Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Praktikado de la lingvo en KVINPETALO

Ora vojeto de Magurka

Praktikado de la lingvo en KVINPETALO

5-9.7. 2021

      Post kelkaj jaroj ni denove vizitis la Kultur-centron Kvinpetalo. Ĝi situas proksimume kvardek kilometrojn sude de Poitiers. Post longa paŭzo kaŭzita de pandemio pro la kovim-viruso, kiu aperis fine de la jaro 2019 ni deziris praktiki la lingvon. Kun ĝojo kaj entuziasmo akceptis nin Catherine Kremer. Ni estis la solaj partoprenantoj de la semajna staĝo. Tio taŭgis al ni. Kun ŝi ni faris multajn ekskursojn por ekkoni la proksiman kaj iom foran ĉirkaŭaĵojn.
      Unue Catherine promenigis nin tra la domaro el kiu konsistas Kvinpetalo. Ni rememoris la ĉambrojn, kie ni staĝis antaŭ ok jaroj. Poste ni promenis tra la vilaĝo Bouresse, kie la kulturcentro troviĝas. Preter la loka preĝejo, ni haltis ĉe la tombejo. Poste ni scivoleme eniris grandan, ĵus aĉetitan bienon de nova posedanto. Antaŭ la tagmanĝo restis iom da tempo por legado. Catherine bone kuiris kaj la najbarino Claudette kontribuis per legomoj el sia ĝardeno kaj pretigis vegetaran manĝon por ni.
      La sekvan tagon ni veturis al la proksima urbeto Lussac-les-Châteaŭ, preterpasante en Mazerolles la preĝejon Saint-Romain kun speciala mur-sonorilejo unika en tiu regiono kaj registrita kiel historia monumento. En Lussac ni vizitis la muzeon de prahistorio. Mi rememoris survitre pentritajn rabobirdojn. La vitrinoj de la muzeo estas dediĉitaj al eltrovaĵoj de la regionaj grotoj. Poste mallonga promeno kondukis nin al grotoj. Starante en akvo impresas grandaj pilieroj de la kastela lev- ponto.
      Post la vizito nia vojaĝo direktiĝis al L'Isle Jourdain por admiri la viadukton konstruitan inter la jaroj 1881-1884. Ĝi estas je 40,25 metrojn alta, 304 metrojn longa kaj havas 12 arkaĵojn. La fervojtrafiko ĉesis sur ĝi en la jaro 1969-a. De tie estas bela rigardo al la urbo.
      Merkrede ni vojaĝis al la mezepoka urbo Chauvigny, kie ni ĝuis eksterordinaran spektaklon de rabobirdoj en la amfiteatro de la ruinigita kastelo el la 12-a jarcento. Prezentiĝis ne nur la diversaj konataj rabobirdoj, sed ankaŭ papagoj, vulturoj, kukaburo, kiu devenas el Aŭstralio kaj Novgvineo kaj iom similas al alciono. El Sudameriko venis alia, nekutima birdo "Cariama". Ĝi tute ne flugas, sed tamen povas kuri ĝis 25 km hore kaj salti je 3 metroj alte. La tuto estis substrekita per taŭga muziko kaj la prezentistoj en tipaj kostumoj aldonis al la spektaklo specifan atmosferon al la spektaklo. Poste ni povis observi diversajn birdojn de proksime en iliaj kaĝoj. Ne mankis ankaŭ cikonioj. La trejniĝo de la birdoj postulas du jarojn por atingi perfektan kapablon de kunmoviĝo. Samtempe ni admiris diversajn florojn kaj plantojn. Subite venis forta pluvo kiu forpelis nin de la loko. Posttagmeze ni vizitis nekropolon; gaŭlo-romian tombejon en Civaŭ. Videblis ŝtonaj sarkofagoj kun skriboj sur la merovaj kovriloj el la 500-750-aj jaroj post Kristo. Ankaŭ de tie forpelis nin la pluvo. Ne tre fore staras nuklea centralo. Ĝian fumon oni rimarkas de malproksime.
      Dum la tuttaga ekskurso ni veturis pli malproksimen. Kunvojaĝis ankaŭ Claudette. Trapasante la urbon Antigny, ni por momento haltis en Saint Savin kaj eniris la abatejan preĝejon de la 11-a jarcento por vidi navon ornamitan per freskoj. Imponas la alteco de la konstruaĵo je 77 metroj. Ĉe la alveno rimarkiĝas la ponto el la 13-a jarcento sur la rivero Gartempe, kiu kunigas la urbojn Saint Savin kaj Saint Germain. Daŭrigante ni baldaŭ atingis la urbeton Angles sur l'Anglin. De malprosime vidiĝis konturoj de la ruinigita fortikaĵo. En turisma informejo ni aĉetis biletojn por viziti ĝin kaj ankaŭ la alian lokon rilatan al prahistorio - Roc-aŭ-Sorciers.
      Nia posta celo estis la urbo La Roche Posay, kie ni rendevuis kun Bernard Lagrange kaj ni kune piknikis sur benko de la placo. Post la kafumado ĉe proksima trinkejo Bernard promenigis nin tra la urbo. Ĝi estas banloko por kuraci haŭtmalsanojn. En ĉefturo ni povis spekti nekutiman videon plafone projekciitan. Ĉie, en tiu ĉi regiono, mi admiris diverskolorajn rozalteo-florojn.
      Revene hejmen ni haltis en Montmorillon - vizitinda urbo de arto kaj historio. Krom aliaj vidindaĵoj, tie impresigis nin la ekspozicio en la muzeo pri skrib- kaj kalkulmaŝinoj.
      Kun Catherine Kremer ni pasigis tre agrablajn tagojn en akompano de ŝia hundeto. Ŝi preparis interesajn itinerojn kaj pro ŝia sperto pri profesia turisma ĉiĉeronino ni multon eksciis. Certe ni ŝatus denove reveni al Bouresse kaj viziti aliajn lokojn en la ĉirkaŭaĵo. Venu ankaŭ vi al la Kvinpetalo por subteni kaj revivigi la staĝejon. En trankvila vilaĝo kaj riĉa regiono je vidindaĵoj vi povas pasigi agrablajn tagojn, same kiel ni.

Liba Gabalda






KVINPETALO-2021-FP