Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

2003

1983

La 22-a Poludnica (2004)

2004 Poludnica

(suma raporto)

Dato:  9. - 11. 1. 2004

Suprenira vojdirekto:

El la vilaĝo Iľanovo tra la valo Iľanovská al la montpasejo Sedlo pod Kúpeľom, de tie sur montodorso al la ĉefa pinto de Poludnica.

Malsuprenira vojdirekto:

Malsupreniro de la ĉefa pinto al Esperanto-obo kaj al antaŭpinto. De tie al la montpasejo Rakytovica kaj sur skiejo al la vilaĝo Liptovský Ján.

La supreniron partoprenis: (kune 27 personoj)

Liptovský Mikuláš (14): Michal Danko, Zdeno Jurík, Ján Kresák, Miroslav Papaj, Pavel Procházka, Peter Procházka, Rastislav Procházka, Eva Procházková, Vladimír Surovček, Vladimír Škuta s., Ján Vajs, Róbert Vajs, Beata Vajsová, Zuzana Vajsová, 
Žilina (3): Jana Mitašová, Iveta Morgošová, Renáta Staňová,
Kysucké Nové Mesto (1): Miroslav Valášek,
Košice (3): Karol Procházka, Milan Procházka, Zdeno Procházka,
Ĉeĥio (2): Petr Chrdle, Marie Maděrová, 
Bratislava (2): Martin Minich, Mária Minichová,
Partizánske (2): Peter Baláž, Viliam Rác.

Ceteraj partoprenantoj: (kune 7 personoj)

Jozef Čimbora s., Juraj Gondžúr, Ján Hučík, Roman Hučík, Alena Hučíková, Marián Šturcel, Viera Zvarová.

Vetero:

Nebulo dum la tuta supreniro. Temperaturo ece sub nulo. Milda neĝtavolo, kiu sur la ĉefa montodorso estis ventamasigita. Videbleco preskaŭ nula.

Konstruo de Esperanto-obo:

Sume estis suprenportita 42,62 kg da ŝtonoj. 

La plej pezan ŝtonon denove suprenportis Miroslav Valášek – 14 kg el kunfluo de la riveroj Kysuca kaj Váh. M. Valášek suprenportis ankaŭ ŝtonon de Jolana Staníková, kiun ŝi trovis en kunfluo de la riveroj Váh kaj Danubo. El esperantaj renkontiĝoj en la jaro 2003 alportis ŝtonojn R. Staňová el Rumanio, E. kaj P. Procházka el Sandberg kaj V. Škuta el delto de Danubo. M. kaj M. Minich alportis ŝtonojn el Lamač, Z. Jurík el Šoldovo kaj montpasejo Kopské sedlo, M. Danko el la groto Jaskyňa zlomísk (haloj de Pavel Poucha), R. Prochádzka suprenportis peceton de pirito kaj lia frato Peter ŝtoneton el vojsurŝuto de Vitanová. B. Vajsová alportis sableron el brazila plaĝo de Copacabana, J. Vajs el kasteloj Šášov kaj Revištie kune kun peco de ŝtona kruco el tombo de lia avo kaj V. Surovček alportis ŝtonon el ĝardenoj de Kastelo de Versailles. Ŝtonojn suprenportis 15 personoj.

La plej juna partoprenanto:

Rasťo Procházka

La plej maljuna partoprenanto:

Eva Vladimír Surovček

Konkurso de familioj:

1. Fam. Procházka – 7
2. Fam. Vajs – 4
3. Fam. Minich  2

Akompana programo:

Prelegoj

A. El avinja skatoleto

  1. Juraj Gondžúr, Magdaléna Feifičová – TUTA

B. Esperantistoj-vojaĝantoj

  1. Marián Šturcel – Naturprotektaj ekspedicioj de Milan Zvara
  2. Ján Vajs – Tibor Sekelj kaj Mongolio 

C. Vojaĝoj en la jaro 2003

  1. Miroslav Valášek – Danubo en Rumanio kaj tuta vojo
  2. Peter Holúbek – Krimeo 
  3. Peter Chrdle – Eldonejo KAVAPECH
  4. Martin Minich – Petveturado

Sporto:

Tuj post malsupreniro el Poludnica la plej granda parto de partoprenantoj vizitis subtegmentan basenon kun mineralakvo kaj saŭno.

Ekskurso:

Dimanĉe sub gvido de J. Hučík la partoprenantoj vizitis lokan muzeon kaj trairis historian parton de la civito Liptovský Ján.

Loĝado:

Ĉiuj partoprenantoj loĝis en la pensiono „U Grečnera“, kie okazis ankaŭ prelegoj.

Manĝaĵo:

La partoprenantoj eluzis siajn proprajn provizojn. En sabato vespere estis komuna vespermanĝo faseola supo kun fumaĵita ripaĵo kaj kolbaso, kiun antaŭkuiris V. Surovček kaj al vespermanĝo finkuiris J. Gondžúr.