Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Lavango

Dubeň

Dubeň

2019 Dubeň

Kiam komence de ĉi-jaro fine ekneĝis, en nia klubejo ni ekdiskutis, kiam entrepreni nian tradician vintran trapason trans nia ĉe-urba montopinto Dubeň.

Rezulte sabaton la 26-an de januaro 2019 ses kuraĝuloj (J. Chrastina, J. Kostolná, J. Staníková, R. Staňová, A. Urbanová, M. Valášek) startis en frostan subnuban matenon.

Elirante el la urbo Žilina ni transiras la riveron Váh, kiu serpentumas sub la deklivoj de Dubeň. La riverbordoj estas frostigitaj, kovritaj per dika tavolo de glacio, kiu direkte al la mezo de la rivero maldikiĝas kaj travidebliĝas. En la ĉefa riverfluo naĝas flosglacioj. Por momento ni restas starantaj sur la ponto kaj aŭskultas sonojn de la krakanta glacio kaj forportataj flosglacioj, kiujn la ponta piliero duonigas.

Ekde kiam sur Dubeň staras la elvidturo, nombro da turistoj ĉi tie grave altiĝis, sed hodiaŭ tio al ni eĉ helpis, ĉar la vojeto estas trapaŝita. Akran supreniron al la montdorso de Dubeň ni venkis helpe de bastonoj kaj grimpŝu-ungoj. Ni daŭrigas nian vojon al la belvedero, al la pinto de Dubeň, ĝis la ĉefa vojo antaŭ la vilaĝo Zástranie. Tie ni deflankiĝas al la kampara vojo kaj vadas dum, loke ĝis la genuoj profunda, neĝo. Malantaŭ ni restas ne nur niaj profundaj ŝpuroj, sed eĉ la ungoj el la grimpŝuoj. Por trairi la rivereton ni uzas la glaciiĝintan ponton. Nia plej malpeza anino per la ungigitaj grimpŝuoj produktas sur la glacia rivera surfaco belglitkuristajn figurojn. La vojeto de la rivero al la vilaĝo Snežnica estas purigita de la neĝo kaj surŝutita per etaj ŝtonetoj, la irado en la ungigitaj grimpŝuoj fariĝas malfacila. Ni trairas la vilaĝon Snežnica kaj de la kapeleto fine de ĝi ni komencas ascendi al la montpasejo inter la Granda kaj Malgranda montopintoj Vreteno. La vilaĝo Snežnica (kies nomo eliras el la vorto sneh – neĝo) adiaŭas nin per la neĝflokoj – komencas neĝi. Post mallonga refreŝiĝo ni descendas tra la arbaro, kaj poste tra la herbejoj ni venas tra la vilaĝo Radoľa ĝis la urbeto Kysucké Nové Mesto, kie nia marŝado finiĝas. De tie ni revenas al Žilina pertrajne.

R. Staňová