Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

2003

1983

La 39-a Poludnica (2021)

(suma raporto)


Supreniro dediĉita al memoro de Róbert Vajs (*1977 - †2020).


Datoj:  9. 1. 2021 (sabato)

2021 Poludnica


La supreniro okazis dum kronvirusa pandemio. Rigoraj ordonoj malpermesis partopreni al esperantistoj el eksterlando kaj aliaj slovakaj distriktoj. Krom tio esperantistoj kaj simpatiantoj timis renkontiĝi kun aliaj homoj.

Supreniro al Poludnica

1. Suprenira kaj malsuprenira vojdirekto:

Renkontiĝo la partoprenantoj estis apud la apartamenta hotelo Štiavnica en Jánska valo, kie estis prezento de la partoprenantoj kaj pezado de ŝtonoj. De tie tra la skiejo al Javorovica kaj al montpasejo Rakytovica, apud la groto Kamenné mlieko al lavanga deklivo sub antaŭpinto de Poludnica ĝis Malalta (Antaŭpinta) Poludnica kaj supreniro al Esperanto-obo. Malsupreniro laŭ sama vojo. Parto de la partoprenantoj supreniris al pinto de Poludnica kaj ili malsupreniris tra la montpasejo Kúpeľ kaj Rakytovica al Liptovský Ján.

2. Sukcese supreniris (komune 16 personoj el 1 slovaka regiono)


Liptov- regiono (16): Anton Dendis, Peter Holúbek, Nadežda Holúbeková, Ján Jakubčiak, Alexandra Jakubčiaková, Anna Pagáčová, Miroslav Papaj, Pavel Procházka, Peter Rybín, Igor Staník, Ján Vajs, Roman Vajs, Alexandra Vajsová, Barborka Vajsová, Beata Vajsová.

3. Familia migranta pokalo:

La plej multnobraj familioj estis Vajs – 5 personoj kaj po 2 personoj familioj Holúbek kaj Jakubčiak.

4. La plej

juna partoprenanto estis Alexandra Vajsová (2006, 14) kaj la plej frue naskiĝinta partoprenanto estis Ján Vajs (1953, 67).

5. Konstruo de Esperanto-obo:

sume 11 personoj suprenportis 25,45 kg da ŝtonoj el 5 landoj (Ĉeĥio, Grekio,Kirgizio,Madjarujo, Slovakio).

Nomo

Loko

Lando

Pezo [kg]

Ján Vajs

Blatnohrad/Zalavár

Madjarujo

9

Miroslav Kováčik

Špania a Monkova dolina

Slovakio

4,55

Miroslav Papaj

rivereto Štiavnica

Slovakio

4,2

Pavel Procházka

rivereto Štiavnica

Slovakio

4

Igor Staník

Konská, barejo

Slovakio

2,1

Barborka Vajsová

Olimpo

Grekio

0,5

Beata Vajsová

Přibice, tomboj de Habanoj

Ĉeĥio

0,4

Nadežda Holúbeková

Kirgizio

0,3

Roman Vajs

Tokaj, vinkeloj

Slovakio

0,2

Peter Holúbek

groto Žabia studňa

Slovakio

0,1

Alexandra Vajsová

Klin nad Bodrogom

Slovakio

0,1

Kune

25,45

 

6. Vetero

Vintra vetero kun malalta tavolo de neĝo, sen vento, temperaturo – 2° C.

7. Fotografaĵoj kaj filmo

Fotografaĵojn vi povas vidi en 2 fotoalbumoj de Miro Papaj kaj de Peťo Rybín (ambaŭ malfermas en nova fenestro). Filmeton vi povas spekti per tiu-ĉi YouTube-video (ankaŭ en nova fenestro).