Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Choĉ – silvestra supreniro

2016 Choč

Estis profunda nokto, dek minutoj antaŭ la kvara horo, lasta tago de la jaro 2016. Ni estis en la vilaĝo Valašská Dubová (662 m) en Liptov regiono. Nia celo estis la pinto de la monto Choĉ (1 611 m), kie ni deziris vidi sunleviĝon. En tiu ĉi tago tradicie okazadas silvestra supreniro sur la monton kaj krom ni paŝis ankaŭ kelkdek homoj kaj poste la homa rivereto pligrandiĝis je kelkcentaj homoj. Por nia grupeto la supreniro estis ankaŭ plenumo de longjara turisma projekto „Slovakaj montaroj“. Tra la vilaĝo ni trairis sen uzo de fruntlampoj, sed enirante en arbaron sen ili ne estus ebla movo. De komenco estis kruta deklivo, kiu daŭrigis pluan duonhoron ĝis la loko nomata Stredná poľana (1 248 m). Ĉi tie estas relativa ebenaĵo somere uzata kiel paŝtejo kaj nun ĉi tie supreirantoj refreŝiĝis kaj mallonge ripozis. Sub ni jam estis videbla nokta lando kun multaj lumoj en urboj kaj vilaĝoj. Estis klara nokto kun stelplena ĉielo kaj kun brilanta neĝo. Irante alten kaj alten ni vidis pli kaj pli malproksime. Dekstre estis larĝa kaldrono de Liptov-regiono kaj maldekstre Orava-regiono. La plej proksime estis la urbo Ružomberok, kiu pro nubo ne estis videbla. Ĝi estis lokaligita nur per forte prilumita nubo kaj tre alta fabrika kamentubo staranta super la nubo kaj produktanta fumon. Ĉirkaŭ la kaldronoj estas ĉenoj de slovakaj montaroj. Sudokcidente estis la montaro Veľká Fatra, sude Malaltaj Tatroj kun lumvibrantaj lumoj de telferaj stacioj de la monto Chopok kaj oriente estis Altaj Tatroj. Sinsekve malaperis arboj kaj nia neĝa vojeto serpentumis tra mugo sub rokojn, kie al turistoj helpis feraj ĉenoj. Ni estis kelkaj metroj sub la pinto de Choĉ, kiam ni renkontis homon, kiu estas kelkajn jarojn maskoto de tiu ĉi supreniro. Lia nomo estis Vlado, li estis barbulo kaj interesa estis lia ekipo – nefunkcianta milita pafilo, funkcianta sireno kaj granda kraketilo. Estis kvin horoj kaj dudek minutoj, kiam ni staris sur la ŝtona pinto. En orienta horizonto estis videbla ruĝflava maldika zono sur konturoj de montaroj. En frostega malvarmo ni staris sur ŝtonoj, rigardante al la monto Kráľová hoľa kaj atendante sunleviĝon. Ĉiu minuto estis eterna. Malvarmeco trairis nian vestaĵon kaj mordtenis niajn brakojn, krurojn kaj nazojn. Nenio helpis al ni, nek trinkado de varma teo, nek konstanta piedfrapado. Longe, longe leviĝis la suno, jam estis duonhoro post la sepa, kiam ĝia reĝa moŝto – suno – montris al ni sian majestecon. En tiu momento ni forgesis malvarmecon kaj rigardis al grandioza natura aperaĵo. Tio ne daŭris longe, ĉar malvarmeco denove skuis niajn korpojn. Ni rapide malsupreniris renkontiĝante turistojn, kiuj decidis supreniri dum suna tago.

J. Vajs