Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Lavango

Dubeň

Centjara lavango

en la valo Žiarska dolina

Centjara Lavango

En la jaro 2019 pasas dek jaroj post la falo de la giganta lavango en Okcidentaj Tatroj. La valo Žiarska dolina estas konata kiel loko, kie dum la vintro ofte falas lavangoj. La 25-an de marto 2009 okazis en la valo neĝa infero. Dum la tago falis sep lavangoj el ambaŭ flankoj de la valo.

Antaŭ tio kelkajn tagojn estis malbona vintra vetero. Multe neĝis, dum kelkaj tagoj la neĝtavolo atingis larĝecon de 150 – 200 cm, blovis ventego kaj sur la deklivoj estis kreitaj neĝaj transpendaĵoj. Montara Savservo kaj Instituto de lavanga prevento malpermesis vizitojn en la montaroj. Estis deklarita la kvara grado de lavanga danĝero. Fakte falis sep lavangoj. La plej granda lavango falis la 25-an de marto 2009 ĉirkaŭ la 11-a horo. La linio de la deŝiraĵo estis longa 3 000 m kaj gvidis tra la deklivoj de montoj Krásno, Príslop, montpasejo Jalovecké sedlo, montoj Jalovecká kopa kaj Ráztoka. Alteco de la deŝiraĵo estis 1 ĝis 3 m. En la valo ekestis granda lavanga kampo (neĝaluvio) kun longeco 2 km. Alteco de neĝaluvio atingis 20 m kaj kuŝis sur spaco 28 ha kun kuba enhavo pli ol 1 000 000 m³. Poste dum somero ekestis en lavango „rivera grota sistemo“, kiu atingis kelcentmetran longecon. Lastaj restaĵoj de la lavango malaperis somere en la jaro 2010, do 1,5 jarojn poste.

Interesa estas fakto, ke nur tri monatojn pli frue en la 2-an de januaro 2009 vizitis la valon Žiarska dolina partoprenantoj de Ago-semajno, kiu okazis en la urbo Liptovský Mikuláš 27. 12. 2008 – 4. 1. 2009. Ili vizitis la altmontaran kabanon, kie estis ĉe la kaso problemoj, ĉar la Slovakio ekde la 1-a de januaro 2009 enkondukis eŭron (€) kaj kelkajn monatojn ĝi funkciis paralele kun slovaka krono. Kompreneble, ke por kasistoj kalkuli en ambaŭ monsistemoj estis malfacile. Apud la kabano estas simbola tombejo de Okcidentaj Tatroj. Por kelkaj esperantistoj el tropikaj landoj la montaro kaj neĝo estis tute nova sperto.

J. Vajs