Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Chata na Grúni

Svet I. SK

Svet II. SK

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok SK

Třeboň EO/SK

Bystrá EO/SK

Ďumbier SK

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Silvestro en pluvo

2017 Dánsko

Plano estis klara – silvestran supreniron en 2017 realigi kune kun la programo „Slovakaj montaroj“. Pro tio estis elektita Veľký Kriváň en la montaro Malá Fatra. Ni intencis, sed vetero ŝanĝis. Jam alvenante al la valo Vrátna pluvegis same kiel en aprilo. Post renkontiĝo kun esperantistinoj el Žilina, ni komune vizitis stacidomon de telfero. Observantoj de la telfero diris, ke supre sur montodorsoj estas densa nebulo, pluvo kaj ventego. Pro tio ni turniĝis al la vojeto markita per flavaj turismaj markoj, kiu kondukis nin al la kabano Chata na Grúni. Diferenco de alteco de la anstataŭa celo estas nur 220 m s.m. Stacidomo de la telfero estas en alteco 750 m kaj la kabano en 970 m s. m. La vojo ne estas kruta, sed en unu parto de la arbaro post lasta ventego estas granda arbar-rompejo. Multaj arboj falis unu tra aliaj kaj turisma vojeto tute malaperis. Trairi kelkajn metrojn signifis seriozan gimnastikan faron. Rande de la arbaro estas konstruita invitpordego. Malantaŭ ĝi estas herbejaj deklivoj, kiuj kune kun skiliftoj estas idealaj por skiado. Nun estas maldika tavolo da neĝo, pro tio oni ne eblas skii. Al la kabano Chata na Grúni ni alvenis malsekaj. En la kabano estis bona humoro. Multaj homoj sidis apud tabloj, trinkis, manĝis kaj babilis. En angulo de la kabano muzikis popolgrupo. Ankaŭ ni sentis sin bone. Post manĝado (bongusta gulaŝo) kaj trinkado ni diskutis pri nova datumo, kiam ni denove celos al Veľký Kriváň. Krom tio ni interkonsnetis ankaŭ pri vintra supreniro al Babia hora el pola flanko. Ambaŭ datoj estas troveblaj en kalendaro sur la ttt-paĝo de Poludnica. Antaŭ foriro ni ricevis adreson de la artpentristo, kiu prezentis sian belan verkaron sur la muroj de la kabano. Malsupreniro estis pli malfacila ol supreniro, ĉar la vojeto estis glaciigita. Unu horo posttagmeze ni alvenis al parkejo, kie ni deziris al si sanon kaj feliĉon en la jaro 2018 kaj deziris hejmen inviti Novan jaron.

La silvestran supreniron 2017 partoprenis el Žilina Aďa Albertová, Janka Kostolná, Renáta Staňová kaj Anka Urbanová. El Liptov-region supreniris Miro Papaj, Bea Vajsová kaj Ján Vajs. En la programo „Slovakaj monaro“ restas krom menciita Veľký Kriváň nur Gerlach en Altaj Tatroj, al kiu ni planas supreniri septembre – oktobre 2018.

J. V. Habán