atendas erupcion. Foti aŭ filmi signifas longan tempon atendi kiel ĉasisto kun preparitaj fotiloj kaj filmiloj. Sufiĉas nur kelkaj sekundoj fari ion alian kaj la gejsero tujmomente ŝprucas kaj vi fotas nur finon de la naturteatro. En Islando estas simpatia fakto, ke ĉiuj naturaj interesaĵoj estas senpage kaj libervole alireblaj.

Lasta punkto de Ora cirklo estas Thingvellir, loko kie tero drame malsupreniĝis. Restis koridoro kun ŝtonegaj mantineloj aspektanta kiel malprofunda abismo kaj granda lago. Dum vikinga periodo ĉi tie estis metitaj fundamentoj de Islanda ŝtato. Ĉi tie kunvenis Althing - islanda parlamento. El geologia vidpunkto en Thingvellir estas loko kie renkontiĝas amerika kaj eŭropa kontinentaj tabloj.

Nia antaŭkongresa ekskurso finiĝis. Por ĉiĉeronino ni kolektis trinkmonon, eĉ en ĉiuj informoj pri Islando oni skribas, ke ne estas kutimo doni trinkmonon. Dank al la ekskurso mi ekkonis kun kelkaj interesaj esperantistoj el diversaj anguloj de la mondo. Denove renkontiĝis kun Masako Grossmann, japanino vivanta en Germanio kaj Barbara Mühlemann, polino el Svislando. Plua japanino Sanno Maki vivas longjare en Nevjorko. Simpatia Herman Ranes el Norvegio interesiĝas pri vojaĝado kaj geografio, Suzan Bolduc el Kanado, bela patrino de kvin infanoj, Evheno Kotonjuk, fotografisto el Ukrainio, Francis Soghomonian el Francujo kun armenaj radikoj kaj pluaj samideanoj.

 

Esja kaj Movada Foiro

La 20-an de julio 2013, sabato

Norde apud la Rejkjaviko situas montaro Esja, kiu estas atingebla per urba trafiko. Mi decidis grimpi al la montaro, kiu aspektas kiel granda tablo. Mi estas jam unu semajno en Islando kaj Esja ĉiam estis en nuboj. La ascendon mi komencis apud la mara golfeto, ĉe la turisma punkto Esjustofa. Rekte al la montaro kondukas vojeto, kiu estas sen turismaj signoj. Vetero estas akceptebla (tio signifas ke ne pluvas, sed estas nuboj kaj ventas nur meza vento) kaj mi povas paŝi de unu informtabulo al la alia. Sume ilin estas 6 kaj detale informas pri situo kaj kiom da tempo estas ĝis pinto. La montaro estas ofte vizitata, mi renkontiĝas kun hejmanoj kaj eksterlandanoj. Ĝis la kvina informtabulo la vojeto estas bona. Poste daŭrigas tra kruta deklivo inter ŝtonoj. Mi vidas spurojn de ŝtonegoj, kiuj falis malsupren. Sinsekve la vojeto malaperis kaj mi staris apud la ŝtona muro. Vole-nevole mi komencis grimpi. Tutan tempon mi pripensis pri islandanoj, kiuj devas esti bonaj alpinistoj, ĉar ascendo en tiu parto estas malfacila. Rokegaro estas detruita kaj sub piedoj kaj manoj mi sentis movon. Stulta ideo grimpi dum Universala kongreso. Post kelkaj 10 metroj mi atingis fiksajn ĉenojn. Do, ĉi tie estas bona vojeto. Helpe de la feraj ĉenoj kaj kelkaj ŝtuparoj mi atingis pintonThvefellshorn. Laŭ informtabuloj mi kalkulis ĝian altecon je 766 m. Iu islandano min fotografis, estis duonhoro antaŭ tagmezo. Mi ascendis du horojn. Descendo je oficiala vojo estis facila kaj rapida.

Posttagmeze mi alvenis al la kongresejo Harpa. Ĉie estas multaj verduloj kun kongresaj ŝildoj pendatnaj sur koloj. Longe mi iras de pordego al registrejo, ĉar mi renkontiĝis kun multaj amikoj. La registrado estas ĉe  mallarĝa tablo kaj apud ĝi servas du maljunaj samideanoj. Videble la kongreso ne estos multnombra. Ankaŭ kongresa libro estas maldika kompare kun kelkaj antaŭaj kongresoj. Mi memoras miajn unuajn Uk-ojn en Budapeŝto en la jaro 1983 kaj en Varsovio en la jaro 1987, kie estis multe da partoprenantoj kaj kongresaj libroj estis dikaj. En la norda halo de la kongresejo jam estis Movada Foiro. Ĝi estis vera spegulo de la movado. Multaj tabletoj kun diversaj esperantaj materialoj. Ambaŭflanke sidis aŭ staris esperantistoj kaj varbis, diskutis kaj konvinkis unu la alian. La halego ne sufiĉis kaj tabloj estis en apuda koridoro. De tempo al tempo oni vidis amikojn, kiuj post longa tempo denove renkontiĝis, kaj feliĉe ĉirkaŭbrakumadis.

Apud la akceptejo estis islanda informejo, kie interesuloj povis ricevi informojn pri noveldonitaj libroj. Alia esperantistino propagis Afrikan agadon kune kun Johan Derks. Esperanto Muzeo en la urbo Svitavy (Ĉeĥio) festos septembre kaj informoj pri ĝi estis ankŭ en Rejkjaviko. En iu momento deziris kun mi paroli por mi ne konata simpatia homo:

- Mi estas Roland Hermann el Aŭstralio. Ĉu vi estas el Slovakio?
- Jes, mi estas slovako.
- Mi nun instruas anglan lingvon en Bratislavo kaj mi ne scias, ĉu en Slovakio ekzistas Esperanto-movado kaj esperantistoj? Krom Esperanto mi deziras pliperfektigi slovakan lingvon.
- Bone, en Bratislavo ekzistas vivanta Esperanto-klubo kaj viaj deziroj estos plenumitaj!

Do, mi devis vojaĝi al Islando, por ke mi konatiĝu kun aŭstrala esperantisto, kiu vivas en Bratislavo. Post longa tempo mi ĉi tie vidis scienciston Rūdiger Sachs. Ne mankis polaj esperantistoj, Petro Chrdle, hungara familio Slezak kaj multaj aliaj. Do la unua kongresa vespero estis plena da renkontiĝoj.

 

Malferma tago

La 21-an de julio 2013, dimanĉo

En la salonego Zamenhof komencis je la 10-a horo solena malfermo de la 98-a Universala kongreso de Esperanto. La malfermon gvidis Probal Daŝgupta, prezidanto de UEA. Komence li invitis honorajn gastojn – diplomatojn, membrojn de la honora komitato kaj surpodianojn konsistantaj el komitatanoj de UEA kaj LKK-anoj. La plej eminenta gasto estis alta protektanto de la kongreso – prezidento de Islando Ólafur Ragnar Grímsson. Li solene alparolis kaj bonvenigis kongresanojn en Islando.

Novajn honorajn membrojn de UEA prezentis Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario. Mallonge estis prezentitaj rezultoj de baloto al komitato de UEA. Festparolon havis Probal Daŝgupto tradicie profunde filozofian kaj poezian.

Dum solenaj okazaĵoj ĉiam io eksplodas. Grandparte tekniko ne funkcias en momento, kiam ĉiuj atendas ion interesan. Ankaŭ dum tiu ĉi solena malfermo nefunkciis tekniko kaj la filmo pri Tero povis esti projekciita post kultura paŭzo – pianludo. La kongreson salutis reprezentantoj de TEJO, ILEI, Akademio de Esperanto kaj SAT. La plej longa punkto de ĉiu solena malfermo estas landaj salutoj. Ĝin gvidis A. Wandel kaj M. Gutiérrez. Amri diris, ke eble tiu ĉi formo de salutoj estos ŝanĝitaj kaj dum venontaj kongresoj eble salutos reprezentantoj de fakaj organizoj. Fine de la malfermo ĉiuj kantis himnon La Espero. La kantado esti same kiel nia movado – bone kantata sed silente kaj timeme.

Posttagmeze komenciĝis laboro de la kongreso. Por mi tre interesaj estis prelegoj pri historio de Islando fare de Steinþór Sigurðsson. Krom la malnova historio de Islando li prezentis „Nordian koloniadon de Gronlando“, kiu estis por mi historia novaĵo, ĉar mi opiniis, ke en Gronlando ĉiam vivis nur inuitoj. Plua grava historia fakto prezentita de Sigurðsson estis malkovro de Ameriko (Vinlando) flanke de skandinavoj. La prelegoj estis ilustritaj per modernaj genetikaj kaj arkeologiaj esploroj.

Siru Laine gvidis etan kurson de islanda lingvo. Pasintjare mi opiniis, ke la vjetnama lingvo estas malfacila, sed kompare kun islanda estas simpla. Lasta prelego estis pri historio de Esperanto. Aleksander Korĵenkov detale priskribis historiajn rilatojn inter la vivo de L. L. Zamenhof, lia filozofio, mondkocepto kaj tiutempaj realecoj.

Taga programo finiĝis per la „Nacia vespero“. Islandanoj prezentis sian kulturon. La vesperon gvidis kaj ofte kontribuis Steinþór Sigurðsson. La tago en Rejkjaviko estis nekutime suna kaj la suno brilis ankaŭ vespere post 10-a horo.

 

Kleriga lundo

La 22-an de julio 2013, lundo

Dum la tuta tago estis interesaj prelegoj kaj praktikaj ekzercoj. Partoprenanto havas problemon elekti iun, ĉar samtempe estis du aŭ tri interesaj prelegoj. En la salono Hirsch prelegis Hori Jasuo pri „Utiligado de Esperanto“. La prelego enhave estis tre riĉa kaj por kluba agado, kompreneble ankaŭ por individua agado, tre valora. Krom seriozaj faktoj kaj argumentoj li prezentis sian kapablon bonhumore kaj muzike prezenti diversajn muzikilojn. Vere, Hori estas serioza esperantisto, vojaĝanto kaj verkisto. Post la islanda kongreso mi ekkonis lian kvaran dimension – amuzkapablecon.

Samtempe okazis en apuda salono tre interesa prelego pri „Novaj projektoj de E@I“ fare de Petro Baláž. La salono estis plenplena de esperantaj eminentuloj. Ili povis konstati, ke E@I estas la plej aktiva organizo kun palpeblaj rezultoj. La agado de E@I havas sian ne longan, sed tre riĉan historion kaj gvidantoj scias kion fari. Bazo de la kunlaborantoj staras sur junaj ŝultroj.  Aŭskultante la prelegon oni povas skribi gvidilon sub titolo „Kiel efektive agadi por Esperanto“.

Pri malsanaj problemoj de la movado estis prelegoj sub la titolo „Ni konservu nian historion“. Post pli ol 100 jaroj de la Movado estas multaj E-libroj kaj movadaj dokumentoj, kiuj havas grandan valoron, sed elkreskis problemo, kiun fari kun ili? Rilate al E-bibliotekoj kaj arkivoj elkreskis nova termino – endanĝerigitaj bibliotekoj  kaj arkivoj. Prelegoj reale priskribis situon, sed mankis al mi vizio pri manieroj, kiel praktike eluzi bibliotekojn kaj arkivojn por la movado.

Por mi tre interesa estis prelego de Amri Wandel. Li grimpis laŭ spuroj de Tibor Sekelj en Azio kaj Suda Ameriko. Li havis bonan ideon, laŭ la libro de Tibor supreniri al la Akonkaguo. Bedaŭrinde naturaj kialoj staris kontraŭ la ideo kaj Amri realigis nur parton de sia celo. Venontjare estos 70-jariĝo de supreniro de Tibor Sekelj al Akonkaguo.

Trairante la kongresejon mi renkontadis grandparte kun la plej frue naskiĝintaj esperantistoj. Kio okazis, ke dum la lastaj jaroj maloftas  junularo je UK-oj. La ejo rezervita por infanaro estis malplena. Se tiu evoluo daŭrigos, dum estontaj kongresoj ni devus alinomi infanejon al demencejo. Tiuj nigraj ideoj kaptis min eble pro mia malsana gorĝo. Pro tio mi vespere ne partoprenis kongresan balon.

 

Unua suna tago

La 23-an de julio 2013, mardo

En Rejkjaviko okazis miraklo. Tutan tagon brilis la Suno. Krom tio, la tago estis plene somera, ĉar esti 20°C varme. Antaŭtagmeze estis multaj interesaj okazaĵoj.

Unue prezentis sin la novelektita estraro. Ĉiuj estraranoj parolis pri siaj rilatoj kun Esperanto kaj pri sia poresperanta laboro. Nova prezidanto de UEA, Mark Fettes (1961),  estas universitata profesoro kaj vivas en Otavo (Kanado).  Eĉ li naskiĝis en Usono, li travivis infanecon en Novzelando. Esperanton li eklernis kiel 14-jaraĝa. Li jam laboris en la estraro kiel ĝenerala sekretario. Ankaŭ nova vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill (1948), havas ligojn kun Novzelando, ĉi tie li naskiĝis. De la jaro 1986 li vivas en Hungario. Li estas denaska esperantisto kaj multe agadis por Esperanto. Mark Schäffer (1962), generala sekretario, estas germano vivanta en Meksiko, esperantisto de 1982.  Li agadis diversnivele.  Stefano Keller, estrarano, estas svisa esperantisto, kiu travivis sian junaĝon en Hungario. Li aktivis en Budapeŝta Medicina E-Fakgrupo. Profesie li estas genetikisto. Barbara Pietrzak (1944) estas konata pola esperantistino, kiu longe laboris kiel ĵurnalistino en Pola radio, en Esperanto- redaktejo. Dum du balotperiodoj ŝi estis ĝenerala sekretariino de UEA. José Antonio Vergara (1962) estas ĉilia esperantisto de la jaro 1982. Jam dum la periodo 2007 – 2010 li estis estrarano. Profesie li estas kuracisto pri epidemiologio.  Jung-kee Lee estas sudkorea esperantisto de la jaro 1971. Li multe agadis en Azia movado.

Post memprezentado la nova ĝenerala sekretario prezentis kiel planas labori novelektita estraro de UEA. Sekvis diskuto, dum kiu multaj esperantistoj proponis ŝanĝojn en laboro de UEA por plibonigi laboron kaj disvastigi Esperanton.

En la salono Lapena prelegis pri ESF (Esperantic Studies Foundation) ĝia prezidanto Mark Fettes. Ĝi estas fondaĵo pri esperantaj studoj kaj finance subtenas studojn, verkojn kaj konferencojn,  kiuj estas pri lingva diverseco kaj rimedojn por la egaleca kaj daŭra kunekzistado de lingvoj.  ESF subtenas ankaŭ SES-on (Somera Esperanto-Studado) organizitan de E@I en Slovakio dum kelkaj jaroj.

Tre interesan kaj amuzan prelegon havis Siru Laine, kiu parolis pri sia 6-jara restado en Islando.

Posttagmeze estis ekskurso al Blua Laguno. Vojaĝante al ĝi ni haltis apud rezidentejo de la prezidento de Islando. Antaŭ la rezidentejo staras bela preĝejo kun vitraĵfenestroj. Plue ni haltis en  Krýsuvík. Ĝi estas ne aktiva vulkano (lasta erupcio 1340). Sur ĝia teritorio estas multaj varmaj fontoj. El fumaroloj estas priŝprucata akvo enhavanta sulfon.

Lasta haltejo estis ĉefa celo - Blua laguno proksime de fiŝkaptista urbo Grundavík. Ĉi tie estas konstruita geoterma elektrejo, apud kiu elkreskis en lafa kampo laguno,  kiu estas unu el la plej konataj turismaj lokoj de Islando.

 

Gronlando

La 24-an de julio 2013, merkredo

Tradicie la tria tago de la kongreso estis ekskursa. Mi elektis vojaĝon al Gronlando. La flugo el Rejkjaviko al Kulusuk komenciĝis en Rejkjavika flughaveno, kiu servas por hejmaj flugoj. La flughaveno en Keflavík estas internacia flughaveno. La distanco inter Rejkjavik kaj Kulusuk estas proksimume 700 km kaj aviadilo flugas ĝin 100 minutoj.  Kulusuk estas gronlanda civito situanta sur orienta malbordo de Gronlando. Ĉi tie vivas pli ol 200 loĝantoj – inuitoj. La flughaveno estas simpla kaj konsistas el unu alteriĝejo kaj eta halo. La alteriĝejo konsistas el rulpremita ŝtonetaĵo kaj sablo. La vetero estis bela kaj ni sukcese surteriĝis. De la flughaveno estas videblaj montaroj,  kiuj estas akraj kaj grandparte kun glaĉeroj. Fjordoj estas plenaj de naĝantaj glaĉeroj. La polva vojo kondukas al la civito apud la tombejo. Inuitoj estas animistoj kun kristanaj influoj. Pro tio en la tombejo estas krucoj, sed sen nomoj. Ili kredas, ke animo estas eterna kaj kadavro ne havas nomon. De la tombejo la vojo descendas al la civito, kiu konsistas el maldensa domaro, mara haveneto, lernejo, vendejo, turisma vendejo kaj preĝejo. Apud domoj sur longaj ĉenoj estis fiksitaj hundoj, kiuj somere malfacile travivas. La granda problemo estas akvo por hundoj. Mi vidis, kiel iu inuito per traktoro alportis amason da neĝo kaj verŝis ĝin apud la hundoj. La neĝo estas trinkaĵo por hundoj.

Ĉi tie estas videblaj konstruaĵoj sur kiuj inuitoj sekigas fiŝan viandon. Apud la marbordo iu el loĝantaroj prezentis al ni tradiciajn inuitajn kantojn. Liaj teatraj kapablecoj estis altaj, per vizaĝo kaj kantado li bone prezentis enhavon de la kantoj. Sur la marbordo estis videbla tradicia inuita kajako. En la preĝejo estis varme kaj mi vidis religian kantareton en inuita lingvo. En poŝtoficejo mi aĉetis bele aspektan koverton kun belaj poŝtmarkoj kaj sendis ĝin al mia privata adreso. Mi esperas, ke ĝi venos al Slovakio. La loĝantoj akceptas vizitantojn  kaj kelkajn mi povis fotografi.

Post kelkhora vizito de Kulusuk mi forflugis el la Gronlando. Flugante mi vidis diboĉajn rokegajn marbordojn de Gronlando kun glaĉeroj. Ĝi estas granda lando, sed por vivo malfacile akceptebla.

 

Ĉevalrajdado kaj purgatorio

La 25-an de julio 2013, ĵaŭdo

Ĵaŭde okazis pluaj interesaj renkontiĝoj kaj prelegoj. Tuj matene Centra oficejo respondis je multaj demandoj.  Surprizo estis anonco de japana esperantisto Lee Jung-kee pri ŝtelado en la hotelo Gardur. Al li ŝtelis du poŝtelefonojn kaj grandan monsumon.  Pluaj demandoj kaj proponoj celis al UK, jarlibro kaj delegita reto. Kelkaj estis saĝaj kaj kelkaj naivaj kaj nerealaj. Oficistoj de Centra oficejo pacience respondis al ĉiu demando. Kelkaj esperantistoj dankis al la oficistoj. Du kontribuoj estis ironiaj kaj por mi ne akcepteblaj. Aŭtoroj de la kontribuoj proponis nenion kaj ne rekte atakis la oficistojn. Tiu, kiu laboras por la ideo, komprenas kial samenhavaj kontribuoj agadas kontraŭ  prospero de la ideo. Mi vidis, ke dum antaŭaj kongresoj kelkfoje estis atakoj al la oficistoj. Por ili tiu ĉi programero de UK estas purgatorio.

Posttagmeze mi ĉevalrajdis  en farmo ÍS HESTAR, kie oni bredas islandajn ĉevalojn. Kompare kun aliaj ĉevaloj, la islandaj estas pli malaltaj ol kontinentaj ĉevaloj kun abruptkreska kolhararo. En la centro de farmo post invito nin mallonge instruis kaj prezentis etan instrufilmon. Ĉiuj laboristoj de la farmo parolis angle kaj neniu esperante. Bone interpretis juna filino de Věra Barandovská , kiu regas kvin lingvojn . Poste ni interkonatiĝis kun niaj ĉevaloj kaj komenciĝis rajdado en apudaj spacoj. La ĉevalrajdado estis en bela naturo, kie krom lafaj kampoj estas verdaj herbejoj kaj etaj arbaroj. La ĉevaloj estis paciencaj kaj neniu havis problemojn.

Vespera kultura programo estis dediĉita al koncertoj. La unua estis usona violonistino Sara Su Jones, kiu estas denaska esperantistino. Ŝi revenis al UK post 21 jaroj. Kun sia partnero kaj pianisto Dennis Moore prezentis komponaĵojn de Rachmaninov, Kreisler, Gershwin, Glūck kaj Massenet.

La duan koncerton faris duopo Alaniz-Tomás. Ambaŭ devenas el Argentino. Piankoncertistino Teresita Inés Alaniz  komencis ludi unuope kaj poste kun klarnetisto kaj baritono Gustavo Tomás prezentis diversajn simfoniojn kaj sonatojn. Ambaŭ koncertoj estis sur altarta nivelo.

Vespere okazis antaŭ la kongresejo Harpa renkontiĝo de luksaj aŭtomobilaj veteranoj.

 

Lastaj du tagoj

La 26-an kaj la27-an de julio 2013, vendredo kaj sabato

Vendreda programo komenciĝis per prelego de Věra Barandovská-Frank pri „Insulo Thule vera kaj fikcia“. La prelego estis dividita je du partoj: historia kaj spirita. En  la historia la aŭtorino prezentis trarigardon de ĉiuj mencioj pri geografio de Islando.  En la dua parto ŝi parolis pri literaturaj kaj muzikaj verkoj enhavantaj Thule. Rezulto de la prelego estis, ke Ultima Thule verŝajne ne estas Islando.

En libroservo dum aŭtoraj prezentadoj Petro Chrdle parolis pri sia nova libro „Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“. Tre valora libro, kiu montras merkatan politikon, ne estas idealisma verketo, sed reala priskribo de nuntempa Esperanto en merkato kaj organizado de E-aranĝoj. P. Chrdle reduktis sian agadon kaj kiel li mem parolas, ĝis la morto li nur eldonos librojn. Sian prezenton finis per alvoko, ke la plej bona formo de disvastigo de Esperanto estas ĝia infektado. Lia fina ekkrio similas al la Lenina kaj certe eniros en historion de Esperanto: „Infektu! Infektu! Infektu!“  Mi proponas al vikipedistoj enmeti la frazon en kolekto de vikicitaĵoj.

La dua prezentata libro estas „Littera scripta manet“, omaĝlibro al 80-jariĝo de Helmar Frank. Pri la libro parolis ĝia redaktorino Věra Barandovská-Frank. La libro enhavas multajn kontribuojn de diversaj aŭtoroj el multaj landoj. Unuopaj kontribuoj havas sian konstantan strukturon: foto de kontribuanto, lia vivpriskribo, angla resumo, la kontribuo en nacia lingvo de aŭtoro kaj ĝia traduko al Esperanto. El Slovakio kontribuis Eva Poláková  per „Ebloj kaj danĝero de retkomunikado“.

Ĉiujare okazis dum la UK „Belartaj konkursoj de UEA“. Antaŭ la rezultoj de la konkursoj diskutis ĵurianoj kaj organizantoj pri kvalito kaj taksado de kontribuoj. Poste Perla Martineli anoncis la rezultojn. El venkintoj kaj premianoj estis interesa prezentado de Nicola Ruggiero. Nomo de lia venko- poemo estas „Okazis iam“.

Sabate posttagmeze mi ekskursis al Perlan. Ĝi estas granda industria konstruaĵo servanta kiel deponejo de varma (80°C) akvo. Kvin grandegaj cisternoj, ĉiu kun 4 000 litroj da akvo, estas kovritaj per glasa kupolo en kiu estas duetaĝa restoracio. Krom tio ene estas Sagaa muzeo kaj artefarita gejsero. El la teraso estas bela elrigardo al la tuta ĉefurbo.

Internacia kultura vespero komenciĝis per teatro „Ne lasu min sola“, kiun prezentis Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik. Poste artistoj el diversaj landoj prezentis kantojn, poemojn kaj dancojn. La ora najlo de la vespero estis juna pianisto Ĉaba Slezák, kiu krom sola pianludo dum la lasta programero, komuna kantado,  akompanis ĉiujn artistojn.

Sabate ĉiam dum la kongresoj estas solena fermo. Ĉi jaran gvidis novelektita prezidanto de UEA, Mark Fettes. La estraranoj raportis pri programeroj de la kongreso kaj honorigis jubilantojn kaj helpantojn. Dum festparolado Mark Fettes entuziasmigis ĉeestantojn kaj enkondukis kelkajn novajn manierojn. Dum lia parolado ĉiuj kongresanoj salutis per manpremoj siajn najbarojn kaj unu al alia diris, kion por ili signifis la kongreso. Plua novaĵo estis, ke post fermo de la kongreso ĉiuj estraranoj staris ekster la kongresejo kaj adiaŭis kun ĉiu kongresano. Se tiamaniere, dum la tuta funkciperiodo estos bonkvalitaj novaĵoj, vere la movado progresos.